Ŝablono-Diskuto:Informkesto geografiaĵo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arkivoj
Arkivoj

Arkivo 1

Diversaj akvejoj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus trovis ekzemplojn de informkestoj por akvejoj, en la kataluna Vikipedio. Jen ligilo ca:Plantilla:Indret/exemple hidrografia. Por kelkaj el ili ekzistas ekvivalentaj informkestoj en la esperanta Vikpedio, parte eĉ kun subteno de {{mapligilo}}. Temas pri {{informkesto maro}}, {{informkesto lago}}, {{informkesto rivero}}. Krome la kataluna ŝablono subtenas uzon por golfetoj, plaĝoj, kanaloj, rezervujoj kaj akvofaloj (nia {{informkesto akvofalo}} ankoraŭ ne subtenas {{mapligilo}}). --Tlustulimu (diskuto) 15:31, 1 maj. 2021 (UTC) Mi iomete korektis mian komenton. --Tlustulimu (diskuto) 10:06, 13 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Aldono: Nia {{informkesto geografiaĵo}} jam subtenas {{mapligilo}} por "maro", "lago", "rivero", "rezervujo" kaj "akvofalo". --Tlustulimu (diskuto) 16:01, 1 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Aldono: Nia {{informkesto akvofalo}} jam subtenas {{mapligilo}}. --Tlustulimu (diskuto) 10:06, 13 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Diversaj orografiaj objektoj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus trovis uzajn ekzemplojn de informkesto pri orografiaj objektoj, en la kataluna Vikipedio: ca:Plantilla:Indret/exemple orografia. Ĝi havas ekvivalentojn de niaj {{informkesto monto}} (muntanya), {{informkesto vulkano}} (volcà), {{informkesto dezerto}} (desert). Ĝis nun nur {{informkesto reliefo}} subtenas {{mapligilo}}. Krome estas tie:

  • montoĉeno (serralada)
  • kaverno (cova)

Sed nia ŝablono {{informkesto geografiaĵo}} jam subtenas mapligilan mapon por "montaro", "reliefo", "dezerto" kaj "kaverno". --Tlustulimu (diskuto) 15:46, 1 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Intertempe eĉ {{informkesto monto}} kaj {{informkesto vulkano}} subtenas {{mapligilo}}. --Tlustulimu (diskuto) 18:51, 3 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Ceteraj variantoj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus trovis plian paĝon kun uzaj ekzemploj, en la kataluna Vikipedio: ca:Plantilla:Indret/exemple genèric.

Ĉikaze ni havas nur kelkajn ekvivalentojn, el kiuj nur {{informkesto megalitejo}} subtenas {{mapligilo}}, fakte ekde hodiaŭ. --Tlustulimu (diskuto) 15:56, 1 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Aldono: Intertempe mi aldonis subtenon por {{mapligilo}} al {{informkesto protektita tereno}}. --Tlustulimu (diskuto) 10:11, 13 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Vikidatumaj eroj[redakti fonton]

Saluton. En la dokumentado de la kataluna ŝablono ca:Plantilla:Indret mi trovis kelkajn vikidatumajn erojn, kiujn ni eble iom post iom povus aldoni. Jen listo pri ili:

Ĉu eble iu havas proponon pri pliaj aldonoj? --Tlustulimu (diskuto) 20:41, 1 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Teksto apud markilo ĉe komuteblaj mapoj[redakti fonton]

Saluton. Mi foje rimarkis, ke la ŝablono ĉe komuteblaj (ŝalteblaj) mapoj montras tekston apud la markilo sur la mapo, dum ke ĉe "normalaj" mapoj tio ne okazas. Ĉe longaj tekstoj tio povas aspekti sufiĉe strange. Ĉu mi malaperigu la tekston apud la markilo ĉe komuteblaj mapoj, same kiel mi foje faris ĉe {{Informkesto franca komunumo}}? - Amike Tlustulimu (diskuto) 17:10, 4 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

(+) Ankaŭ ĉe {{informkesto urbo}} mankas tiu teksto apud la markilo ĉe komuteblaj (ŝanĝeblaj) mapoj. --Tlustulimu (diskuto) 17:27, 4 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Propono pri pliaj valoroj de la unua nenomita parametro[redakti fonton]

Saluton. Jam en 2016 Pino proponis en Diskuto:Katedralo de Bamberg pliajn valorojn de la unua nenomita parametro de {{informkesto geografiaĵo}} (fakte ankaŭ por {{geokesto}}). Jen listo laŭ lia diskuta kontribuo:

  • katedralo
  • monaĥejo
  • moskeo (koloro: #9ACD32,   , laŭ la sekve menciita ŝablono)
  • sinagogo (koloro: #ADD8E6,   , laŭ la sekve menciita ŝablono)
  • sakrala konstruaĵo

Por la lasta li proponis la kolorskemon, kiu estas en {{Informkesto sakrala konstruaĵo/koloro}}. Por povi fari tion, mi devus aldoni iom da kodo al la modulo. Krome tiam nova parametro "religio" devus esti enkondukata. Ĉu eble iu havas plian proponon pri aldonaj valoroj? - Amike Tlustulimu (diskuto) 18:04, 8 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Mi aldonis la jam uzeblajn supre menciitajn kolorojn, nome tiujn por "moskeo" kaj "sinagogo". Krome mi aldonis ambaŭ variantojn al la dokumentado. --Tlustulimu (diskuto) 13:50, 9 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
(+) Ĉar katedraloj kutime aŭ eble eĉ ĉiam estas kristanaj, mi uzas la koloron por "kristana" sakrala konstruaĵo por ĝi. Por "monaĥejo" mi faris same. Sed kiel ni traktu budhismajn monaĥejojn? --Tlustulimu (diskuto) 14:21, 9 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

mapligilo[redakti fonton]

Mi ne sufiĉe bone komprenas kion signifas kaj kion estas la efiko de tiu ĉi parametro. BV ekspliku kaj ekzemblu en la dokumentado. Dankon. Sj1mor (diskuto) 09:22, 25 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus aldonis ion pri paĝoj kun ekzemploj. - Ĉu eble estu zorgiga kategorio por tiaj artikoloj? Se jes, kiun titolon ĝi havu? Prefere ĝi ja estu aldonata al la rilata Lua-modulo, pri kio mi ekde 2017 ĉefe okupiĝas. Tamen ideoj estas bonvenaj, se ili estas realigeblaj per Lua. Tlustulimu (diskuto) 08:10, 10 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Koordinatoj por Administra Unuo superfluas ĉar aperas dufoje[redakti fonton]

