Ŝablono-Diskuto:Akademiaj titoloj
Aldoni temonMi tre dubas ĉu tiu navigilo, kiu parte nur konsideras la mallongigojn de ĉeĥaj kaj slovakaj akademiaj titoloj, en Esperanto vere sencas, almenaŭ se tie ne ekzistas apartaj esperantlingvaj tekstoj specife pri la ĉeĥaj kaj slovakaj akademiaj branĉoj en supera eduko, kio tamen estus temoj iom tre specifaj, pri kiuj ŝajne malestas tekstoj en ĉiuj aliaj lingvoj krom la ĉeĥa kaj slovaka. Alternativo por navigilo estus internacia superrigardo, kvankam la mallongigoj tiom varias laŭ landoj, ke mi timas ke tiu navigilo iĝus iom konfuza "salato de mallongigoj". Prefere mi pledas pri rezigno entute de tia navigilo. Jes por artikoloj ekzistas la kategorio:Akademiaj titoloj, kiu povas enpreni ĉiujn artikolojn rilatajn, sen ke aparte oni devas adapti la kategorian priskribon ĉiam kiam iu teksto aldoniĝas, forpreniĝas aŭ ŝanĝas sian titolon. ThomasPusch (diskuto) 08:07, 26 apr. 2025 (UTC)