Ŝablono-Diskuto:Dekduimamismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas amaso da ruĝaj ligiloj en tiu-ĉi navigilo, kaj mi ne certas ĉu tiu kiu verkis ĝin mem havis la ambicion krei iujn el la bezonataj artikoloj. Ĉiukaze ŝajnas al mi ke nun ne multo moviĝas rilate al novaj artikoloj pri Ŝijaismo. Tute ne komprenebla al mi ŝajnas la ruĝa, postulata artikola titolo "ŝajĥoj" - tio povus esti misesperantigo de ekzemple la germana vorto Scheich (prononco pli-malpli Ŝajĥ), sed tiu koncepto en Esperanto nomatas ŝejĥo kaj delonge havas artikolon. Sed ĉu eble temu pri io tute alia? Aldone al tio estas multaj pliaj similaj demandoj pri ruĝaj artikol-titoloj. Memoru: Meti ruĝajn ligilojn en Vikipedion neniel signifas ke iuj aliaj tuj komprenas pri kio temas kaj hastas serve verki la novajn artikolojn. Aparte pri tre fakaj temoj, pri kiuj ne ĉiuj vikipedianoj sen intensa serĉo tuj orientiĝas, plej bone estas mem verki la bezonatajn tekstojn. ThomasPusch (diskuto) 20:21, 8 Sep. 2015 (UTC)