Ŝablono-Diskuto:Informkesto kemia substanco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ŝablono uzas neekzistantan ŝablonon Danĝerosimboloj-malgrandaj, kiu ekzistas nur en la germana vikipedio (de:Vorlage:Gefahrensymbol-klein) kaj laŭ tiu modelo diferenciĝu de la ŝablono Danĝerosimboloj nur en tio ke la "malgranda" variaĵo ne uzu emblemon pri la celata danĝero, kaj la "granda" variaĵo jes. Laŭ mi ne indas la penon instali tian duan ŝablonon: ŝajnas ke krom la germana branĉo ĉiuj vikipediaj lingvoversioj laŭ la nuna stato bone vivas sen tia distingo. Mi do forprenas la aldonaĵojn "-malgrandaj" en tiu-ĉi ŝablono - se iu tamen volos ankoraŭ enkonduki la "germanan dezajnon", necesus unue verki ŝablonon "Danĝerosimboloj-malgrandaj" kaj poste enplekti ĝin ĉi-tie.

ThomasPusch 22:52, 23. Jan 2011 (UTC)

Solveblo aŭ Solvebleco[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke alia uzanto ŝanĝis la parametron "Solveblo" al "Solvebleco". Ĉu tio estas lingve bona? Laŭ la ortografia kontrolilo de Fajrovulpo eble ne. :-( Ĉar la ŝablono jam estas uzata en kelkaj artikoloj, mi realdonis "Solveblo", sed kiel alternativan parametron. Se vi ne komprenas tian kodon, bonvolu ne provi ion tian ŝanĝi sendemande. Krome laŭ la vortarego "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto" de s-r Krause ambaŭ formoj estas ĝustaj. Do, ni prefere lasu la alternativojn en la ŝablono. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 13:55, 4 Mar. 2015 (UTC)

This infobox needs to be updated to include GHS label elements. --Leyo (diskuto) 14:50, 21 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Videbla sur ĉiuj paĝoj, ekzemple Kortizolo. Taylor 49 (diskuto) 17:53, 5 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton, @Taylor 49: Dankon pro via atentigo. Mi ĵus korektis la cimon bezonante iom da tempo por trovi ĝin. En la fontokodo de la ŝablono estis je du malsamaj lokoj troaj minusoj, nome je la komenco de la neaj partoj de iuj #if-blokoj. Tio vere sufiĉe malfacile troveblis. Tamen mi sukcesis. - Amike Tlustulimu (diskuto) 18:28, 5 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

IUTAK, ne IUPAK[redakti fonton]

Bonvolu ŝanĝi la nomo de la parametron al la ĝusta akronimo de la Internacia Unio de Teoria kaj Aplika Kemio.

Sj1mor (diskuto) 17:41, 2 jan. 2024 (UTC)[Respondi]