Ŝablono-Diskuto:Informkesto homo
Aldoni temonTitolo
[redakti fonton]La nomo de la persono, supre de la artikolo, aperis en ege grandaj kaj dikaj literoj pro la etikedo "big" en la ŝablono. Mi forigis ĝin, tiel ke la nomo aperas nun miaopinie pli elegante. Mi esperas ke neniu malkonsentas. Kore, Thomas Guibal 07:34, 7. Sep 2008 (UTC)
Mikroformato fn
[redakti fonton]Saluton. La lasta aldono de la parametro familinomo kaŭzas, ke nun la mikroformato fn ne plu bone povas funkcii. Ĉu iu havas ideon? Kore --Tlustulimu 18:27, 20. Jul 2009 (UTC)
Familia nomo & DEFAULTSORT
[redakti fonton]Arno, ĉi tiu nova aldono fuŝis multajn biografiajn artikolojn kun la ŝablono {{Vivtempo}} aŭ permane faritaj DEFAULTSORT, eble centoj. -- Yekrats 11:57, 9. Aŭg 2009 (UTC)
Arkaika ŝablono
[redakti fonton]Tiu ĉi ŝablono estas arkaika, ne plu uzebda. Forviŝu ĝin. Jujijo 18:24, 11. Sep 2010 (UTC)
Neŝanĝenda ŝablono
[redakti fonton]Vi metis en tiun ĉi ŝablono helpan ŝablonon Ŝanĝu ŝablonon. Sed kia rido, ĝi estas neŝanĝenda por normalaj vikipediistoj. Ha, ha. Jujijo 18:42, 11. Sep 2010 (UTC)
Ŝablona provejo
[redakti fonton]Saluton. Mi ĵus korektis la provejan version {{Informkesto homoj/provejo}}, tiel ke la en la tiea dokumentado troviĝanta ekzemplo ĝuste funkcias. Krome mi aldonis informkestajn CSS-klasojn, tiel ke la titola kaplinio pli informkeste aspektas. Mi kontinuos poste. Amike --Tlustulimu 23:16, 21. Sep 2010 (UTC)
- Saluton. @KuboF kaj Pino~eowiki: Mi ĵus denove prilaboris la ŝablonan provejon, tiel ke ĝi finfine ne nur subtenas fakte tute aliajn parametrojn ol la ĝisnuna ŝablono, sed eĉ la ĝisnunajn. Tial mi proponas, ke ni estonte uzi ĝian kodon. Ĉu bone? Se jes, mi mem ŝatus aranĝi tion, precipe, ĉar ankaŭ la dokumentado devus esti aktualigata.
- Do, la ŝablono povus esti uzata kun malmultaj parametroj aŭ kun multaj, tute depende de la haveblaj informoj. --Tlustulimu (diskuto) 12:52, 13 Okt. 2015 (UTC)
- Mi ne detale observis la ŝanĝojn kaj pli/malpli nur vidas finan rezulton en la ligita provejo. Do, se vi ĝin konsideras bona, redaktu kun kuraĝo (en proksima tempo mi apenaŭ povos detale kontroli teĥnikaĵojn ĉi tie...). --KuboF (diskuto) 13:01, 13 Okt. 2015 (UTC)
- Saluton. Bonege, kelkaj detaloj : oni devu uzi la saman bluan koloron por la informkestoj homoj kaj biografio. Oni povus uzi alian nomon por la parametro alma alter, ne vere komprenebla. --pino (diskuto) 15:14, 13 Okt. 2015 (UTC)
- @Pino~eowiki: Mi ŝatus uzi la helan bluon de {{Informkesto homoj/provejo}} por {{Informkesto biografio}}. Ĉu bone? Ĝi ja estas pli malpli same hela kiel la nuna grizo de {{Informkesto homoj}} kaj la kontrasto estus iomete pli granda ol ĉe la nuna {{Informkesto biografio}}.