Ĉar mi volas la aperigi la "Wikimedia OpenStreetMap" mi aldonas la parametroj latitudo/longitudo kun zomo. Sed tiam la koordinatoj aperas dufoje: unua tiel kiel ĝi estas antaŭ la ĉefurbo kaj dua sekvata de [+] al vikidatumo post la ĉefurbo. Ĉu esblas subiĝi la unua apero? Tiu veŝjne venas de la Wikimedia OpenStreetMap. Ekzemplo de la kodo jenas:

Informkesto geografiaĵo
Provinco

Ĉefurbo[[]]

ISO 3166-2X-0


vdr

Sj1mor (diskuto) 10:21, 27 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton, @Sj1mor:. Estus por kompreni pri kio temas pli bone montri ligilon al koncernata artikolo. La ĉitea "ekzemplo" ne estas por mi uzebla. :-( - Amike Tlustulimu (diskuto) 12:44, 27 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Fakte ĉiuj kies informkeston de administra unuo mi ŝanĝis. Jen nuna ekzemplo Provinco Buŝehro. Sj1mor (diskuto) 12:51, 27 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Bedaŭrinde tia fuŝo ne facile ripareblas, precipe ĉar vi ja provas eviti efikon de alia fuŝo, nome ke "mapligila" mapo nuntempe nur funkcias, se la koordinatoj estas rekte en la artikolo. Ĉe tio ne gravas ĉu oni rekte tajpas la valorojn aŭ ĉu oni metas ruzaĵon en la artikolon, kiu transprenas la valorojn el la rilata Vikidatuma ero. Ĉar mi nun havas iomete malmulte da tempo, mi povus serĉi solvon nur vespere aŭ eble morgaŭ. Do, la afero ne povas esti traktata urĝe. Tlustulimu (diskuto) 13:02, 27 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi trovis ruzaĵon dum uzado de la ŝablono. Ekzemploj videblas en la artikoloj pri la provincoj de Nepalo. Krome mi ĵus korektis la menciitan artikolon Provinco Buŝehro. Bonvolu atenti, ke tia ruzaĵo nur havas sencon ĉe kelkaj valoroj de la unua nenomita parametro, nome "administra unuo", "teritorio" kaj "lando", ĉar tiuj unuoj kutime havas ĉefurbon. Ĉe ĉiuj ceteraj valoroj nenio ŝanĝendas pri tio. Hazarde la tri nomitaj valoroj aperas en la ŝablona dokumentado en la ĉapitro pri "Mapligilo" en la tiea grupo 1. --Tlustulimu (diskuto) 17:52, 8 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi jam korektis la artikolojn pri la provincoj de Nepalo kaj la provincoj de Irano. Ĉar sufiĉe ofte necesas kreo de novaj helpaj ŝablonoj por aperigi la ĝustajn mapojn, mi mem daŭrigos ekde morgaŭ. --Tlustulimu (diskuto) 19:51, 8 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi intertempe jam korektis pliajn arojn de artikoloj, nome artikolojn pri provincoj de Irako kaj provincoj de Egiptio. Ofte necesis kreado de novaj helpaj ŝablonoj surbaze de la koncernaj germanaj versioj. --Tlustulimu (diskuto) 18:53, 11 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Ĉu estu aparta nenomita parametro por iamaj unuoj?[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke en la artikolo Pielisjärvi (eksa komunumo) ĉi tiu informkesto ial estas uzata kun la valoro "regiono", kvankam en la artikolo temas pri iama resp. eksa komunumo. Tion eĉ tute klare montras la krampa parto de la titolo. Do, la valoro ĉikaze maltaŭgas. Sed kiel ni traktu iamajn resp. eksajn unuojn? Ĉu por ili eble estu dua nenomita parametro pri la ekseco resp. malfondo aŭ io simila? - Amike Tlustulimu (diskuto) 18:14, 21 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton. Ĉar ekde semajno neniu reagis ĉi tie, mi ĵus korektis la artikolon Pielisjärvi (eksa komunumo) laŭ la ligita angla artikolo. Ĉe tio mi ŝanĝis la unuan nenomitan parametron de la informkesto al "malaperinta municipo" kaj la valoron de "kategorio" al 'eksa komunumo'. Krome mi aldonis al la parametro "dato" la jaron de la aligo al najbara urbo. --Tlustulimu (diskuto) 16:31, 28 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Altaĵo kaj ebenaĵo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke Sj1mor ial uzis la valoron "regiono" por artikoloj pri altaĵoj kaj ebenaĵoj. Mi dubas pri la taŭgeco de "regiono". Pli taŭga devus esti "reliefo". Aŭ ĉu eble la du menciitaj valoroj estu aldonataj al la ŝablono resp. modulo? Se jes, kiuj fonaj koloroj estu? Ĉu eble la samaj kiel ĉe "reliefo"? - Amike Tlustulimu (diskuto) 16:11, 22 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton. Ĉar lastatempe apenaŭ okazas veraj diskutoj pri ĉi tiu informkesto, mi jam aldonis la du novajn valorojn. --Tlustulimu (diskuto) 15:56, 28 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

sakralaj resp. religiaj konstruaĵoj[redakti fonton]

Oni ja havas katedralo, monaĥejo, moskeo kaj sinagogo.

Sed kion pri aliaj religiejoj? Estus bone havi ankaŭ pli ĝenerala funkcio kiel templo aŭ preĝejo! Sj1mor (diskuto) 18:11, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Ĉiukaze ekzistas aparta ŝablono {{Informkesto sakrala konstruaĵo}}. Eble tio sufiĉas, eble ne necesas ĉiujn eblajn kazojn enpremi en superŝablonon... 10:23, 28 jul. 2023 (UTC)ThomasPusch (diskuto)

Novan parametron emblemo[redakti fonton]

Ĉu mi rajtas peti aldonon de nova parametro emblemo? temas pri #invoke:Wikidata|claim|P154. Mi antaŭdankas.

