Ŝablono-Diskuto:Ĉuviscias

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu la ribelo estas amuza fakto? Narvalo 17:03, 5. Sep 2006 (UTC) Eble interesa, nekonata.

Dimensio[redakti fonton]

Ĉu ne rezultiĝis tro granda faktaro -- vidu la apudan (mald-n) malplenan kadron. Eble 3-4 novaj faktoj sufiĉadus, dum la ceteraj oni lasu por la estontaj aperoj de la rubriko?.. - 195.70.206.24 08:34, 15. Sep 2006 (UTC)

Eble ĝi vere iom grandas, sed mi pli volonte reordigus la ĉefpaĝon ol mallongigus la rubrikon. Laŭ mia sperto, la artikoloj, kiujn oni mencias en tiu rubriko, fariĝas pli popularaj kaj oni ellaboras ilin, korektas erarojn kaj plibonigas. Tiam ju pli da artikoloj ni havas en tiu rubriko, desto pli bone por la vikio. Mi iom ne komprenas, kial nun okazas tiu problemo, ĉar antaŭe estas tute male (la dekstra kolumno estis tro longa) kaj mi proponis tiun rubrikon por okupi tiun lokon en la ĉefpaĝo. Alaŭdo ۩ 08:57, 15. Sep 2006 (UTC)
La problemo okazas, ĉar la rubriko estas multe pli longa ol la libera spaco antaŭe ekzistinta. Ankaŭ laŭ mi, la rubriko estu pli mallonga. Des pli longa la rubriko, des malpli oni atentas unuopajn erojn en ĝi, ĉar malmultaj legos la tuton. Se la rubriko estos mallonga, multaj tralegos la tuton, kaj do la unuopaj eroj ricevos pli da atento. Laŭ mi ni ĉiam havu proksimume 5 faktojn, nur el sufiĉe novaj artikoloj (kreitaj dum la pasinta monato). Marcos 14:33, 30. Sep 2006 (UTC)

En la titolo estas skribite: 10 interesaj faktoj el novaj artikoloj. Mi ŝanĝis la vorton novaj al kelkaj, sed Alaŭdo restarigis ĝin. Ĉiutage aperas novaj artikoloj kaj do miaopinie la vorto novaj absolute ne taŭgas ĉi tien. Hazarda leganto de tiu ĉi ŝablono povus esti erarigita aŭ mistifikita. Mi do proponas reuzi la vorton kelkaj. --Petr Tomasovsky 09:57, 15. Sep 2006 (UTC)

Por mi - en vikipedio- novaj artikoloj estas tiuj de la lastaj 3-4 tagoj (la pli interesaj povas esti eĉ unusemajnaj). Narvalo 15:15, 15. Sep 2006 (UTC)