- Ĉar mi neniam estis studento, mi ne havas ideon pri traduko de
alma mater, kio sonas latine. Ĉu vi eble havus proponon? --Tlustulimu (diskuto) 15:42, 13 Okt. 2015 (UTC)
- Saluton. Bonege, kelkaj detaloj : oni devu uzi la saman bluan koloron por la informkestoj homoj kaj biografio. Oni povus uzi alian nomon por la parametro alma alter, ne vere komprenebla. --pino (diskuto) 15:14, 13 Okt. 2015 (UTC)
- Mi ne detale observis la ŝanĝojn kaj pli/malpli nur vidas finan rezulton en la ligita provejo. Do, se vi ĝin konsideras bona, redaktu kun kuraĝo (en proksima tempo mi apenaŭ povos detale kontroli teĥnikaĵojn ĉi tie...). --KuboF (diskuto) 13:01, 13 Okt. 2015 (UTC)
Edzo
[redakti fonton]Laŭ la priskribo, la sekcio edzo taŭgas por meti nomon de edzo aŭ edzino. Dum edzo estas nur viro, necesas havi ankaŭ la edzinan sekcion. --Lohengrin (diskuto) 08:42, 6 Feb. 2016 (UTC)
- @Lohengrin:
Farite Mi jam aldonis la novan parametron edzinokaj alĝustigis la dokumentadon. :-) Dankon pro via propono. --Tlustulimu (diskuto) 08:59, 6 Feb. 2016 (UTC)
Homoj → homo
[redakti fonton]Tiu ĉi ŝablono apartenas al homoj sed ĉiu realigo apartenas al nur unu homo. Mi do diras, ke la nomo de tiu ĉi ŝablono devas esti ŝanĝita al “{{Informkesto homo}}”. Oni uzu {{Informkesto vojo}}n, {{Informkesto esperantisto}}n, kaj {{Informkesto papo}}n (ne {{Informkesto vojoj}}n, {{Informkesto esperantistoj}}n, aŭ {{Informkesto papoj}}n). —LLarson (dirita & farita) 15:39, 14 apr. 2016 (UTC)
Por: Mi pensas, ke vi pravas. Tamen mi mem emas alinomi la ŝablonon, ĉar ĝi estas enplektita en multaj aliaj ŝablonaj paĝoj. Pri la artikoloj ja iom post iom povus okupiĝi robotoj. Eble la pluralo ja estiĝis pro lingva interfero, ial aperinta ĉe la kreinto de la ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 13:27, 24 apr. 2016 (UTC)
- Do eble ankaŭ por {{informkesto geografiaĵoj}}. --pino (diskuto) 14:40, 24 apr. 2016 (UTC)
- @Tlustulimu: Mi ja volis diri ke oni devas alinomi tiun ĉi ŝablonon. Malĝoje, ŝajnas, ke la kreinto de la ŝablono, Petr Tomasovsky, nin forlasis kaj ke “Vikipedio forpasis por [l]i”! Mi devis aldoni, ke problemoj devos esti preskaŭ neeblaj ĉar la du retadresoj (kaj {{Informkesto homoj}} kaj {{Informkesto homo}}) jam iras al la mem loko: ĉi tie. 😊 —LLarson (dirita & farita) 20:05, 24 apr. 2016 (UTC)
- @pino: Sendube la samon: {{Informkesto geografiaĵoj}} → {{Informkesto geografiaĵo}} —LLarson (dirita & farita) 20:07, 24 apr. 2016 (UTC)
Farite Mi ĵus alinomis ne nur la ŝablonon "Informkesto homoj" al {{informkesto homo}}, sed ankaŭ "Informkesto geografiaĵoj" al {{informkesto geografiaĵo}} kaj "Informkesto homoj maldekstra" al {{informkesto homo maldekstra}}. --Tlustulimu (diskuto) 16:30, 27 apr. 2016 (UTC)
- @pino: Sendube la samon: {{Informkesto geografiaĵoj}} → {{Informkesto geografiaĵo}} —LLarson (dirita & farita) 20:07, 24 apr. 2016 (UTC)
- @Tlustulimu: Mi ja volis diri ke oni devas alinomi tiun ĉi ŝablonon. Malĝoje, ŝajnas, ke la kreinto de la ŝablono, Petr Tomasovsky, nin forlasis kaj ke “Vikipedio forpasis por [l]i”! Mi devis aldoni, ke problemoj devos esti preskaŭ neeblaj ĉar la du retadresoj (kaj {{Informkesto homoj}} kaj {{Informkesto homo}}) jam iras al la mem loko: ĉi tie. 😊 —LLarson (dirita & farita) 20:05, 24 apr. 2016 (UTC)
