Ŝablono-Diskuto:Informkesto lernejo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu ŝablono estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Vorlage:Infobox Schule » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.

Nun ekzistas {{Informkesto lernejo}} (kopiata de germana modelo) kaj iom pli limigita {{Informkesto mezlernejo}} (kopiata de ĉeĥa modelo) - tendence mi preferas la pli ĝeneralan nomon: jam ekzistas vikipediaj paĝoj pri elementaj lernejoj (por kiuj kesto pri "mezlernejo" ne ĝustus), kaj mi foje jam tentiĝis verki tekstojn pri "semajnfinaj lernejoj", aŭ muzikaj lernejoj (ne muzikaj altlernejoj por studentoj kiuj trejniĝas iĝi profesiaj muzikistoj, sed edukejoj por tute normalaj infanoj kiuj nur volas lerneti eligi belajn sonojn el iu muzikilo), kaj imageblus ankaŭ tekstoj pri "popolaltlernejoj" (ekzemple tiuj kiuj modele ofertas Esperanto-kursoj aŭ kiujn multajn jarojn gvidas konata esperantisto) - malpli verŝajnas ke iam estos tekstoj pri unuopaj "aŭtomobilaj edukejoj" (Q1340098) kaj simile.

Sed {{Informkesto lernejo}} (laŭ la germana modelo) kaj iom pli limigita {{Informkesto mezlernejo}} (laŭ la ĉeĥa modelo) ambaŭ havas siajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn (pli konkrete sube). "Informkesto lernejo" ŝajnas al mi havi pli praktikajn parametrojn, sed tie ĝis februaro 2023 ne estis ebleco meti emblemon kaj bildon - nun jam eblas.

Kompreneble entute demandeblas, ĉu ne uzo de "informkesto konstruaĵo" aŭ alternative "informkesto geografiaĵo|konstruaĵo" perfekte taŭgus por ĉiuj paĝoj pri lernejoj, sed mi ne kontraŭas uzon de aparta "informkesto lernejo", kun emblemo kaj bildo, kaj ankoraŭ aliaj adaptoj (demandoj sube). ThomasPusch (diskuto) 13:10, 18 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Konkretaj unuaj proponoj pri adapto de "informkesto lernejo"[redakti fonton]

  • Ke la kesto bezonas parametron "emblemo" krom la parametro "bildo", jam konsideriĝis. Krome laŭ mi utilus havi parametron "rektoro" (laŭ ekzemplo "informkesto mezlernejo"), kiun eblas inteligente plenigi per "direktoro = {{#invoke:Wikidata|claim|P1075}}" - kvankam eblas elturniĝi per "estraro = rektoro {{#invoke:Wikidata|claim|P1075}}". Sed ĉu tio estas la senco de parametro "estraro"? Almenaŭ en Valdorfa lernejo, Montesoria aŭ alia privata lernejo, kiu ĉiam baziĝas je registrita asocio, ankaŭ en lernejo funkciigata de religia komunumo, la vortoj "rektoro/direktoro" aŭ "estraro/gvida komisiono" povas celi ion tute malsaman.
  • Ŝajnas al mi lukso havi apartan parametron pri "federacia lando", kio nur utilos por institucioj en Aŭstrio kaj Germanio. Mi preferus solvon kiel en "informkesto urbo", kie ekzistas parametroj "|titolo de administra unuo1 = ..." "|administra unuo1 = ... " (eĉ pliaj: 1, 2, 3), kaj oni povas mem decidi ĉu tie noti "provinco", "regiono", "subŝtato" (pri ekz. Usono, Brazilo aŭ Barato), "kantono" (ekz. pri Svislando, laŭnecese pri Britio, Usono kaj aliaj), "departemento" (ekz. pri Francio, multaj landoj de Afriko, meza kaj suda Ameriko), "gubernio" (ekz. pri Finnlando, Japanio ktp) aŭ aliajn administrajn unuojn. Iu tia same bonus por "informkesto mezlernejo", se ni vere daŭre volos havi du preskaŭ samcelajn informkestojn.
  • Kaj same tro ŝajnas al mi esti havi apartajn parametrojn "poŝtkodo" kaj "komunumo", se ankaŭ ekzistas parametroj "adreso" kaj "loko" (eĉ el ili nur rekomendatas uzi unu, sed supozeble bonas havi la alternativon).
  • Nur lingva noto: en "informkesto lernejo" same strangas al mi la vortumo "organiza potenco" kiom en "informkesto mezlernejo" la vortumo "establinto" (ambaŭloko ne serĉatas iu instruisto kiu iniciatis la lernejon sed administra unuo kiu nun financas ĝin) - alternative ankaŭ eblas vortumoj kiel "financa institucio" aŭ "tegmenta institucio" (eble plej klara). Kaj en "informkesto lernejo" krome nekutimas al mi la vorto "alnomo": Ĉu tio celas mallongigon (kiel montras la ekzemplo), duan parton de pli longa titolo aŭ neformalan karesnomon aŭ moknomon? Se klare estu mallongigo tie, pli bonas klare nomi la parametron "mallongigo", kiel faras la "informkesto mezlernejo".
  • Dubindas la senco de du parametroj "reto" kaj "speco", despli se uzata tiom neniondire kiel en la ekzemplo: "reto = oficiala edukado" (Kion alian lernejo peras krom edukadon? Aŭ, kio estas "maloficiala edukado"?) "speco = "establimento" de Publika Instruado" (flanke de la fantazia, neesperanta vorto "establimento" kaj neniondira informo "lernejo de speco instruado", eble ĉi tie utilas klaraj priskriboj kiel "ŝtata lernejo", "privata lernejo", "internulejo", gimnazio/liceo/bazlernejo/elementa lernejo ktp.), sed por tio unu parametro "speco" sufiĉas, despli ke pri distingo "ŝtata/privata lernejo" ankaŭ informas la parametro "tegmenta institucio"/"organiza potenco" supre.

-- ThomasPusch (diskuto) 13:10, 18 feb. 2023 (UTC)[Respondi]