La kialo estas ke multaj aĵoj kiuj uzas tiun ĉi ŝablonon de informkesto havas reprezentantan emblemon kiu estas sufiĉe valora por reprezenti ĉe la kapo de la informkesto kaj tio ankaŭ aperas kiam la artikolo aperas en serĉata listo. Sj1mor (diskuto) 07:38, 26 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi subtenas la proponon kaj nun tute ne povas kontroli, ĉu ĝi jam realiĝis. Se, kiel mi komprenas, la ideo estas aŭtomata enpreno de p154 el vikidatumoj, kaze ke tie io notiĝis, tiam nur necesas atenti ke iuj vikidatumaj eroj duoble notas blazonosimilan emblemobildon sub p94 (blazono) KAJ (!) sub p154 (emblemo). Do devos resti la ebleco per meto de parametro blazono=neniu aŭ emblemo=neniu bremsi la aŭtomatan enprenon... alikaze la sama rekoniga bildo devige aperos dufoje en iuj informkestoj, kio aspektos stulte. ThomasPusch (diskuto) 10:01, 28 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Saluton. Mi ĵus aldonis iom da kodo al la submodulo {{Geografiaĵoj/geokesto}}. Ĉar mi ne havas ekzemplan paĝon, mi ankoraŭ ne testis la efikon de la aldono. - La aldonita emblemo ({emblemo (P154)) devus aperi en propra tabela linio, do tiel aparte kiel bildo laŭ bildo (P18), sed tuj sub la vico por flago kaj blazono. Ĉu eble ekzistas rilata P-kodo por la emblema priskribo? Se jes, mi ankoraŭfoje devus korekteti la menciitan modulon. - Amike Tlustulimu (diskuto) 12:38, 26 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus trovis funkciantan ekzemplon en Benelukso. Ĉu vi celis tion, Sj1mor? - Amike Tlustulimu (diskuto) 12:46, 26 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Devigaj ruĝaj ligiloj[redakti fonton]

@Sj1mor, Tlustulimu, kaj RG72: Privet, bonvolu rigardeti la paĝon Sovetunia Militmonumento en la Treptova Parko, kies bazan version mi kreis en junio. Sj1mor tie dankinde metis la informkeston geografiaĵo, kun parametro arkitekto = {{#invoke:Wikidata|claim|P84}}, kio rezultigas en deviga ruĝa ligilo Iakov Bielopolski en literumo ne sugestata per la paĝo Esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj. Mi senprobleme povis ŝanĝi tion al Jakov Belopolskij (Яков Белопольский), sed tamen la deviga ruĝa ligilo restas. La vastega angla vikipedio ne havas artikolon pri la sovetunia arkitekto kaj ne havas problemon mencii la nomon en sia informkesto sen truda ruĝa ligilo. Mi nun ne volas ekredakti la komplikan fonton de la ŝablono, sed al mi vere ŝajnas ke la truda meto de certe ofte nedezirata ruĝa ligilo ne sencas, ĉi tie kaj eble ankoraŭ en pliaj parametroj. Mi nun nur vidas simplan eblecon tute silenti pri arkitekto en la informkesto, kaj nur mencii lin en la teksto mem, kompreneble sen ruĝa ligilo. Sed tio estas nur ĉirkaŭvojo de misa ŝablona programado! ThomasPusch (diskuto) 09:50, 28 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Hm, mi trovis en la angla vikio artikolon pri Yakov Belopolsky (eo Jakov Belopolskij), do eble prefere ni lasu nun tiun ĉi ruĝan ligilon, poste bluiĝontan. Mi tute nenion komprenas je teknikaĵoj kiel ŝablonoj, pardonon. RG72 (diskuto) 09:57, 28 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Vi pravas trovinte la anglan paĝon, kvankam la angla artikolo de la Sovetunia Militmonumento en la Treptova Parko ne metis bluan ligilon. Do oni povus ĝustigi la anglan informkeston kaj tie meti bluan ligilon. Sed vi konscias ke esperantlingva artikolo ne kreiĝas nur ĉar ni metis ruĝan ligilon. Do se ne hazarde iu uzanto nun prenas sur sin tiun taskon, tiam facile povos esti ke la artikolo eterne ne kreiĝos. Tial tamen en la esperanta vikipedio mi preferus ne esti perfortata al meto de ruĝaj ligiloj en informkestojn, pri kiuj mi ne konvinkatas. Se oni volas meti ligilon (ĉu ruĝan ĉu bluan), oni ja tute facile sen aŭtomata meto de ligilo povas fari tion simple metante du ortangulajn krampojn antaŭ [ kaj post ] la nomo en la informkesto. Tiam ankaŭ restas la libero meti cirilan formon inter rondaj krampoj post la esperanta latinliterigo, kiel mi proponis. Sed la devige metita esperanta artikola titolo Jakov Belopolskij (Яков Белопольский) kompreneble neniam korespondos al tiunoma artikolo. Do la devigo meti ruĝan ligilon tie simple kreas pli da problemoj ol ke ĝi ŝparas kvar klavopremojn "[[]]", kiujn eblas premi ene de sekundo. ThomasPusch (diskuto) 10:15, 28 jul. 2023 (UTC).[Respondi]