- Do eble ankaŭ por {{informkesto geografiaĵoj}}. --pino (diskuto) 14:40, 24 apr. 2016 (UTC)
- @Petr Tomasovsky Ĉu vi volas kontroli kial la informkesto homo sub la pagho Barbara Cupisti alie prezentiĝas ol kun la informoj en la esperanta ŝablono, uzata en la (html)koda versio. Volonte mi ekscias kiel troviĝas la problemo. Dankon.--Alifono (diskuto) 22:15, 7 mar. 2017 (UTC)
- Mi ĵus rigardetis la paĝon Barbara Cupisti kaj tie la "informkesto homo" tre mallerte estis uzita. Mi riparis la erarojn kiujn mi vidis. Uzado de la informkesto laŭ la ekzemplo de la dokumentado jam solvas ĉiujn problemojn. Kaj konsileto estas, provi ĉu tute ne meto de lokaj parametroj helpas. Ekzemple meto de " dosiero = ", do nenio, aperigas nenion, sed tute ne meto de io ajn vidigas la vikidatuman bildon, kaj meto de fuŝa interna ligilo " loko de naskiĝo = Viareggio, Toskanio " kompreneble kaŭzas ruĝan ligilon, dum meto de la ĝustaj ligiloj "loko de naskiĝo = Viareggio, Toskanio" (du, apartaj ligiloj, kompreneble), aŭ alternative tute ne meto de io ajn, donas tute saĝan rezulton... ThomasPusch (diskuto) 16:29, 15 jun. 2025 (UTC)
- @Petr Tomasovsky Ĉu vi volas kontroli kial la informkesto homo sub la pagho Barbara Cupisti alie prezentiĝas ol kun la informoj en la esperanta ŝablono, uzata en la (html)koda versio. Volonte mi ekscias kiel troviĝas la problemo. Dankon.--Alifono (diskuto) 22:15, 7 mar. 2017 (UTC)
Amaro Pargo
[redakti fonton]Tamen, estas eraro en la naskiĝtago en la dosiero. Amaro Pargo naskiĝis la 3-an de majo, ne la 30-an de aprilo.
Eraro:
- Naskiĝo 30-an de aprilo 1678 en La Laguna
- Morto 14-an de oktobro 1747 (69-jara) en La Laguna
- Ŝtataneco Hispanio
- Profesio korsaro, komercisto, moneylender
- Lingvoj hispana lingvo
Korektu:
- Naskiĝo 3an de majo 1678 1678 en La Laguna
- Morto 14-an de oktobro 1747 (69-jara) en La Laguna
- Ŝtataneco Hispanio
- Profesio korsaro, komercisto, moneylender
- Lingvoj hispana lingvo
Salutoj.--95.22.149.222 12:27, 6 apr. 2018 (UTC)
- Farite. - Moldur (diskuto) 21:57, 7 apr. 2018 (UTC)
Problemo kun dato
[redakti fonton]Saluton, estas problemo pri prezentado de neplena dato en Ŝablono:Informkesto homo. Se en Wikidata estas konata nur la jaro de la naskiĝo aŭ morto de iu persono, la ŝablono aŭtomate aldonas iun tagon kaj monaton de la antaŭa jaro. Vidu ekz. la ŝablonon ĉe Leopold Dreher (ĉe mi ĝi montras la mortodaton la 30-a de nov. 1940, kvankam en Wikidata la mortodato estas 1941). --Wierzbowski (diskuto) 09:43, 8 okt. 2018 (UTC)
- Tute prave. Mi jam petis helpon pri tiu problemo en Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo#Ŝablono:Dato kaj loko, sed bedaŭrinde neniu reagis :-( Eble neniu spertulo pri tio estas nun aktiva en Vikipedio... Moldur (diskuto) 14:52, 8 okt. 2018 (UTC)
- Oni povas tamen elturni sin, aldonante permane "| dato de morto = [[1941]]", kiel mi nun faris. Moldur (diskuto) 15:00, 8 okt. 2018 (UTC)
