Ŝabua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŝabŭa)
Ŝabua
urboarkeologia loko [+]
Koordinatoj15° 22′ 8″ N, 47° 1′ 25″ O (mapo)15.36888888888947.023611111111Koordinatoj: 15° 22′ 8″ N, 47° 1′ 25″ O (mapo)

Ŝabua (Jemeno)
Ŝabua (Jemeno)
DEC
Ŝabua
Ŝabua
Map
Ŝabua
Vikimedia Komunejo:  Shabwah, Yemen [+]
vdr

Ŝabua (malnovsudarabe s2bŭt S2abŭat, arabe شبوة, latinliterigo laŭ DMG Šabwa, Sabatha laŭ la antikva geografio de la helenoj kaj romianoj[1], prononco de la araba formo proksimume [ŝabŭA'], sed ĉar en Esperanto la sono "ŭ" ankaŭ en transskriboj de alilingvaj nomoj ne antaŭvidatas sen antaŭa "a" aŭ "e", la latinliterigo "Ŝabua" prefere al "Ŝabva" restas laŭeble proksima al la origina prononco) ĝis la 4-a jarcento estis la ĉefurbo de la malnovsudaraba regno Hadramaut.

la regnoj de la suda Araba Duoninsulo ĉirkaŭ la jaro 100 antaŭ nia erao: Ŝabŭa en la oranĝkolore markita regno Hadramaut
ruinoj de la antikva urbo

Ĝi situis ĉe la orienta rando de la dezerto Ramlat as-Sabatajn en la teritorio de nuntempa Jemeno, proksimume 300 km nordoriente de Sanao, en la loko kie la uedo Maŝar eliras en la dezerton. La loko altas proksimume 850 metrojn super la marnivelo. Ŝabua en la antikva epoko estis grava komerca stacio ĉe la karavana olibana vojo. Ekde la jaro 1975 la ruinoj estas esplorataj fare de franciaj arkeologoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plinio la Maljuna Naturalis historia 6.28.32