Łódź Fabryczna (stacidomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Łódź Fabryczna
fervoja stacidomo
Situo
Lando Pollando Pollando
Loko Lodzo
Geografia situo 51° 46′ 8″ N, 19° 28′ 4″ O (mapo)51.76888919.467778Koordinatoj: 51° 46′ 8″ N, 19° 28′ 4″ O (mapo)
Łódź Fabryczna (Pollando)
Łódź Fabryczna (Pollando)
DEC
Łódź Fabryczna
Łódź Fabryczna
Łódź Fabryczna
Situo de Łódź Fabryczna
Map
Łódź Fabryczna
Ecoj
Kajoj 4
Historio
Malfermo 1866
Administrado kaj utiligado
Trafikanto PKP
Kodo EPA 5100070
vdr

Łódź Fabryczna estas la plej granda kaj plej moderna fervoja stacidomo en la industria urbo Lodzo, Pollando. Ĝi estis origine konstruita je la iniciato de industriisto Karol Scheibler en 1865. En la malnova pola klasifiko de stacidomoj ĝi estis metita en kategorio B.

La stacidomo estas lokita en la centro de Lodzo. Trajnoj ofte foriras tra Koluszki al stacidomo Warszawa Wschodnia, Krakovo, Radom, Częstochowa, kaj Tomaszów Mazowiecki. Ĝi estis fermita la 16-an de oktobro 2011 kiel parto de grava renoviga projekto por konstrui novan fervojan stacidomon kaj transportan interŝanĝejon[1] kaj estis remalfermita la 11-an de decembro 2016.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La malnova konstruaĵo dezajnita de Adolf Schimmelpfennig, fotita en 1930

La konstruado de la fervoja linio Lodzo–Koluszki komenciĝis la 1-an de septembro 1865 post kiam la permeso estis donita de Caro Aleksandro la 2-a en julio 1865. La nova linio ligis Lodzon kun la Varsovia-Viena Fervojo kiu estis finkonstruita en 1848. Reloj estis almetitaj samtempe de Lodzo kaj de Koluszki. La 18-an de novembro 1865 frajtaj servoj komencis uzi la linion. Pasaĝeraj servoj komenciĝis la sekvantan junion.

La konstruo de la fervojo estis la komenco de la kreo de Cirkla Linio de Lodzo.

Komence la stacidomo troviĝis pli okcidente sur la loko de la hodiaŭa Łódzki Dom Kultury (Lodza Kultur-Domo). La trakoj preskaŭ atingis ulica Sienkiewicza (Straton Sienkiewicz). En 1868 nova stacidomo estis konstruita, dezajnita de la Varsovia arĥitekto Adolf Schimmelpfennig. La stacidomo estis pligrandigita en 1930. En junio 2012 la stacidomo estis malkonstruita por ebligi la konstruadon de nova subtera stacidomo.

Rekonstruo[redakti | redakti fonton]

Interno de la nova stacidomo Łódź Fabryczna en decembro 2016

La modernigo de la linio Lodzo–Varsovio inkluzivas konstruon de nova subgrunda stacidomo, norde de la loko de la antaŭa stacidomo Łódź Fabryczna. Deklivo, kondukanta al nova tunelo, komenciĝas tuj post stacidomo Łódź Widzew, kaj la tunelo mem komenciĝas apud la loko de stacidomo Łódź Niciarniana. Komence estis planite alinomi la stacidomon al Łódź-Central aŭ Central, sed laŭ la plej lastaj planoj, la nomo de la stacidomo ne ŝanĝiĝos ĉar ĝi estas tro bone asociata al la aktuala stacidomo.

Estis komence projektite enservigi novan grandrapidan trajnon kiu devus veturi sur nova grandrapida linio, "la 'Y' linio", projektita ligi Varsovion tra Lodzo kaj Kalisz al Vroklavo kaj Poznano. Pro la plej lasta estimata kosto de 10 bilionoj da Eŭroj, la grandrapida linio estis prokrastita fare de Sławomir Nowak, tiama Ministro de Transporto, Konstruo kaj Mara Ekonomio kiam oni alprenis la decidon.

Translokado de Łódź Fabryczna sub la grundon liberigas terenon por disvolviĝo apud la urbocentro. Estas projektita moderna transporta interŝanĝejo inter trajnoj de PKP, Lodzaj tramoj de MPK, busoj kaj aŭtoĉaroj de PKS. La fervoja linio estas pligrandigota per nova trans-urba du-traka tunelo al stacidomo Łódź Kaliska.

En novembro 2010 PKP PLK publikigis liston de kvin konsorcioj tiuj estis invititaj de la fervoja infrastruktura mastrumanto submeti oferton por konstrui la subgrundan stacidomon. Finkonstruo estis plenumota en 2014.[3]

En 2013 la estimata kosto de la projekto rangis inter 1.7 kaj 1.9 bilionoj da zlotoj kaj la dato de plenumo estis nekonata.[4] Rekonstrua laboro finiĝis en decembro 2016 kaj la stacidomo estis remalfermita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-03-12. Alirita 2017-03-24.
  2. Czubiński, Roman, “Tłumy na otwarciu nowej Łodzi Fabrycznej", Rynek Kolejowy, Rynek Kolejowy, 2016-12-11. Kontrolita 2017-01-13. (pole)
  3. "Łódź Fabryczna: pięć konsorcjów rywalizuje o kontrakt za 2 mld zł", Rynek Kolejowy, januaro 2011, paĝo 5.
  4. "Dworzec Łódź Fabryczna: podziemne jezioro paraliżuje budowę", Dziennik Łódzki, 19 septembro 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Łódź Fabryczna railway station en la angla Vikipedio.