Łukasz Żebrowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Łukasz Maciej Żebrowski
Łukasz Żebrowski kiel redaktoro de la Pola Radio en Esperanto
Łukasz Żebrowski kiel redaktoro de la Pola Radio en Esperanto
Persona informo
Nomo Łukasz Maciej Żebrowski
Dato de naskiĝo 20-a de majo 1986
Loko de naskiĝo Varsovio
Okupoj esperantisto, prezidanto de TEJO (ekde la 16-a de julio 2011) kaj membro de la esperanto-klubo Varsovia Vento kaj iama prezidanto de Pola Esperanto-Junularo (2008-2010)
Aĝo 31
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Łukasz Maciej Żebrowski ([ŭukaŝ maĉjej ĵebrovski] , (nomata LukiZ) ; naskiĝis la 20-an de majo 1986, en Varsovio) estas pola esperantisto, prezidanto de TEJO (ekde la 16-a de julio 2011) kaj membro de la esperanto-klubo Varsovia Vento kaj iama prezidanto de Pola Esperanto-Junularo (2008-2010). Li estis ankaŭ komitatano A de TEJO (2008-2009) kaj Esperanto-ĵurnalisto kunlaborinta kun la Pola Radio en Esperanto, Varsovia Vento Elsendoj kaj Pola Esperantisto.

Nuntempe li loĝas en Varsovio, kie li finstudis konstruarton ĉe la Varsovia Vivscienca Universitato. Esperanton li eklernis en 2003 kaj ekde tiam partoprenis multajn esperanto-aranĝojn en Eŭropo kaj aktivas en pluraj esperanto-organizoj. Inter liaj hobioj menciindas, krom vojaĝado, ankaŭ Varsovio, fotado, ĵurnalismo, muziko, kaj politiko.

Łukasz estis membro en la organizaj teamoj de pluraj Esperanto-aranĝoj, inkluzive de la 61-a IJK (2005) en Zakopane, la 65-a IJK (2009) en Liberec', kaj pluraj Ago-Semajnoj. Kune kun Rolf Fantom li iniciatis Junularan E-Semajnon.

Li estas sekretario de Pola Esperanto-Junularo (ekde 2013[1] kaj ekde 2014[2]).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Prezidanto de TEJO Poste:
Gregor Hinker 2011-2015 Michael Boris Mandirola