@Tlustulimu: Privet, mi volas rememorigi ke mia peto de antaŭ sep monatoj forigi devigajn internajn ligilojn ĉe parametro arkitekto = {{#invoke:Wikidata|claim|P84}}, sed supozeble ankoraŭ ĉe aliaj samspecaj parametroj, ankoraŭ restas malatentata. Principe laŭ mi estas iom problema ke ni havas informkestojn kiuj estas tiom komplike trikitaj ke vere maksimume la kreinto povas adapti ion en la ŝablonaro kaj modularo. Mi ne ŝatus ke mi aŭ vi iam havus akcidenton kaj de unu sekundo al alia ne plu povus plulabori en vikipedio, sed tiam devas almenaŭ esti manpleno da homoj kiuj havas sufiĉajn informojn daŭrigi la laborojn... Ĉu vi bonvolus formeti la devigajn internajn ligilojn ĉe parametro arkitekto = {{#invoke:Wikidata|claim|P84}}, kaj ankoraŭ indiki kie eblas trovi la lokon kie fari tion?!?! Se vi timas publikigi la informon al mi jam sufiĉus ke vi notus ĝin en retpoŝta noto al mi kaj LiMr, la aliaj du burokratoj... Sed iel necesas malsekretigi la personan trezoron en multpersone redaktata projekto. ThomasPusch (diskuto) 14:12, 27 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton, Thomas. La parametroj de la informkesto ja estas difinataj iel truke en la submodulo {{geografiaĵoj/geokesto}}. Por eviti la foje ĝenajn ruĝajn ligilojn, mi devos ankoraŭ cerbumi pri aldono tie kaj en la ĉefa modulo, ĉar ja devus okazi iom alia alvoko de la Wikidata-modulo. - Do, bedaŭrinde ne temas pri relative simpla ŝanĝo. Amike Tlustulimu (diskuto) 14:21, 27 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Ŝajnas al mi, ke la ruĝa ligilo ĉe la ĉefurbo en Provinco Esmeraldas eble povus konduki min iam al solvo, sed ne tuj nek nun. - La modulo iel "kaptas" la supre en la rilata Vikidatuma ero notitan esperantan tradukon, kvankam ĉikaze la malsupre tie notita intervikia ligilo pli taŭgus. - Mi ne havas ideon nun, kiel korekti tion. Tlustulimu (diskuto) 14:39, 27 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
@Tlustulimu: Mi bedaŭras ke ne simple temas pri ŝanĝo de [[{{#invoke:Wikidata|claim|P84}}]] al {{#invoke:Wikidata|claim|P84}} aŭ [[{{{arkitekto}}}]] al {{{arkitekto}}}. Sed kompreneble vi havas ĉiun tempon kiun vi bezonas por trovi solvon, kaj vi havos la eternan dankon poste pro via laborinvesto... Nur ni ne forgesu la adapton. ThomasPusch (diskuto) 14:40, 27 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
PS: La ruĝa ligilo ĉe la ĉefurbo en Provinco Esmeraldas ja ne estas iu ajn problemo: tie simple redaktomode eblas ŝanĝi [[{{#invoke:Wikidata|claim|P36}}]] al {{#invoke:Wikidata|claim|P36}} (de Smeraldoj al Smeraldoj), kaj tuj forestas la misa ruĝa ligilo. Kaj pli bone ankoraŭ estas mem enigi la parametron [[Smeraldoj (Ekvadoro)|Smeraldoj]], kaj tiam tute bonas Smeraldoj (tute aparte de tio ke stultas havi paĝon "Smeraldoj (Ekvadoro)" sen havi apartigan paĝon "Smeraldoj": tiam fakte multe pli bonas nomi la urbon simple "Smeraldoj", sed mi nun ne faras la alinomigon por ke la ruĝaj, nigraj kaj bluaj literoj ne ŝanĝu siajn kolorojn). Do kiel estas en la parametro "ĉefurbo" estas la ideala kazo! Ke ĉiu redakto-mode mem povas adapti kaj ĝustigi parametron, estas la plej kunlaborema situacio! ThomasPusch (diskuto) 14:53, 27 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
PPS: Mi nun estos for de la komputilo dum kelkaj horoj, sed dankon ke vi tiom rapide reagis! ThomasPusch (diskuto) 14:54, 27 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Pli bonas eĉ la kodo {{#invoke:Wikidata|claim|P36|parameter=link}} kaj la ligilo bone aperas en Provinco Esmeraldas. Tlustulimu (diskuto) 15:06, 27 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Pri tio vi kompreneble pravas! ThomasPusch (diskuto) 08:01, 14 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Saluton, Thomas. Finfine mi sukcesis aldoni eblon por malaktivigi la aŭtomatan ligadon ĉe parametroj, kiuj laŭ la parametrodifina modulo apartenas al la tipo "listo". En Sovetunia Militmonumento en la Treptova Parko tion aranĝas la jeno:
|arkitekto = {{#invoke:Wikidata|claim|P84}}
|arkitekto ligado = ne <!--malŝaltas aŭtomatan ligadon-->
Mi simple aldonis malgrandan kodopecon, kiu difinas novan subparametron kun la fina parto "ligado", apartigita per spaco de la komenca parto de la parametro. Tiam ne necesas aldono al la parametrodifina modulo. - Amike Tlustulimu (diskuto) 21:28, 13 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Nu, estas solvo. Mi testis, kaj funkciis, ke la nova funkcio ankaŭ funkcias pri pri simplaj parametrouzoj, kiel en la ekzemplo Beckov (burgo) ĉe la dubinda esperantlingva ligilo Považský Inovec, kiu estas slovaklingva, sed eĉ pri lingvo ne estas indiko se nur estas ruĝa ligilo. Sed per
| montaro = Považský Inovec
| montaro ligado = ne <!--malŝaltas aŭtomatan ligadon-->
la ruĝa ligilo ankaŭ tie estas for, kaj per "montoĉeno Považský Inovec en la okcidenta Karpatoj" aŭ io tia eĉ eblas meti iun sencan indikon. Necesos kompreneble bone dokumentigi la nun eblan solvon en la dokumentado, kaj provi ne forgesi pri ĝi.

