Ŝablono-Diskuto:Informkesto gravulo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Plia parametro[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus aldonis du pliajn parametrojn al la ŝablono, nome

  • plia nomo
  • nomoj

La dua estas eĉ jam menciita en la dokumentado, ĉar ĝi ekzistis en la malnova {{informkesto verkisto}}. Ial ĝi estis forgesita dum la kunigo. Mi aldonis ilin laŭ la ŝablono {{informkesto urbo}}. Tlustulimu (diskuto) 15:12, 30 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon. - Moldur (diskuto) 15:18, 30 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Ne dankinde. Krome plia nomo estas jam uzata en Qin Shihuangdi‎‎. Tlustulimu (diskuto) 15:21, 30 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Ĉu eble la du novaj parametroj estu aldonataj al ĉiuj informkestoj, kiuj baziĝas sur {{Informkesto reganto}}? --Tlustulimu (diskuto) 15:37, 30 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite aldono. --Tlustulimu (diskuto) 15:57, 30 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Peto de pli facile divenebla parametro "tombo"[redakti fonton]

@Tlustulimu: Mi trovas iom malfacile diveni ke linion kiu videblos per vorto "tombo" necesas peti per parametro "loko de sepulto". La vortoj sinonimas, sed kiu divenus ke tiel devas esti vortumita la parametro... Tial mi petus eblecon uzi tutsimplan parametron "tombo" alternative al la parametro "loko de sepulto". Mi ĵus provis mem enigi ĝin, ankaŭ sukcesis pri tio, sed ekaperis ĝena teksteto antaŭ la artikola teksto. Tial mi malfaris ĉiun mian teston, kaj petus ke iu pli sperta faru la adapton, prefere vi. Ĉu vi povus? Antaŭdanke ThomasPusch (diskuto) 17:57, 2 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

@User:ThomasPusch Mi ŝanĝis la linion al "Loko de sepulto". Krom tio mi trovis du aldonajn problemojn:
Taylor 49 (diskuto) 18:30, 2 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

@Taylor 49:

