Łochów

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Łochów

Blazono

Blazono
urbo
Łochów (Pollando)
Łochów (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Łochowa
Provinco Mazovio
Distrikto Distrikto Węgrowski
Komunumo Komunumo Łochów
Speco de komunumo Urbo-kampa
Urborajtoj 1969
Koordinatoj 52° 32′ N, 21° 43′ O (mapo)52.53166666666721.710555555556Koordinatoj: 52° 32′ N, 21° 43′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 103 m
Areo 13,35 km²
Loĝantaro 6401 (en 2004)
Poŝtkodo 07-130
Telefona antaŭkodo 25
Aŭtokodo WWE
TERYT 1141933054
Estro Marian Dzięcioł
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro al. Pokoju 75
Poŝtkodo de estraro 07-130
Telefono de estraro 25 675-12-35
Fakso de estraro 25 675-12-35
Komunuma retejo http://www.gminalochow.pl/
vdr

Łochów estas urbo en la Mazovia Provinco de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en la distrikto Węgrowski. En la jaroj 1975–1998 la urbo apartenis al vojevodio Siedlce. En 2011 estis 6761 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Situita en Mazovio, en la Valo de Malsupra Bugo apud la rivero Liwiec, najbaras kun arbaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Konata en mezepoko kiel setlejo, de kiu lokaj princoj ekiris al ĉasado.

De 1795 Łochowo troviĝis en aŭstra aneksaĵo. En la jaroj 1809–1815 en Varsovia Duklando, kaj depost 1815 en Kongresa Pollando.

En 1868 ekfunkciis person-vara fervoja stacidomo Łochów.

En 1882 pro rusigo de polaj nomoj en Kongresa Pollando Łochowo ricevis la nomon Łochów.

En 1931 estis establita ĉevalejo, kiu en la jaroj 1935–1939 konatiĝis pri rajdado, kun la unua loko inter la ceteraj en Dua Pola Respubliko.

La 10-an de septembro 1939 sur la stacidomo estis bombita de Luftwaffe kirasita trajno „Generał Sosnkowski”. Fine de septembro en Łochów estis Adolf Hitler, kiu tiutempe vizitis unuojn de Wehrmacht, partoprenantaj sieĝon de Varsovio.

Dum la germana okupado la ĉevalaro estis forveturigita al Brandenburgio.

En 1944 varoj kaj bienoj estis ŝtatigitaj kaj dispartigitaj fare de komunistaj regopovoj. En la 50-aj jaroj pro rekonstruo de Varsovio sekvis periodo de dinamika evoluo, danke al kamparanoj-laboristoj.

La 17-an de decembro 1968 Łochów ricevis urborajtojn. Julie 2007 komunumo Łochów iĝis laŭreato de „Rzeczpospolita” en kategorio La plej Bona Urba Komunumo.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Tra la urbo pasas fervoja linio liganta Zielonka kun Kuźnica (distrikto Sokólski) kaj 2 landvojoj Ostrów MazowieckaCiechanów kaj SiemiatyczeStrzelno.

Konindaj personoj ligitaj kun la urbo[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Inter la 30-a de majo kaj la 2-a de junio 2019 en la urbo okazis la 38-a Pola Esperanta Kongreso.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]