Kaj daŭre min maltrankviligas la averto en la dokumentado Bonvolu atenti, ke la ruĝe markitaj parametroj troviĝas en la ekzemploj, tamen plejparte malplenaj, kaj la utilo malklaras. Krome ili ankoraŭ ne estas difinitaj en la Lua-modulo, kiu difinas la parametrojn. Tio aspektas sincera, kaj bonas esti sincera, sed tamen ne estas reklamo por la informkesto. Mi nun aranĝos provizoran noton en la dokumentado, kaj dankas pro via solvo. Tamen mi daŭre iom skeptikas pri la tuta modula reto, se al ni tiom malfacilas adapti ĝin. Ŝajnas ke ĉi tie la tekniko regas homojn kaj ne inverse... Sed mi bone konscias ke pri tio ne kulpas vi, do refoje koran dankon pro via praktika kaj eleganta elturniĝo. --ThomasPusch (diskuto) 08:02, 14 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton, Thomas. Mi ĵus anstataŭigis la malnoviĝintan etikedon "font" per "span" kun HTML-atributo kaj iom da CSS. Foje eĉ estis diskuto pri tia evitado, supozeble jam delonge denove forgesita, sed ne de mi. --Tlustulimu (diskuto) 08:20, 14 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Resaluton. Mi ĵus ankoraŭ estis leganta la dokumentadon, kaj tial ne jam rimarkis ke mi ne metis subskribon (fakte la sistemo metis mian subskribon en la suban diskuteron - ne gravas nun) - dankon ke vi metis unu el ili. Krome mi rimarkis ke mia elekto de ekzemplo Beckov (burgo) de la dokumentado nur ĝustigis ruĝan ligilon en la dokumentado: en la paĝo Beckov (burgo) mem jam ne estis problemo. Tial la dua ekzemplo eĉ ne estas la plej bona. Kaj: dankon pro la helpopaĝo. Mi vere ne konsciis pri ĝi kaj simple pro kutimo ankoraŭ uzis la malnovajn kodojn, kiuj en miaj komputiloj kaj retkrozilojn neniam fuŝis la paĝan aspekton kaj tial ili al mi pseŭdoaspektis plene funkciaj. ThomasPusch (diskuto) 08:28, 14 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Saluton homoj, pardonu sed mi legis vian diskuton kaj pripensis. Oni bezonas ke la defaŭlto por montranta parametra valoro estu neligila, kaj por la alvoko al la parametro estas la supre menciita aldono "|parameter=link" kiu scipovas doni bluan ligilon al havebla artikolo kaj neniam donas ruĝan! Do kial ne fari tion, kaj tiel, anstataŭ aldoni plian parametron al la informkesto? --Sj1mor (diskuto) 08:32, 14 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
@Sj1mor: Vi pravas ke estus dezirinda se simple la defaŭlto por montranta parametra valoro estu neligila. Tio estis tio pri kio mi ĉiam petis. Sed ŝajnas ke la moduloj kiuj aranĝas la devigajn kaj malflekseblajn ruĝajn ligilojn estas tre malfacile adapteblaj kaj regeblaj. Tial la nuna ĉirkaŭvoja "elturniĝo" pli bonas ol nenio. Kaj ĝuste tial maltrankviligas min la averto "ruĝe markitaj parametroj troviĝas en la ekzemploj, tamen plejparte malplenaj, kaj la utilo malklaras". Se ni vere konfesas ne vidi utilon en io, tiam dubindas ke ni ne povas ion fari pri tio. --ThomasPusch (diskuto) 08:55, 14 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Se mi nun inversigus la aŭtomatismon pri ligiloj, la ŝablonuzo draste ŝanĝiĝus kaj en ĉiuj artikoloj, kiuj nun aŭtomate enhavas ligilojn, devus esti aldonataj helpaj parametroj por aktivigi ligadon. Ĉu vi volas tian amasegan ŝanĝegon? Mi ne. --Tlustulimu (diskuto) 08:59, 14 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Aŭ necesus ĉie permane meti la ligilojn. Kia bela eluzo de tempo. Tlustulimu (diskuto) 09:19, 14 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Eblas eĉ iel skripte "demandi" la vikion, ĉu artikolo jam ekzistas. Sed tia "demando" apartenas al la tiel nomataj "multekostaj" trajtoj de la Vikia programaro. Kaj tiaj multekostaĵoj havas iun limon, kiun mi nun ne memoras. Sed eble poste la modulo fariĝas malstabila aŭ ĉe multaj parametroj strikus. Tion tutcerte neniu volas. - Krome detalojn pri tia "demando" mi eĉ jam forgesis, ĉar mi neniam uzis ĝin ĝis nun. Tlustulimu (diskuto) 09:25, 14 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Vi pravas ke estas malfacila decido ĉu pli dezirindas forigi dekojn da nedezirataj kaj miskomprenaj ruĝaj ligiloj aŭ milojn da antaŭe metitaj bluaj ligiloj, kiujn post eblas permane aldoni sed tiu manlaboro neniam kompletos. Tial mi tute kontentas pri la ĉirkaŭvoja "elturniĝo" pri permana aldono de "|arkitekto ligado =" kaj similaĵoj por ripari unuopaj ruĝajn ligilojn. Mi nur ne havas superrigardon ĉu la averto "ruĝe markitaj parametroj troviĝas en la ekzemploj, tamen plejparte malplenaj, kaj la utilo malklaras" jam estas sensubstanca. ThomasPusch (diskuto) 09:32, 14 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi dubas, ke estus iu ajn signifa rilato inter la ruĝkolora averto en la dokumentado kaj iuj ruĝaj ligiloj dum la ŝablonuzo en artikoloj. La sola relative malgrava rilato estas, ke ambaŭ rilatas la saman ŝablonon. Tlustulimu (diskuto) 12:14, 14 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Krom la ankoraŭ etendenda helpopaĝo la Vikio mem havas eĉ ion, nome Specialaĵo:LintErrors/obsolete-tag. Mi tie elektis la ŝablonaron kaj poste jam korektis kelkajn laŭ tio. Ĝi eĉ mencias la evitendajn kodojn. Tlustulimu (diskuto) 09:00, 14 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Bonvolu atenti, ke la tie menciitajn Lint-erarojn prefere korektu uzantoj, kiuj sufiĉe spertas pri HTML 5 kaj kapablas eluzi la inspiron el Helpo:Evitindaj HTML-etikedoj. La malnova HTML 3.6, svarmanta ankoraŭ en diversaj kapoj, nur fojfoje utilas ĉikaze. Tlustulimu (diskuto) 19:43, 14 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Vikidatuma ero P31[redakti fonton]

Saluton. Mi hodiaŭ aldonis la vikidatuman eron estas (P31) al la submodulo {{Geografiaĵoj/geokesto}}. Sed tio ankoraŭ devos esti tiel ŝanĝata en la ĉefa modulo, ke la informo aperas en unuopa tabela ĉelo. Ĉar nun jam malfruas, mi provos tion fari dum la sekvontaj tagoj - Amike Tlustulimu (diskuto) 22:25, 20 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi jam korektis tion antaŭ kelkaj tagoj. - Amike Tlustulimu (diskuto) 12:17, 26 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Duoblaj koordinatoj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke en Oahu la koordinatoj aperas duoble. Sed mi devus cerbumi, kiel korekti tion. - Amike Tlustulimu (diskuto) 12:16, 26 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Ankaŭ en Békés koordinatoj aperas duoble. Sed inter la du aperoj estas aparta tabela linio. Kion fari pri tia kazo? - Amike Tlustulimu
?? En Békés mi ne vidas duoblajn koordinatojn. Kaj la paĝo ne tuŝiĝis ekde la 11-a de februaro. Ĉu vi distance en la informkesto geografiaĵo riparis iun fuŝon, tiel ke mi jam vidas la ĝustigitan staton? Supozeble... Tiam dankon! ThomasPusch (diskuto) 13:54, 27 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Bilda ligbutono por vikivojaĝoj[redakti fonton]