La rubriko aperas ĉiumonate, kaj la "novaj" artikoloj estas tiuj, kiuj estas ne pli ol unu semajnon en la vikio ĝis tiu tempo. "kelkaj" ĉi tie tute misas, ĉar la titolo fariĝas stulta. Se oni malkonsentas, ni povas skribi simple "10 faktoj el vikipediaj artikoloj", sed "el kelkaj artikoloj" estas iu strangaĵo.
Tamen, mi plu insistas pri distingo inter "novaj" kaj "malnovaj" artikoloj, tio ja klare indikas, kiuj faktoj el la artikoloj nelonge aldonitaj, kaj kiuj jam longe estas en Vikipedio.
Kaj Petro, ne ŝanĝu la ŝablonon nur pro tio, ke vi skribis vian opinion sur la diskutpaĝo. Vi devas atendi unue la konsenton kaj nur poste ŝanĝi. Mi renversigas vian lastan ŝanĝon. Alaŭdo ۩ 18:59, 15. Sep 2006 (UTC)
Alaŭdo, se vi ne volas, ke mi ne faru ŝanĝojn, vi ne faru ilin ankaŭ sen esprimo de opinioj de aliaj (se iaj estos). Vi mem skribis nelonge aldonitaj. Via opinio estas misa. Kio estas hodiaŭ nova, tio morgaŭ fariĝos malnova. Tia estas historio ĝenerale. Do via obstineco pri la vorto "nova" ŝajnas al mi nur tial, ke vi kreis la ŝablonon. Vi simple ne volas akcepti opiniojn de aliaj. Ŝajnas, ke nur vi devas pravi. Se en tiu ĉi ŝablono estus informoj el novaj artikoloj, iu (ekz. vi) devus ĉiumomente aldoni iajn informojn el ĵus novaj artikoloj. Mi finas tiun ĉi stultan diskuton, aliaj farigos siajn opiniojn pri tio. --Petr Tomasovsky 19:09, 15. Sep 2006 (UTC)
Mi renversigis vian korekton, ĉar vi faris ĝin sen aprobo de komunumo. Poste vi esprimis vian opinion pri la ŝanĝo al "kelkaj" kaj tuj korektis tion, sen atendi la rezulton de la diskuto. Tiam mi denove renversigis vian korekton. La frazo "10 faktoj el kelkaj artikoloj" estas sence misa, ĉar "kelkaj" ĉi tie estas tuta pleonasmo. Vi povus korekti al "el relative novaj" aŭ "el artikoloj" (tute sen "nova"), tiam eble mi ne tiom protestus. Sed viaj korektoj estas lingve kaj sence misaj, pro tio mi korektas almenaŭ al la lasta sencohava versio. Mi atendas la opinion de la komunumo, kaj volas indiki, ke simila rubriko ekzistas, ekzemple, en la rusa vikipedio kaj tie oni senprobleme uzas la vorton "novaj" al la artikoloj, kiuj estas eĉ 1 monaton aĝaj. Kial do en E-Vikio ni protestu kontraŭ tion? Alaŭdo ۩ 19:17, 15. Sep 2006 (UTC)
Ekz. Obolo. Ĝi estis kreita la 4-an de septembro 2006. Hodiaŭ ni havas la 15-an de septembro, do ĝi estis kreita antaŭ 11 tagoj. Ĉu ĝi estas nova? Permesu, ke mi ridu. --Petr Tomasovsky 19:12, 15. Sep 2006 (UTC)
Certe vi povas ridi kiam vi volas. Por mi tiu artikolo estas nova, ĉar ĝi aperis antaŭ nelonge. Mi ne vidas grandan problemon aŭ konfuziĝon pri la esprimo "nova" en la rubriko, sed se vi tiel histerias, mi povas aldoni "relative novaj". Ĉu tio estus akceptebla solvo por vi? Alaŭdo ۩ 19:19, 15. Sep 2006 (UTC)
Mi aldonus ankoraŭ lastatempe kreitaj. Kaj mi ne histerias. Vi histerias. Trankvile protektu la tutan Vikipedion, se vi opinias, ke ĝi estas la via. Miaj korektoj ne estas vandalismoj. --Petr Tomasovsky 19:32, 15. Sep 2006 (UTC)
Kiel do aspektu la rezulta titolo? Ĉu "10 faktoj el lastatempe kreitaj artikoloj"? Ĉu simple "novaj" ne estas la samo? Mi protektas la paĝojn laŭ reguloj de vikipedio. Viaj korektoj ne estas vandalismo, sed estas neaprobitaj ŝanĝoj. Ni unue interkonsentu pri la titolo kaj nur poste oni (ekz. vi) ŝanĝu, tio estas kutima praktiko okaze de aliaj redaktaj konfliktoj. Kaj via obstina emo ŝanĝi nur pruvas vian histeriemon. Tamen tio estas via problemo, ni eble koncentriĝu pri la afero. Do, mi plu insistas pri "novaj", ĉar estas mallonge kaj klare, "lastatempe kreitaj" estas tute la samo, ĉar ne eblas difini tiun "lastatempecon". Alaŭdo ۩ 19:48, 15. Sep 2006 (UTC)

Alaŭdo, bonvolu kontroli vin, kion vi skribas. Mi ne estas histeria! Mi nur ne scias, kial vi malpermesas al aliaj korekti viajn paĝojn. --Petr Tomasovsky 05:02, 16. Sep 2006 (UTC)

Mi konsentas kun Alaŭdo pri la uzo de "nova". Marcos 14:27, 30. Sep 2006 (UTC)

bildgrandeco[redakti fonton]

Por mi la bildo de la kolombo tro grandas por la ŝablono. Eble tio estas pro la malgrandeco de mia komputilekrano, sed eble ne. Ĉu aliuloj havas la saman problemon, aŭ ĉu dependas de la ekrano? --Nick 19 apr 2008, 5:58 (UTC)