Ŝĉebetovko (Feodoza municipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Ŝĉebetovko
ruse Щебетовка
ukraine Щебетовка
krime-tatare Otuz
Apartenas al: Feodoza municipo, Ŝĉebetovka komunumo
Koordinatoj: 44° 56′ N, 35° 9′ O (mapo)44.93805555555635.156944444444Koordinatoj: 44° 56′ N, 35° 9′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~160 m
Loĝantaro: 3338 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 98187
Telefonkodo: +380-6562
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Otuzi

Oficiala paĝaro nekonata

Ŝĉebetovko (Krimeo)
Ŝĉebetovko (Krimeo)
DMS
Ŝĉebetovko
Ŝĉebetovko
Ŝĉebetovko
Situo de Ŝĉebetovko sur la mapo de Krimeo
vdr

Ŝĉebetovko (ruse Щебетовка, ukraine Щебетовка, krime-tatare Otuz) estas urbotipa loĝloko de la Feodoza municipo (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). La loĝloko situas en la sud-orienta parto de la Krimea duoninsulo kelkajn kilometrojn for de la Nigra maro. Ŝĉebetovko havas la statuson de urbotipa loĝloko ekde 1968. Kune kun la proksima loĝloko Kurortno (kiu troviĝas tuj ĉe la maro) Ŝĉebetovko formas unuecan kurac- kaj ripoz-komplekson.

La loĝloko havas longan historion. La unuaj restaĵoj de la homa aktivado, trovitaj ĉi tie, rilatas al neolito. Mezepoke ĉi tie ekzistis fortreso. La loĝloko estas unue menciita en la analoj de la jaro 1461.

La ĉefa branĉo de la ekonomio estas vin- kaj konjak-produktado. En Ŝĉebetovko troviĝas la fama vinber-prilabora sovĥozo-uzino "Koktebel". Krome, lastatempe la loĝloko evoluas ankaŭ kiel ripoz-loko. La plej interesaj naturaj vidindaĵoj, kiuj troviĝas apud la loĝloko estas la monto Karadago kaj la Lisja Kreko.

En Ŝĉbetovko estas 1 mezlernejo, antaŭlernejo, hospitalo, kulturdomo. Apud la loĝloko troviĝas la natura rezervejo, kiu inkludas la montar-masivon Karadago.