- Mi volis fari tion, sed tio estas tro malfacila por mi. Kaj estas multo da problemoj en ĉi tiu ŝablono. Mi pensas, ke oni povas kopii tiun ŝablonon el alialingva vikipedio. --LiMr (diskuto) 20:10, 8 okt. 2018 (UTC)
- Ni kutime ne rekte imitas alilingvajn ŝablonojn, sed provas krei proprajn. Bedaŭrinde mi nuntempe havas malpli da tempo, ĉar mi subite denove akiris laborejon. La helpa ŝablono {{dato kaj loko}} estas sufiĉe kompleksa mikso el klasika ŝablona kodo kun kelkaj ofte ripetaj enplektoj de Lua-moduloj. Mi ankoraŭ ne trovis tempon por komplete konvertigi ĝin al Lua. Eble ja estus bone, se ĝia aŭtoro foje klarigus ĉi tie, kion ĝi faras kaj mi povus tiam analizi, ĉu tio iom post iom estas realigebla per nova Lua-modulo. Sed ĝia kreo devus esti lerte antaŭpripensata. --Tlustulimu (diskuto) 15:22, 13 okt. 2018 (UTC)
subskribo
[redakti fonton]Se en Wikidata troviĝas informo pri iu homo, ke tiu parolas Esperanton, la ŝablono aŭtomate ŝanĝiĝas al verda - esperantista. Bone. Tamen en ĝi mi ne sukcesis fari, ke aperu bildo de subskribo de la persono, kio aperas ĉe ordinara informkesto homo, informkesto politikisto ktp. Tio estas laŭ mi manko, ĉar subskriboj estas gravaj informoj. --Wierzbowski (diskuto) 07:36, 29 okt. 2018 (UTC)
Profesio - Esperantisto
[redakti fonton]La ŝablono montras linion, ke profesio de persono estas Esperanto. Ĉu eblus ŝanĝi tiun ĉi informon ekz. al Lingvoscio, Lingvokapablo aŭ tute forigi ĝin? Esperanto ja ne estas profesio. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:55, 13 jan. 2020 (UTC)
- Nun estas "Okupo", ne plu "Profesio". - Moldur (diskuto) 18:39, 13 jan. 2020 (UTC)
Spaco super unua linio
[redakti fonton]Saluton, nuntempe paĝoj kun informkesto homo havas superfluan spacon super unua linio de texto. Vidu ekzemple Mikoláš Aleš, Eduard Bass, ... Antaŭ nelonge ĉio estis bone.--LiMr (diskuto) 20:05, 11 apr. 2020 (UTC)
- Saluton, LiMr :-) Dankon pro via atentigo. Ĉe la unua artikolo vere "kulpis" la informkesto, kiu enhavis linisalton. Mi forprenis ĝin. Sed ĉe la dua artikolo la ĝena linisalto estis inter la informkesto kaj la unua alineo, en la artikolo mem. Mi forigis ankaŭ tion. --Tlustulimu (diskuto) 21:06, 11 apr. 2020 (UTC)
Broken
[redakti fonton]Looking at Bernardino Vázquez de Tapia the template seems to be broken when data is incoporated from Wikidata. Wikidata has entries "born 1490" and "died 1552" with year precision. This information is probably wrong on Wikidata already, because the entries were probably taken from de.wp where it says "about 1490" and "after 1552". I came to eo.wp to check where the Wikidata data may stem from. But this is not the point. The template here adds another layer of incorrect exactness by rendering "born 1490" as an exact date. Oddly enough not "1 Januar 1490" but "30 November 1489".
This should be fixed. --Slomox (diskuto) 10:07, 7 nov. 2020 (UTC)
- This is the usual behaviour with {{Informkesto homo}}. The way to turn it round is either to change to exact date in Wikidata, or put another date in {{Informkesto homo}}. This is what I did. --Dominik (diskuto) 10:25, 7 nov. 2020 (UTC)
- You are right. Unfortunately, the template is broken, and should be corrected.