Same kiel por informkesto(j) urbo kaj ĝiaj specifaĵoj, mi volas ke aŭtomate aperu vikidatuma larĝa bildo de parametro P948 (en vikidatumoj ankaŭ nomata "ligbutono por vikivojaĝoj", kiel ĝi estis referita ĉe mia diskuto de ThomasPusch) ĉe la supro de ĉiu artikolo kiu uzas tiun ĉi informkeston. Ĉu eblas? Ĉar tiu informkesto ne estas kodita en tipa maniero mi bezonas helpon fari tion. Antaŭdankas Sj1mor (diskuto) 13:38, 27 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton, Sj1mor. Mi ĵus aldonis iom da kodo por ligbutono por Vikivojaĝoj (P948) al la Lua-modulo, sed ankoraŭ ne testis tion en artikolo. - Amike Tlustulimu (diskuto) 14:15, 27 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus rimarkis plian supran bildon en Nacia parko Gunung Mulu. Sed ĝia ligilo kondukas al la rilata Komuneja paĝo. Mi ne kredas, ke vi celis tian ligilon. Do, kio estu ŝanĝata? - Amike Tlustulimu (diskuto) 14:26, 27 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ en Provinco Santa Cruz (Argentino) aperas supre tia bildo. --Tlustulimu (diskuto) 14:42, 27 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Saluton Tlustulimu. Dankon kaj gratulojn ke vi tiom rapide aperigis la bildon. Kion signifas " ĝia ligilo kondukas al la rilata Komuneja paĝo"? kie ĝi estas supezita transprenigi? Ĉu al rilata paĝo en Vikivojaĝo? estu oportuna se alklako transprenu al rilata paĝo (Vikivojaĝa?) kun pli da informoj. Sj1mor (diskuto) 15:28, 27 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Trovi ian tipon[redakti fonton]

Kial mi povas trovi artikolojn kiuj uzas specifan tipon. Mi volas trovi nur tiujn kiujn estas de specifa tipo. Sj1mor (diskuto) 19:37, 7 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton, @Sj1mor: En la dokumentado de la ŝablono estas la ĉapitro "Tipoj" kun falde kaŝata tabelo. La tabelo enhavas en sia tute maldekstra kolumno ligilojn al rilataj kategorioj. - Amike Tlustulimu (diskuto) 20:05, 7 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Dankon, sed tiuj ligiloj referencas la kategorioj nomataj Kategorio:[Tipo] kun ŝablono Geokesto, kaj ne Ŝablono:Informkesto geografiaĵo, kial? Sj1mor (diskuto) 20:16, 7 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Apartaj kategorioj ne ekzistas. En la artikoloj la du malsamaj informkestoj estas facile distingeblaj. {{geokesto}} ne havas piedlinion kun fona koloro. Tlustulimu (diskuto) 20:19, 7 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Ŝablono Indekso[redakti fonton]

0-9 A-Z, sed ne funkcias. Kial? Ĉu la # signo ne taŭgas? Sj1mor (diskuto) 06:44, 22 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton, @Sj1mor: mi ne komprenas pri kiu indekso temas? Ĉu vi povus iomete pli detale priskribi tion? - Amike Tlustulimu (diskuto) 21:10, 13 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Jes mi devintus mencii la uzanta paĝo. Strangas ke Ŝablono:Indekso ne havas listo de uzantaj artikoloj.
Mi memoras ion pri italaj komunumoj, sed ĉe Kategorio:Komunumoj de Italio, kaj ankaŭ ĉe aliaj kategorioj de komunumoj de italaj regionoj, la indekso ja funkcias. Mi ja memoras ke, male al la antaŭe menciitaj funkciantaj ekzemploj kies URL linio aspektas "...from=(litero)", tiu kiu ne funkciis aspektis "...from=#(litero)"
Do pardonu mi ne precize memoras... se alvenos la mi post baldaŭ mi informigos vin.
Sj1mor (diskuto) 04:35, 14 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Kiun rilaton havas {{Indekso}} al ĉi tiu informkesto? Tlustulimu (diskuto) 08:09, 14 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Emblemo de vikidatumoj[redakti fonton]

Ĉu ne indas aŭtomate elŝuti la emblemon de vikidatumoj? Vidu ekzemple Taipei 101 Sj1mor (diskuto) 07:29, 22 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Fakte la artikolo enhavis la praulon de la ŝablono, kiu ne subtenas ĉiujn P-kodojn kiel {{informkesto geografiaĵo}}. Tial mi ĵus ŝanĝis la ŝablonon, esperante ke la antaŭa metinto de la informkesto ne malfaros tion. Do, emblemo (P154) jam estas subtenata de la Lua-baziĝanta ŝablono, kiel eĉ legeblas en ĝia dokumentado. Tlustulimu (diskuto) 15:44, 22 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Bone, Dankon. Sed ĉu pli bone montri la emblemon P154 supre de la bildo(j) P18 en la informkesto? Ĉar en la serĉrezultoj estas la plej supre bildo de la informkesto kiu aperas, kaj do la emblemo estas pli taŭge montrinda, ĉu ne? Sj1mor (diskuto) 16:00, 22 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Hm. Tio dependas de la sinsekvo en la ceteraj informkestoj. Alie ja ne estus unueco pri tio. Tlustulimu (diskuto) 16:02, 22 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Kial ne estas unueco pri tio? Tiu ĉi informkesto estas tre disvastigite uzata kaj la afero ja havas pezecon. Indas ke la rezulto de serĉo montru la emblemon kaj ne iun sensignifan bildon kiu iel rilatas. Ankaŭ la loko de la ĉefulo en la informkesto gravas, ĉu ne? Sj1mor (diskuto) 06:08, 27 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Kesterigo de la sama informkesto laŭ du tipo[redakti fonton]

Kiam iu estas de du tipoj, tipa ekzemplo estas insul(ar)o kiu ankaŭ estas administra unuo, mi volas havi la administrajn detalojn supre (kun la ĉi tiaj mapoj) kaj sekve la fizikaj sube (kun la tiaj mapoj). Vidu ekzemple Tavi-Tavio.