  • pri la rompita parametro sepultita=: Ŝajnas ke vi pravas. Provu forigi ĝin. Se tio malbonigas ion (kion mi ne povus imagi), oni ĉiukaze povas restarigi ĝin.
  • Vi pravas ke Ŝablono:Informkesto persono estus pli saĝa nomo. Mi imagas ke Tlustulimu hezitis ĝeneraligi la nomon post kiam li ne uzis ĝin nur por regantoj, sed ankaŭ por verkistoj kaj eble aliaj grupoj (kvankam ŝajne ankoraŭ estas apartaj informkestoj ekzemple por papoj kaj katolikaj episkopoj, kiuj probable bezonas aliajn parametrojn ol normalaj homoj), ĉar li timis konfuzon kun la pli simpla {{informkesto homo}}. Sed ke Astrid LindgrenAlbert Uderzo uzas "informkeston reganto", kvankam oni ne tuj vidas tion en la artikolo, kie notiĝas "informkesto reganto", estas vere iom stranga. Eble oni povus eviti konfuzon inter nova nomo "informkesto persono" kaj la plej ĝenerala "informkesto homo", se oni notus la novan nomon "informkesto gravulo". Sed se oni faras kiel ĝis nun, ke "informkesto verkisto" (kaj estonte ankaŭ "informkesto reganto") notiĝas en la artikolo, sed ili pludirektiĝas al "informkesto gravulo", tiam la nomigo de la informesto ankaŭ ne tro gravas.
  • Sed pri mia peto de parametro "tombo" vi miskomprenis min: Mi ne volis buĉi la vorton "tombo" en la informkesto (la vorto "tombo" estas multe pli ofta vorto ol komplika "loko de sepulto"), sed mi volis peti, ke en la redakta modo oni povus ŝanĝi la norman enprenon de vikidatuma informo (ankaŭ) per meto de simpla parametro " | tombo = ", anstataŭ kiel ĝis nun " | loko de sepulto = ", ĉar oni antaŭsupozas parametron "tombo", se tekste ankaŭ aperos vorto "tombo". ThomasPusch (diskuto) 18:53, 2 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi bone komprenis vian peton ... tamen sxangxo de la linio estas multe pli facile atingebla, kaj eble iomete utila. Taylor 49 (diskuto) 19:04, 2 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Tamen mia origina propono restas, ke bonas lasi la nomon "tombo" en videbla informkesto, kiel ĝi estis ĝis 2023-12-02, kaj utilos havi ankaŭ eblecon uzi parametron "tombo" anstataŭ la antaŭe proponita "loko de sepulto". Se necesas, oni povus komenci diskuton ke ĉiutaga vorto "tombo" multe pli oftas ol akademia termino "sepulto" kaj ke kvin-litera vorto tombo ankaŭ en informkesto pri utilas ol 15-litera kaj tri-vorta termino "loko de sepulto", sed eble tia diskuto tute ne necesas, por propno havi nur alternativan eblecon de parametronomo en vikipedia informkesto... @Tlustulimu: Ĉu vi vidis mian proponon de 2023-12-02, kaj kion vi opinias pri ĝi? ThomasPusch (diskuto) 20:14, 7 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite. Nun eblas parametro-nomo "tombo", kaj ankaŭ la vorto Tombo: estas restarigita en la aspekto. Estus bone se iu per roboto povus ŝanĝi ĉiujn aperojn de "loko de sepulto" al "tombo" kie la informkesto estas uzata, kaj poste ni tute forigos ka longnoman parametron. - Sincere, Moldur (diskuto) 07:39, 8 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: @User:ThomasPusch: Mi malpli konsentas kun parametronomo "tombo=" ... gxi estas tro mallonga kaj eble ambigua. Tamen mi sxangis cxiujn parametrojn ("loko de sepulto=", "loko de tombo=", "loko de ripozo=") al "tombo=". Taylor 49 (diskuto) 20:06, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49: Koran dankon. Mallonga parametronomo laŭ mi ne estas problemo, sed avantaĝo, kaj aparte bonas se parametro aspektas paĝe kiel "tombo", ke oni ne devas parkerigi ke por meti ion en la informkeston oni devas skribi " | loko de sepulto = " anstataŭ simple " | tombo = ", kiel ĉiu divenus ne longe studinte la ŝablonan dokumentadon. Ke la vorto tombo estas ambigua, estas teoria demando. Tombo principe estas drasta vorto (loko kien oni metas kadavron, ĝis mikrobojn digestis ĝin komplete, kaj la loko ankaŭ nomiĝas stombo post tio), ne iu diplomatia ĉirkaŭaĵo kiel "loko de ripozo" (se mi hodiaŭ nokte dormos, mi ripozos en mia lito, sed tio espereble ne estos mia tombo). Kompreneble eblas intelekte konstrui iujn problemojn: se oni forbrulis iun homon kaj ĵetas la cindron en la venton sur ŝipo inter Stokholmo kaj Talino, ĉu tiam la balta maro estas la tombo aŭ entute ne estas tombo?? Oni povas ion ajn skribi en la informkeston, "meze inter Stokholmo kaj Talino meze de la balta maro" same bone eblas kiel "-". Sed loko de sepulto ne estas multe pli helpa en tiu stranga situacio, tie la noto probable devos esti "-". Mi ne volas imagi nun diversajn scenarojn de entombigoj, sed al mi gravas ke la informkesto estu laŭeble facila kaj simple uzebla por la ankoraŭ vivantoj. Tial koran dankon ankoraŭfoje!! ThomasPusch (diskuto) 20:26, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: @User:ThomasPusch: Nun oni esploru kunpuŝon de "Ŝablono:Informkesto gravulo" kun "Ŝablono:Informkesto homo". Taylor 49 (diskuto) 20:31, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Ho ne, mi timas iujn problemojn, se ni nun volas iĝi tute radikalaj! Ne, sincere: ambaŭ informkestoj estas tiom amplekse uzataj, kaj ni lastatempe tre verve kunigis informkestojn, tiel ke informkesto organizaĵo nun temas pri ŝtataj ministerioj, volontula kafejo en Libano kaj loka futbala klubo, kaj informkesto urbo ankaŭ taŭgas por vilaĝo, grupiĝo de tri domoj en alpa valo aŭ kvartalo de urbeto ie en sur la terglobo, kaj informkesto muzeo ankaŭ kovras plej malsamajn lokojn, ke eblas ke ni iom bremsas nin. Ne necesas, ke fine estas nur kvar informkestoj, unu por homoj ĉiuspecaj, faraonoj el la 1-a egipta dinastio kaj infanaj aktoroj de 2023, keltaj dioj, fikciaj personoj el romanoj kaj katolikaj papoj plus martiroj, beatuloj kaj la tuta vatikana klubo, poste unu kesto por ĉiaj lokoj, muzeo, koncertejo, strato kaj privata domo, stadiono, vilaĝo, urbego, distrikto kaj lando, monto, lageto, rivero, arkeologia loko, fikcia loko kiel HoghwartsBervalo, oceano kaj kontinento, plia por ĉiuj grupoj de homoj, ŝtatoj kaj internaciaj organizaĵoj, tablotenisaj kluboj, sinfoniaj orkestroj, luteranaj paroĥoj en Minesoto kaj laborgrupoj de lokaj Esperanto-kluboj, kaj eble kvara kesto por ĉio elpensita, pentraĵoj, libroj, filmoj, retejoj, gazetoj, statuoj, muziko kaj en tiu informkesto ankoraŭ eniru ĉio alia. Mi ne scias, eble informkesto gravulo kaj informkesto homo tute ne estas tiom diferencaj, sed mi ne vere entuziasmas elprovi tion, ĉar mi ĵus malkovras kiom de nia vikipedio mi neniam vidis kaj kiaj strangaĵoj kaŝiĝas ie tie. Tial mi malgraŭ mia nomo ne insistas puŝe ŝtopi ĉiujn aĵojn en unu aŭ kvar kestojn. Mi jam tre ĝojas se la nova informkesto gravulo vere montriĝas tre bone funkcii. Kvankam klare, la ideo kunigi informkeston gravulo kun homo, papo kaj esperantisto estas iu kiu facile venas en la kapon. Bone, se la informkesto interne jam tiom similiĝis ke simplas la kunmeto, sed se ekestas iuj teknikaj problemoj, mi ne volus puŝi kaj ne volus ke ni faros por ni iujn problemojn kiuj deprenas nian energion kiun ni bezonas aliloke... ThomasPusch (diskuto) 21:17, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: @User:ThomasPusch: Uzanto-Diskuto:Tlustulimu#Informkesto_homo Uzanto-Diskuto:ThomasPusch/Arkivo_2021#Informkestoj Pluraj nomoj por sama parametro estas BONTENA HORORO NEPRE EVITENDA. Pluraj kopioj de sama sxablono estas BONTENA HORORO NEPRE EVITENDA. Taylor 49 (diskuto) 20:38, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Loĝloko[redakti fonton]

