La unuaj loĝantoj probable estis keltoj. Arkeologiaj fosaĵoj en la urba teritorio trovigis keltajn keramikaĵojn, el postaj epokoj fornojn por fandado de fero el la romia tempo kaj tombojn de unuaj slavoj. La komerca vojo de la loĝloko Hallstadt al Prago, per kiu transportiĝis precipe salo, pasis la lokon Říčany, kaj same pasis ĝin dua komerca vojo al Moravio, Pollando kaj Hungario.
En la 13-a jarcento la ĉeĥa reĝo „fera kaj ora“ Premisl Otakar la Dua donacis la loĝlokon al la nobela familio Všechrom, kies membroj en la reĝlando havis altajn postenojn: el ili aparte skribe menciiĝis Petro en 1260 kaj Andreo. En 1270 Andreo, trezoristo de la reĝlando Bohemio, konstruigis gotikstilan burgon. Pri kiu nun ankoraŭ memorigas ruinoj. Freskoj el tiu tempo ankoraŭ nun videblas en la urba kirko Petro kaj Paŭlo.