- Vi pravas. Bedaŭrinde, la ŝablono havas eraron, kaj bezonas riparon.
- Moldur (diskuto) 21:05, 7 nov. 2020 (UTC)
Still does not work. Even putting a year (only) in the template gives these crazy dates. --Anvilaquarius (diskuto) 16:54, 21 mar. 2025 (UTC)
Lingvo de Eero Huovinen
[redakti fonton]Saluton. Mi ĵus vidis, ke la informo pri lingvo aperas fuŝe en Eero Huovinen. Mi provis korekti tion per redakto de la koncerna Vikidatuma ero lingvoj parolataj, skribataj aŭ signataj (P1412). Sed ial nun aperas kripla ligilo. Kion fari? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:36, 9 mar. 2022 (UTC)
- La kodo {{anstataŭu|...|lingvo||...}} forprenas la vorton "lingvo", kio ja plejofte akcepteblas, en singularo, sed tute fuŝas en pluralo. - Moldur (diskuto) 13:12, 9 mar. 2022 (UTC)
- Mi eksperimente plibonigis en "informkesto homo" kaj "informkesto reganto". (Eero Huovinen nun havas tiun lastan.) - Sincere, Moldur (diskuto) 14:24, 9 mar. 2022 (UTC)
- Saluton, @Moldur: Dankon pro via korekto. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:32, 9 mar. 2022 (UTC)
- Mi eksperimente plibonigis en "informkesto homo" kaj "informkesto reganto". (Eero Huovinen nun havas tiun lastan.) - Sincere, Moldur (diskuto) 14:24, 9 mar. 2022 (UTC)
Dato kaj aĝo
[redakti fonton]Saluton. Mi ĵus iomete ŝanĝis la ekzemplojn, ĉar la aŭtomata kalkulado de aĝo ne funkciis. Krome mi aldonis atentigan tekston, kial certa skribmaniero de datoj estas en la ekzemploj. Mi rekomendas fari same ĉe parencaj informkestoj, precipe se tie la aŭtomata kalkulado de aĝo same funkcias. Ĉu bone? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:19, 9 maj. 2022 (UTC)
Depreciated statements
[redakti fonton]The template also takes over depreciated (false) statements forom Wikidata like the image on Annie Fischer. Can someone please fix that? Máté (diskuto) 05:27, 17 jul. 2022 (UTC)
Strangaj -> diagnozaj kategorioj
[redakti fonton]Saluton. Kiun utilon havu la iomete strangaj kategorioj, kiuj videblas eĉ je la komenco de la dokumentado. - Amike Tlustulimu (diskuto) 19:19, 2 mar. 2024 (UTC)
- Saluton, @Taylor 49:. Mi ĵus kreis ĉiujn strangajn kategoriojn kiel apartajn paĝojn, sed kun la helpa ŝablono {{neforigenda kategorio}}. Nun estus certe bone, se vi aldonus pliajn klarigojn sur la paĝoj de la unuopaj kategorioj. La menciita helpa ŝablono samtempe aranĝas la kategoriojn kiel kaŝitajn kategoriojn. Do, nun ili ne plu estas videblaj por IPuloj (Tio malhelpas fari fuŝojn.) kaj por uzantoj, kiuj ne aktivigis tiajn kategoriojn. - Amike Tlustulimu (diskuto) 19:31, 14 apr. 2024 (UTC)
- @User:Tlustulimu Ŝajne mi ne finfaris komencitan aŭ intencitan laboron, kaj sekve plene forgesis ĉi tiun ŝablonon. :-( Temas pri portempaj diagnozaj kategorioj okaze de unuecigo de nomoj de parametroj, kiun mi ne finfaris. Taylor 49 (diskuto) 20:05, 15 apr. 2024 (UTC)
Retejo malaperigeblas nun