@Tlustulimu: La multaj konkeroj de regionoj en orienta Eŭropo, forpeloj de la tutaj loĝantaroj kaj anstataŭigoj de alilandaj loĝantaroj signifas ke oni en ĉiu informkesto devas havi la eblecon noti nomon de urbo aŭ regiono en la formo kiu ĝustis kiam temis pri ĝi, ĉar se informkesto prenas la nomon el vikidatumoj, ĝi ĉiam prenas la nomon de 2023, ankaŭ se temas pri homo de tute pasinta jarcento. En la parametroj "loko de naskiĝo/de morto" tio funkcias bone, sed en la parametro "loĝloko" de "informkesto reganto" ŝajne funkcias ne kiel devus. Ekzemple la germanino Edith Stein laŭ la informkesto nun naskiĝis en 1891 en Breslaŭo kaj en sia vivo vivis en "loĝloko" Vroclavo kaj Münster, kvankam ŝi mortis en 1942 kaj la vorto Wrocław nur oficialiĝis en 1946, la vorto Vroclavo ankoraŭ poste. Tio estas same sence kiom aserti ke la rusa caro Petro la Granda vivis kaj regis en Leningrado, RSFSR,  Sovetunio, aŭ ke la romia imperiestro Konstanteno estis turko el Istanbulo. Ĉu mi ion misfaris en mia meti de la parametro "loĝloko" en la paĝo Edith Stein aŭ kial ne funkcias tiel kiel devus, kaj kiel funkcias en "loko de naskiĝo/de morto"??? ThomasPusch (diskuto) 20:14, 7 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Kaj lastan demandon, kiun mi ankaŭ demandos en la paĝo pri nomŝangoj: ĉu vi ambaŭ, moldur kaj Tlustulimu, vidis kaj subtenas la internan renomigon de "informkesto reganto" al informkesto gravulo", kiel oni proponis je 2023 12 02 ? ThomasPusch (diskuto) 20:19, 7 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Loĝloko: ✔ Farite. En Informkesto reganto, tio jam bonorde funkciis. En Informkesto sanktulo, tiu parametro ankoraŭ ne funkciis, tiu Informkesto ne pludonis la parametron al la baza Informkesto reganto. Tion mi nun fiksis. - Moldur (diskuto) 06:37, 8 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
@Moldur: Super. La beata Edith Stein benu vin eterne! Kaj via propra katolika sanktulo, Marteno de Tours, ĉiukaze, ankaŭ se vi estas luterano. Koran dankon! ThomasPusch (diskuto) 20:30, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
☺☺☺ - Moldur (diskuto) 20:59, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Parametroj mankantaj[redakti fonton]

Por verkoj en kiuj la gravulo estas menciita konsideru uzi la liston de parametro P1441 (notu ke NE temas pri la notindaj verkoj fare de la gravulo).

Ankaŭ por eblaj alinomoj konsideru uzi la liston de parametro P460


Sj1mor (diskuto) 06:00, 4 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

class reference[redakti fonton]

Mi volas elĉerpi referencoj de vikidatumoj por aŭtomati meti ilin en artikolojn uzantaj la informkeston kaj montri ilin.

Unue mi naive provis uzi la <ref> </ref> sed tiu ne funkciis.

Poste mi provis uzi class="reference" (iom simila al class="infobox"), sed ankaŭ tiu ne funkciias (tiu estas la uzo ĉe ekzemple la norveglingva (bokmal) vikipedio).

Mi ne estas certa ĉu tiu estas la problemo sed Ja ekzistas "Wikimedia infobox template" sed neniu simila pri reference.

Ĉu iu scipovas helpi? mi antaŭdankas Sj1mor (diskuto) 07:50, 17 feb. 2024 (UTC)[Respondi]