Do mi volas ke NE okazu interkovron (angle overlap) de la detaloj montritaj inter la du instancoj. Kiel oni povas fari tion? Sj1mor (diskuto) 18:27, 25 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Por tia kazo ekde kelkaj tagoj ja ekzistas la eblo difini duan tipon per dua nenomita parametro, tiel ke nestado resp. kesterigo de la sama informkesto kun malsama unua nenomita parametro ne plu necesas. Krome tio ja kaŭzas sufiĉe multe da ripetoj. Do, ĉikaze via volo kolizias kun la teknike facila realigeblo. Tlustulimu (diskuto) 21:19, 29 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi jam korektis la menciitan artikolon, tiel ke nun du tipoj aperigas kategoriojn malsupre. Sed nur la unua tipo povas influi la fonajn kolorojn de la kaplinio, subtitoloj kaj piedlinio per helpo de Luu-submodulo. Ĉar la programa kodo por tia kolorigo jam estas sufiĉe kompleksa, mi ne emas realigi kolorigon surbaze de du tipoj.
Krome la ordigo de la unuopaj laŭtemaj partoj de la informkesto depende de la tipo nur tre malfacile eblas, fakte sen reskribo de la modulo eĉ tute ne. Kaj mi ja foje provis transpreni la ordigon eĉ de la praulo de la ŝablono, escepte de tiuj partoj, kiuj tie ne ekzistas kaj verŝajne eĉ neniam ekzistos.
Krome ja eblas iomete influi la sinsekvon de la aperantaj mapoj per la rilataj parametroj. Kaj kiel do aspektu informkesto, se subite je du malsamaj partoj aperas mapoj? Sed bedaŭrinde eĉ tio povas foje okazi, se iu en Vikidatumoj konservis mapon en bildo (P18) anstataŭ la ĝusta pormapa P-kodo. Tion oni neniel povas influi per Lua. Tlustulimu (diskuto) 21:34, 29 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Laŭ la nuna versio de tiu ĉi ŝablono, la ĉefulo kaj rilataj parametroj aperas inter la Loĝantaro kaj la Horzono.

Mi sugestas ke ĝi aperu pli supre, laŭ la ekzemplo de Informkesto administra unuo2 (estro) kaj de Informkesto federacia subjekto de Ruslando (do en (sub)sekcio politiko sube aŭ en sekcio Administrado)

Sj1mor (diskuto) 09:59, 26 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Problemo kun tujhelpilo de mapo ĉe krampa parto de titolo[redakti fonton]

Mi ĵus rimarkis en la artikolo Katedralo de Sankta Stefano (Vieno), ke ĉe la tujhelpilo angle Tolltip de la mapo la krampa parto duoble videblas. Tio estas ja foje korektenda, sed unue mi devus cerbumi, kiel tio eviteblas konvene. - Do, tujega korekto ne okazos. Krome estus bone, se neniu sen scio pri Lua provus "ripari" tion iel. Tlustulimu (diskuto) 21:13, 29 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

✔ Farite aldoneto, tiel ke nun la dua krampa parto ĉe la tujhelpilo malaperis. Por tio necesis transdoni dum la alvoko de {{situo sur mapo}} la parametron "Teksto", eĉ se ĝi tute ne estas montrata ĉe la markilo. Tamen ĝi ja influas la tujhelpilon. Mi nun ne rigardis, ĉu la sama fuŝeto aperas ĉe ŝanĝeblaj resp. komuteblaj mapoj. Tlustulimu (diskuto) 16:45, 30 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Wikimedia Maps por informkesto geografiaĵo duoninsulo[redakti fonton]

Kial ĝi, la vikimedia mapo, ne montriĝas? vidu ekz Salento. Kun la samaj parametroj ĝi ja montriĝas por geografiaĵo regiono! Sj1mor (diskuto) 06:59, 1 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Subdividoj (P150) de Administra unuo[redakti fonton]

Ĉu estas bona ideo havebligi la liston kaj do enmeti ĝin (faldita) en la informkesto? Sj1mor (diskuto) 18:53, 2 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus legetis iomete la priskribon pri subdividoj (P150) sur la Vikidatuma paĝo, sed ne scias, al kiuj enartikolaj parametroj ĝi povus senprobleme rilati. Mi eĉ ne scias, ĉu ĝi sola uzeblas en nia informkesto. Ĉu eble vi scias tion? Tlustulimu (diskuto) 19:41, 2 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi povas doni la ekzemplon de Distrikto Famagusta, kaj entute de ĉiuj ses distriktoj de Kipro ke mi kreits hodiaŭ. Ĉiu administra unuo havas subdividojn (municipoj aŭ vilaĝoj). Sj1mor (diskuto) 20:34, 2 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Kaj ĉiu subdivido povas havi pliajn subdividojn. Do kiel mi kodigu tian plurebenan subdividan skemon? Krome la skemo en ĉiu lando estas alia. Do, iu iel aŭtomata aranĝado apenaŭ eblas. Tlustulimu (diskuto) 10:06, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Plej alta kaj plej malalta punktoj laŭ Vikidatumoj[redakti fonton]

Saluton. Mi finfine sukcesis aranĝi la Vikidatuman subtenon por la plej alta kaj plej malalta punktoj. Tio estas sufiĉe kompleksa afero, ĉar por tio parte necesas du P-kodoj. Akcepteble funkcianta ekzemplo estas Nacia Parko Harco. Nur la nomo de la plej malalta punkto ne aperas, ĉar en la Vikidatuma ero estas "nekonata valoro", kin nia skripto substituas per demandosigno. - Se tamen ie estas problemo, bonvolu sciigi ĝin kun ligilo al koncernata artikolo. - Amike Tlustulimu (diskuto) 19:08, 2 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Loĝantoj[redakti fonton]

(same validas al Ŝablono:Geokesto) En la informkesto mi konstatas tiuj parametroj

*** Loĝantaro *** 

|loĝantaro                =

|loĝantaro_dato           =

|loĝantaro_urbo           =

|loĝantaro_metropolo      =

Kiam la artikolo temas pri urbo, Kio estas la diferenco inter loĝantaro kaj loĝantaro_urbo?

