Ŝablono-Diskuto:Informkesto muzeo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Parametroj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus korektis la ŝablonon, ĉar kelkaj parametroj de la dokumentado ne funkciis. Ili simple mankis en la fontokodo de la ŝablono, kiel ekzemple tersituo. Mi korektis tion. Sed mi uzis la okazon alĝustigi la ŝablonon al nova kodigo, precipe de koordinatoj. --Tlustulimu (diskuto) 09:26, 14 Apr. 2013 (UTC)

Saluton. Mi hodiaŭ rekodigis la ŝablonon, tiel ke ĝi ne plu uzas certajn "helpajn" ŝablonojn. Antaŭ mia ŝanĝo estis fuŝa aspekto kun troaj linisaltoj antaŭ la informkesto en la artikolo Muzeo pri armiloj (Suhl). Nun ĝi eĉ tie bone aspektas. - Eble ni ja iom post iom faru same pri pliaj informkestoj. Certaj grupoj de "helpaj" ŝablonoj estiĝis de 2006 ĝis 2011, sed nuntempe estas sufiĉe malnovaj kaj superfluaj. Temas pri grupo ĉikaze, al kiu apartenas interalie:

Supozeble eĉ ekzistas pliaj tiaj malnovaj ŝablonoj. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:10, 15 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Mapligila mapo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke en la informkesto ankoraŭ mankas la uzo de {{mapligilo}}. Ĉu mi eble aldonu tion? Se jes, kiun koloron ricevu la markilo? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 09:09, 24 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite eĉ kun propra simboleto en la mapligila markilo. Mi jam aldonis informojn al la dokumentado. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:28, 2 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Fonaj koloroj de kapaj kaj piedaj linioj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus alĝustigis la fonajn kolorojn de la kapaj kaj piedaj linioj al du aliaj ŝablonoj, nome {{informkesto geografiaĵo}} kaj {{geokesto}}, por havi iomete pli da unueco inter la ŝablonoj. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 11:46, 25 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi ŝanĝis la parametron "marker2" de "museum" al pli neŭtrala "building" (trovebla en Help:Extension:Kartographer/Icons) por ebligi uzon de {{Informkesto muzeo}} por aliaj kulturaj ejoj, ekz. bibliotekoj. --Dominik (diskuto) 07:36, 7 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton, @Dominik: Ĉu mi eble aldonu plian parametron, kiu ebligas varion de la markilo? --Tlustulimu (diskuto) 08:47, 7 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Saluton, @Tlustulimu:. Mi pensis pri io tia sed ne trovis trukon por aŭtomate ŝanĝi la markilon. Do bonvolu fari tion. Dominik (diskuto) 08:52, 7 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite aldoneto de markilo, kies valoro biblioteko en Nacia Biblioteko de Kataro jam aperigas alian markilon ol muzean. --Tlustulimu (diskuto) 08:57, 7 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Multan dankon. Mi siavice ŝanĝis la aspekton de "biblioteko" al 'library'. Dominik (diskuto) 09:18, 7 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Ne dankinde. Via ĵusa ŝanĝo estas bona, ĉar la sama markilo aperas ĉe {{informkesto geografiaĵo|biblioteko}}. --Tlustulimu (diskuto) 09:43, 7 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Ĉu mi eble eĉ enmuntu la kolorskemon por "biblioteko" el {{informkesto geografiaĵo|biblioteko}} al {{Informkesto muzeo}}? Se jes, tiam eble "markilo" fariĝu io alia. Sed kio? Ĉu eble "skemo" aŭ "modo"? Mi ne emas enkonduki plian parametron por tio. Do, la markilo kaj la fona koloro variu kune. --Tlustulimu (diskuto) 09:47, 7 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Eble ja "kategorio" estus bona, ĉar tio jam ekzistas en {{informkesto geografiaĵo}} kaj eĉ la malnova {{geokesto}}. --Tlustulimu (diskuto) 09:48, 7 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Ili prefereble variu kune. Faru laŭ via bontrovo. Dominik (diskuto) 09:50, 7 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Mi lasis markilo ene kaj realigis la novan parametron kategorio kiel alternativan parametron de ĝi. Krome mi jam aldonis informojn al la dokumentado. La fona koloro bone videblas en Nacia Biblioteko de Kataro. --Tlustulimu (diskuto) 10:58, 7 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Vikidatumaj eroj kaj parametroj en artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Mi hodiaŭ rimarkis en la fontokodo, ke kelkfoje aperas sendependaj kodoblokoj por Vikikatumaj eroj kaj samtemaj parametroj. Tio estas korektenda. - La unuan paŝon mi jam faris, tiel ke en la dokumentadaj ekzemploj la bildoj denove funkcias. Kaj mi petegas, ke ĉe problemoj okazu vizito de diskutopaĝo kaj ne redakta interveno. - Amike Tlustulimu (diskuto) 17:03, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Ŝajnas al mi, ke la plej gravaj fuŝoj nun forestas. Mi tamen emas rigardi morgaŭ denove, ĉar nun jam malfruas kaj malhelas ĉi tie kaj mi emas fari ion alian. Tlustulimu (diskuto) 18:21, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Saluton. Mi ĵus denove rigardis la ŝablonan kodon, sed ne plu trovis fuŝojn. Do, mi forprenis la indikan ŝablonon {{redaktas}}. - Amike Tlustulimu (diskuto) 15:54, 3 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Problemoj[redakti fonton]

