Ŝĉolkino (Krimeo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbo en Respubliko Krimeo
Ŝĉolkino
ruse Щёлкино
ukraine Щолкіне
krime-tatare Şçolkino
Coats of arms of None.svg
Apartenas al: Lenina distrikto
Koordinatoj: 45° 25′ N, 35° 49′ O (mapo)45.42361111111135.818611111111Koordinatoj: 45° 25′ N, 35° 49′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~20 m
Loĝantaro: 11 400 (laŭ 2006)
Poŝtkodoj: 98213
Telefonkodo: +380-6557
Hor-zono: UTC+3
Urbestro Gennadij NOVIKOV

Oficiala paĝaro nekonata

Ŝĉolkino (Krimeo)
DMS
Ŝĉolkino
Ŝĉolkino
Situo de Ŝĉolkino sur la mapo de Krimeo
Information icon.svg
vdr

Ŝĉolkino (ruse Щёлкино, ukraine Щолкіне, krime-tatare Şçolkino) estas urbo en la Lenina distrikto de Krimeo (la distrikto sur la mapo estas montrita densblue). La urbo situas en la orienta parto de la Krimea duoninsulo proksimume 75 km okcidente de Kerĉo, ĉe la Azova maro ĉe la kabo Kazantipo.

La urbo estis fondita oktobre 1978 kiel loĝ-loko por la konstruantoj de la Krimea Atomcentralo. En la jaro 1989 sub premo de la publika opinio la konstruado de la centralo estis haltigita (en la stato de 80-procenta preteco). La manko de iu serioza industrio kaŭzis kolapson de la urbo (la loĝloko ricevis la statuson de urbo la 18-an de decembro 1992); dum iom da tempo komence de la 1990-aj jaroj la urbo preskaŭ mortis. Tamen meze de la 1990-aj jaroj proksime al la urbo oni komencis aranĝi popularajn porjunularajn danc-tendarojn, dank’ al kiuj la urbo lastatempe evoluas kiel ĉemara ripoz-loko.

La urbo estis nomita omaĝe al Kirill Ivanoviĉ ŜĈOLKINsovetia fizikisto, membro-korespondanto de la Akademio de Sciencoj de USSR.


La loĝlokoj de la Lenina distrikto

Urboj Ŝĉolkino
Urbotipaj loĝlokoj BagerovoLenino
Vilaĝoj: AzovskojeBatalnojeBelinskojeBondarenkovoBorisovkaĈeljadinovoĈistopoljeFontanFrontovojeGlazovkaGornostajevkaIvanovkaIljiĉjovoJaĉmennojeJakovenkovoJarkojeJerofejevoJuĵnojeJurkinoKalinovkaKamenskojeKirovoKoroljovoKostirinoKrasnogorkaKurortnojeLeninskojeLibkneĥtovkaLugovojeLvovoMarjevkaMarfovkaMisovojeNabereĵnojeNiĵnezamorskojeNovonikolajevkaNovootradnojeNovosjolovkaOgonkiOktjabrskojeOsoviniOstaninoPesoĉnojePetrovoPriozjornojePrudnikovoPtaŝkinoRomanovoSemisotkaSemjonovkaSoljanojeStancionnojeTasunovoUvarovoVerĥnezamorskojeVinogradnojeVjaznikovoVojkovoVulkanovkaZavodskojeZavetnojeZatiŝnojeZeljonij JarZolotoje
Loĝloketoj Jegorovo