Ŝablono-Diskuto:Etmajuskloj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kio pravigas la nomon de ĉi ŝablono ? Kial «aŭt» ? --Arno Lagrange @ 21:59, 28 Feb. 2012 (UTC)

Mi demandas min tion ankaŭ. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 22:00, 28 Feb. 2012 (UTC)
Ĉu pli bona nomo estus Ŝablono:Malgrandaj majusklojŜablono:Etmajuskloj? Petr Tomasovsky (diskuto) 11:24, 12 Jun. 2012 (UTC)
Saluton. Mi ĵus korektis la dokumentadon de la ŝablonon. Krome mi demandis en la germana robotejo pri alĝustigo de la koncernataj artikoloj. Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:22, 14 Jun. 2012 (UTC)

Kial estas la nomo "Etmajuskloj" anstataŭ "Majuskletoj"? Andrew Woods (diskuto) 10:52, 16 Maj. 2013 (UTC)

Tute prave. Mi ĉiam aŭdis la vorton "majuskletoj" por tia formo de tipografio. Krome, iom aliteme, Vikipedio:Gvidilo por biografioj preskribas, ke ni uzu normalajn plenajn majusklojn por la familia nomo, tute ne majuskletojn. Al kio do servas la ŝablono? PaulP@diskkont 11:17, 16 Maj. 2013 (UTC)
Laŭ mia kompreno, la vikipedia gvidilo por biografioj konsilas, ke ni uzu normalajn plenajn majusklojn por la familia nomo en la unua frazo de la artikolo. Tamen ekzemple por la familia nomo en informkesto, aŭ por titoloj de literaturaj verkoj, kiuj origine uzas majusklojn (multaj latinlingvaj verkaĵoj faras tion), la ŝablono tute permeseblas. Pri la nomo: la vorto "etmajuskloj" ne malĝustas, kvankam "majuskletoj" certe estas la kutime uzata termino. Kaj la malkutiman vortumon nur vidas la redaktantoj, ne la kutimaj vidantoj de la paĝo. Tial laŭ mi tolereblas havi kaj lasi tiun nekutiman ŝablononomon, kaj ŝpari al si la laboron plian fojon ŝanĝi ĝin en ĉiuj artikoloj kiuj uzas la ŝablonon. Sed kompromiso estas almenaŭ aldoni alidirektigon {{majuskletoj}}, kiu direktas al la ŝablono. Sume: Laŭ mi povas resti kiel estas nun. ThomasPusch (diskuto) 15:29, 26 Jan. 2016 (UTC)