Ŝaĥmatovo (muzeo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtata literatura kaj natura muzeo-rezervejo de Aleksandro Blok
literatura muzeo
Bieno Ŝaĥmatovo, ĉefa domo
Oficiala nomo: Государственный историко-литературный и природный музей-заповедник А.Блока
Lando Rusio Rusio
Regiono Moskva provinco
Distrikto Distrikto Colneĉnogorsk
Rivero Lutosnja
Situo Ŝaĥmatovo
 - koordinatoj 56° 18′ 53″ N 37° 03′ 06″ O / 56.31472 °N, 37.05167 °O / 56.31472; 37.05167 (mapo)
Estiĝo 16-a de septembro 1981
Vizito 25 mil (2012)
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Vikimedia Komunejo: Shakhmatovo
Retpaĝo: http://shakchmatovo.amr-museum.ru/
Aleksandro Blok

Ŝtata literatura kaj natura muzeo-rezervejo de Aleksandro Blok (ruse Государственный историко-литературный и природный музей-заповедник А.Блока) estas muzeo de fama rusa poeto Aleksandro Blok, situanta en Moskva provinco (distrikto Solneĉnogorsk, je 22 km norde de la urbo Solneĉnogorsk).

Centro de la muzeo estas restarigita bieno Ŝaĥmatovo. Ĝi okupas arbaran monteton apud vilaĝoj Gudino kaj Tarakanovo sur maldekstra bordo de rivero Lutosnja.

Historio[redakti | redakti fonton]

La bienon Ŝaĥmatovo akiris la avo de Blok, fama plantosciencisto Beketov en 1881. Dum la periodo 1881 - 1916 la poeto somerumis tie ĉiujare. Por Blok tiu loko estis la nura, kie li povis vivi eksterurbe ĉe la naturo kun arbaroj kaj kampoj. En Ŝaĥmatovo li kreis pli ol 300 versaĵojn, inter ili maultaj estas dediĉitaj al Apudmoskvo.

Je 2 km norde de la bieno, en Tarakanovo, ekzistas malgranda preĝejo, en kiu aŭguste de 1903 geedziĝis A.Blok kaj L.Mendelejeva. Lia edzino estis filino de modfama kemiisto Dmitrij Mendelejev kaj vivis kun sia patro en vilaĝeto Boblovo (5 km norde de Tarakanovo). Al ŝi etis dediĉitaj "Versoj pri Belega Ino" (ruse Стихи о Прекрасной Даме).

En 1921 la bieno Ŝaĥmatovo estis forbluligita. Oni restarigis la ĉefan domon en 2001, ekde tiam ĝi estas loko de diversaj aranĝoj.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

En Ŝaĥmatovo viziteblaj estas ekspozicioj en la ĉefa biena domo kaj en korta dometo. Krome, estas malfermita ekspozicio en la estinta lernejo en vilaĝo Tarakanovo.

Parko[redakti | redakti fonton]

La bieno Ŝaĥmatovo estis cirkaŭita de siaspeca ĝardeno. La ĝardeno estis plantitaj arboj de diversaj maloftaj specioj. Aleksandro Blok amis la monteton, de sur kiu bele videblis la ĉirkaŭaĵoj, kaj arbarkampeton kun rulŝtono.

Ekziatas arbaro kaj lageto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala paĝaro Arkivigite je 2006-08-30 per la retarkivo Wayback Machine (ruse, angle)