Ŝablono-Diskuto:Informkesto vojo/Klarigoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial ĉiu bildeto aperas dufoje ? Ĉu nur pro malsama fonkoloro ? Tiukaze sufiĉus en unu linio klarigi ke malhela fonkoloro signifas "projetkita", sed estas mallerte ripeti ĉiujn bildojn dufoje. Cetere 'legendo' ne estas uzenda koncerne priskribon. Legendo estas fabela historio, la ŝablono estas alinomenda. Arno Lagrange @ 15:52, 28. Okt 2008 (UTC)

vidu ankaŭ

ReVo  legendo en ReVo

La klarigoj por simboloj de la itinero uzas la vorton "estakado", kiu ne uziĝas en iu ajn el miaj Esperanto-vortaroj, ankaŭ ne havas difinon en vikipedio, kaj ankaŭ krome interrete apenaŭ uziĝas rilate al Esperanto (ĝi ŝajne estas vorto en Ido). Sola iom klariga artikolo estas la jena, kiu klarigas ke la franca vorto estacade laŭ fervojistaj terminaristoj de la asocio IFEF estu „surpiliera veturvojo“, ne „estakado“. Mi nur povas aliĝi al la IFEF-vortaristoj kaj proponas elpreni la vorton el la klarigoj - en duba kazo iom vastsenca uzo de la vorto "ponto" pli bonas ol nekomprenebla neologismo. Ĉu?

Aidas 21:12, 10 Dec. 2011 (UTC)