[redakti fonton]Saluton. IPulo hodiaŭ redaktis Claes Oldenburg, ĉar la tie menciita retejo subite estis en la vjetnama lingvo, kiel la IPulo menciis kaj mi kontrolrigardis, kaj tutverŝajne ne plu enhavas la antaŭan enhavon. Eble ja post la forpaso okazis vendo de la paĝaro kaj ĝis nun neniu korektis la Vikidatuman eron oficiala retejo (P856). Tial mi ĵus aldonis la eblon kaŝi la informon en la informkesto. Mi ne tiel spertas pri teknikaj detaloj en Vikidatumoj. Ĉu tia kaŝa meĥanismo eble iom post iom estu aldonata al pliaj resp, ceteraj informkestoj? La necesa kodo similas al la kodopeco por "bildo=neniu" en {{informkesto urbo}}. - Amike Tlustulimu (diskuto) 20:46, 8 mar. 2024 (UTC)
- Estas bona ebleco povi subpremi nun fuŝan retejon el p856 de vikidatumoj, sed ankoraŭ pli bonas mem korekti vikidatumojn. Tio intertempe delonge faritas - ne plu estas indiko p856 en vikidatumoj. Ke abonoj al retejoj finiĝas kaj tie subite aperas iuj strangaj komercaĵoj, ja estas ofta fenomeno en la komputila reto. Kaj ĉiam la eksa informo restas en vikidatumoj, ĝis iu volontulo ŝanĝas la informon. Sed: estas bona ebleco povi ankaŭ individue subpremi fuŝan retejon el p856 de vikidatumoj, dankon! ThomasPusch (diskuto) 16:31, 15 jun. 2025 (UTC)
Parametro "Verkoj" ankaŭ nur aŭtomate prenas interlingvajn informojn el vikidatumoj kaj ignoras lokajn indikojn
[redakti fonton]Tute principe, mi pensas ke malbonas se ni ekskluzive nur permesas interlingvajn enprenojn el vikidatumoj kaj ne antaŭvidas ankaŭ lokajn indikojn en la esperantaj artikoloj. Ekzemple la parametro "Verkoj" nun nur aŭtomate prenas interlingvajn informojn el vikidatumoj kaj ignoras lokajn indikojn. Vidu la paĝon Greta Thunberg. Tie el vikidatumoj nun enpreniĝas "Vi vet och vi kan göra något nu, Scener ur hjärtat, No One is Too Small to Make a Difference", bone por ĉiu kiu flue legas la svedan kaj anglan lingvojn kaj kiu parkere konas ĉiujn eldonjarojn de la verkoj, sed en la artikolo jam metiĝas pli detalaj indikoj "Vi vet och vi kan göra något nu ("Ni scias kaj ni povas fari ion nun", 2018), Scener ur hjärtat / Scenes from the Heart ("Scenoj el la koro", 2018), No One Is Too Small to Make a Difference ("Neniu estas tro eta por fari diferencon", 2019)", kiuj ankoraŭ ne konsideriĝas. @Sj1mor: Kion vi pensas pri la ideo, ke en kazo de dubo ĉiam la lokaj indikoj superu la interlingvajn indikojn el vikidatumoj? Ĉu vi pretus instali tion en la ŝablono, do aldoni lokan parametron "verkoj" al la vikidatuma fonto p800, kaj aranĝi ke ne ambaŭ indikoj "verkoj" aperos, ĉar tio estos duobligo, sed ke en kazo de ambaŭ informoj la loka indiko uziĝos (kiel kutime en ĉiuj aliaj parametroj)? Mi jam eksperimentis antaŭ horo, ankoraŭ havis eraron en mia adapto, kaj certe povus mem trovi mian eraron kaj instaligi la funkcion mem, sed min nun premas taskoj pri geografio de Japanio kaj mi preferus, ke iu alia farus la taskon, eble iu, kiu eĉ pli hejmas en programigo de ŝablonoj kaj faras malpli da eraroj ol mi, kiam mi tro hastas... Dankon, se vi povos instali la deziraĵon, kaj se ne, bv. sendi etan noton, tiam mi prenos tempon post eble semajno por mem planti la funkcion. ThomasPusch (diskuto) 16:48, 15 jun. 2025 (UTC)