Efektive pri grandaj kaj gravaj urboj tiuj statistikoj, kaj iliaj aktualigo, gravas. Sed estas nur du ŝablonoj, nome: WikidataLoĝantaro kaj WikidataLoĝantaroDato

Do ĉu WikidataLoĝantaro iras al parametro loĝantaro aŭ loĝantaro_urbo? Kio pri la alia kaj pri metropolo, de kie iliaj valoroj venus kaj aktualigus?

StrangEGas ke nek en geografiaĵo/dokumentado, nek Geokesto/dokumentado nek Geokesto2/dokumentado estas ekspliko pri kiel uzi ilin. Sj1mor (diskuto) 14:16, 3 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Ĉu vere temas pri la sama ŝablono? Mi ĵus serĉis loĝantaro_urbo en la dokumentado de {{informkesto geografiaĵo}}, sed trovis nenion. Same pri {{geokesto}}. Do, kie vi trovis loĝantaro_urbo? Tlustulimu (diskuto) 10:19, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi intertempe trovis la trian kaj kvaran parametrojn el via listo en la parametrodifina submodulo. Tie ĉe "loĝantaro_urbo" legeblas io pri aglomeraĵo kaj ĉe "loĝantaro_metropolo" io pri metropolo. Sed nun ankoraŭ mankas uzekzemplo por ambaŭ. Tlustulimu (diskuto) 16:48, 11 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Pardonu mi nur nun hazarde vidis vian respondon (mi ne estis alertigita). Ekzemplo Ateno. Sj1mor (diskuto) 17:13, 11 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Gratulegojn Tlu pro viaj novigadoj ĉe Geografiaĵo. verdire tiu estas ludŝanĝo! Kiel vi sukcesis ne bezoni la koordinatojn? Ĉu eblas ankaŭ por informeksto organizaĵo? Sj1mor (diskuto) 17:18, 11 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Dankon pro via gratulo. - Mi hieraŭ bezonis eble kvar redaktojn en la ĉefa Lua-modulo por ebligi la uzon de geografiaj koordinatoj (P625) ankaŭ por la mapligila mapo. Krome mi tiam malkovris pliajn fuŝojn, kiujn mi ankaŭ povis korekti per aldonoj al la parametrodifina modulo. Eble ankoraŭ kelkaj tipoj laŭ la unua nenomita parametro ne perfekte funkcias pri geografiaj koordinatoj (P625). Sed tio devus esti facile korektebla. - La nomitaj parametroj ankaŭ funkcius per {{informkesto geografiaĵo}}, kiel mi ĵus antaŭrigarde testis en Ateno, sed ne konservis.
Mi rigardos "{{informkesto organizaĵo}}" post la vespermanĝo. Ĉu bone? - Amike Tlustulimu (diskuto) 17:35, 11 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Bonege, dankon. Mi opinias ke ju pli oni povus defaŭlte elĉerpi de vikidatumoj des pli bone, kaj eĉ pli bone sen elvoko. Kiam la donita valoro al parametro de informkesto malsamas al tiu de vikidatumoj oni bezonas pripensi ian mezan vojon de elmontrado (ne averaĝe ĥĥĥĥ) sed eble flank-al-flanke.
Elĉerpi la referencojn kaj montri ilin flanke de la valoro gravegas por la kredindeco. Sj1mor (diskuto) 17:46, 11 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton. Dum kelkaj testoj mi rimarkis, ke la ŝablono ankoraŭ foje fuŝe traktas la valoron de "areo", precipe se temas pri m². Ĝi ĉiam emas transkalkuli al km² kaj ha, eĉ se tio foje estas sensenca. Tio ankoraŭ devas esti korektata, precipe por objektoj, kiuj havas nur kelkajn m², kiel ekz. diversaj specoj de konstruaĵoj aŭ institucioj. Eble mi ja kreos submodulon pri sencohavaj valoroj resp. mezurunuoj de areo depende de "tipo". - Ĉu eble iu havas ideon pri aŭ por tio? - Amike Tlustulimu (diskuto) 20:00, 12 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Jen rigardu, kiel strange ĝi traktas m², se estas nur 50.

Testmanĝejo
SituoKaturbo
- alteco50 m

Alteco10 m
Areo50 m²
vdr
{{informkesto geografiaĵo|gastejo
|nomo=Testmanĝejo
|situo = Katurbo
|areo  = 50
|areo unuo = m²
|areo rondumo = 5
|alto=10
|leviĝo=50
}}

Ho. Terure la Vikia programaro por diskutoj fuŝas la informkeston, precipe la kolorojn. Tlustulimu (diskuto) 20:04, 12 apr. 2024 (UTC) Mi ĵus malfuŝi mian antaŭan skribaĵon. --Tlustulimu (diskuto) 21:47, 13 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi jam komencis la korekton, sed ankoraŭ devos daŭrigi ĝin. Tlustulimu (diskuto) 20:28, 14 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Iel stranga varianto de duoblaj koordinatoj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus trovis strangan varianton de duoblaj koordinatoj en Hyangsan. Ĉar mi estas survoje, mi korektos tion morgaŭ aŭ iam poste. Tlustulimu (diskuto) 19:38, 17 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus trovis plian artikolon kun iomete simila duoblaĵo, nome Sant’Erasmo. Tlustulimu (diskuto) 20:10, 17 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Bonvolu atenti, ke la du menciitajn artikolojn mi jam intertempe korektis. Ambaŭ artikoloj enhavis fuŝan uzon de la informkesto. En la dokumentado ja estas listeto, nome en la ĉapitro pri subteno de "Mapligilaj mapoj", kiuj koordinataj parametroj rilatas al diversaj "tipoj". Ĉu mi eble eĉ devus ripeti ion tian en la tabelo pri "tipoj", nome por uzantoj, kiuj ial ne emas rigardi al la fino de la dokumentado? Tlustulimu (diskuto) 09:07, 23 apr. 2024 (UTC)[Respondi]