Ŝablono-Diskuto:Gubernioj de Irako

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La informkesto (devas esti: navigilo) nun intence estas ankoraŭ tute malplena, sed kiam ekzistos pliaj artikoloj pri gubernioj de Irako, eblos facile "plenigi" kaj "videbligi" ĝin.

ThomasPusch 10:42, 14 Sep. 2011 (UTC)

Saluton, Thomas. Estus bone, se la ŝablona titolo sekvus la nomskemon por informkestoj. Do estu "Ŝablono:Informkesto gubernioj de Irako" aŭ simile. Amike --Tlustulimu 11:30, 14 Sep. 2011 (UTC)

Nun estas ĉiuj 18 artikoloj pri gubernioj de Irako, kaj eblis al mi facile plenigi kaj videbligi la navigilan informkeston. Kiel nun eblas vidi, do temas pri navigilo (kesto sube de artikolo, kun ligilo de pluraj artikoloj el grupo da temoj, kaj ne pri normala informkesto (kolekto de bazaj datumoj pri temo dekstre supre de artikolo). Kvankam normalaj informkestoj laŭ la nuna stato kutime komenciĝas per la vorto "informkesto...", navigiloj ofte (fakte kutime) nur havas simplan titolon laŭ la temo kiu unuigas la grupon da artikoloj ligitaj (ekzemple ŝablono:Meklenburgo-Antaŭpomerio laŭ la parto de Germanio en kiu vivas Tlustimu). Mi do nun lasas la ŝablonan titolon kia kia ĝi nun estas, kaj pardonpetas pri la miskompreno kiun kaŭzis mia misvortumo en la unua frazo.

ThomasPusch 23:00, 25 Sep. 2011 (UTC)

Saluton, Thomas. Bone ke la navigilo finfine funkcias. - Kaj nun ĝi denove eĉ kaŝeblas. Estis problemo en MediaWiki:Common.js kun la nova softvara versio 1.18. Bonaŝance Arno sukcesis korekti ĝin. --Tlustulimu 16:44, 27 Sep. 2011 (UTC)