Vidu ekz la Kanada Muzeo de Homaj Rajtoj.

Se oni ne donas bildo=P18m kial bildoj ne aperas (antaŭe ili ja aperis, kaj kiam oni ne bildis kaj kiam oni "nur petis unu bildo")? Ĉiuj estas valoraj montriĝi!

La samo estas por informkesto organizaĵo. Sj1mor (diskuto) 15:04, 5 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton, @Sj1mor: Dankon pro via atentigo. Mi ĵus korektis la ŝablonon kaj eĉ trovis plian erareton, nome ĉe "estro". P18 nun funkcias sen aparta indiko en la menciita artikolo, tiel ke mi elĵetis la parametron "bildo" el la artikolo. - Amike Tlustulimu (diskuto) 15:48, 5 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Dankon pro via respondo, sed mi ankoraŭ vidas nur unu bildo, kiam en P18 estas du. Sj1mor (diskuto) 15:51, 5 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Estas iu fuŝo en la informkesto. Mi ĵus vidis, ke la sama fuŝo ial estas eĉ en {{informkesto urbo}}. Do, korekto laŭ ĝi nun malfacilas. Nun mi serĉos en la ŝablona historio kiam okazis la maltaŭga ŝanĝo ĉe {{informkesto urbo}} pri Vikidatuma bildaro kaj provos malfari ĝin. Nun la dokumentado pri tia bildara afero ne plu ĝustas. Dume bonvolu ne provi ion redakti pri P18, ĉar interveno povus malhelpi korekton. - Bedaŭrinde mi ne scias, kiam kaj kial iu ŝanĝis la bildaron aferon pri P18. Tlustulimu (diskuto) 16:16, 5 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Eble ja estu bone meti diskuton pri la traktado de P18 al Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo, ĉar la problemo pri bildo (P18) koncernas ĉiujn informkestojn. Tlustulimu (diskuto) 16:58, 5 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Jes ja. Sj1mor (diskuto) 17:25, 5 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Nu bone. Mi denove rigardis la kodojn kaj finfine korektis la ŝablonon, tiel ke nun en Kanada Muzeo de Homaj Rajtoj aperas la du bildoj. Krome mi aldonis "bildo=neniu" laŭ {{informkesto urbo}}. Tlustulimu (diskuto) 18:43, 5 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Atentigo pri cimo[redakti fonton]

La vikidatuma parametro lando ne funkcias. Mi kontrolis la kodon, pri parametro lando kaj P17, kaj verŝajne la cimo estas en la linio "|" ĉar la antaŭe pridemandita valoro de P17 ja ekzistas. Sj1mor (diskuto) 14:38, 9 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus korektis la fuŝeton en la ŝablono. Nun en la nova artikolo Muzeo Ŝvuloj la Vikidatuma ero lando (P17) funkcias post forpreno de "lando" el la artikolo.
Tamen la titolo de la artikolo sonas por mi strange. La germana nomo laŭvorte signifas "geja muzeo". Do, kion fari? Tlustulimu (diskuto) 16:23, 9 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi simple provis esperantigi la germanan nomon (kaj mi ne konas la germanan), kaj do mi akceptos ia decidon laŭ bona juĝo aŭ de sperulo aŭ laŭ publika voĉdonado. Sj1mor (diskuto) 20:59, 9 mar. 2024 (UTC)[Respondi]