Ŝablono-Diskuto:Nutravaloro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Parametroj[redakti fonton]

Saluton. Novulo hodiaŭ kreis ĉi tiun ŝablonon, kies kodigo komence estis sufiĉe nevikia kaj parte eĉ fuŝa. Mi jam vikiigis la kodon. Tamen la parametroj ankoraŭ estas tradukendaj. Sed kiel ni traduku ilin? --Tlustulimu (diskuto) 10:31, 27 Dec. 2012 (UTC)

Saluton. Mi jam tradukis la nemallongigitajn parametrojn kaj ĉion aranĝis kiel alternativajn parametrojn. Tiel estas uzeblaj la esperanta kaj la anglaj parametroj. Sed bonvolu atenti, ke oni ne uzu ilin mikse aŭ samtempe.
Se vi emas ŝanĝi iujn parametrojn, bonvolu antaŭe anonci tion ĉi tie, antaŭ ol okazus iu ŝanĝo. Tio necesas precipe por tiuj, kiuj ne (bone) komprenas ion pri "alternativaj parametroj". --Tlustulimu (diskuto) 19:13, 28 Dec. 2012 (UTC)

Plibonigadon[redakti fonton]

Dankon pro la plibonigado. Plejparte, ĝi estas ege pli bona nun. Tamen, ne funkcias la kJ nun, kaj tio enordiĝindas. --Veganas (diskuto) 18:47, 11 Feb. 2013 (UTC)

Ankaŭ, mankas vitA_iu, lutein_ug (luteino), choline_mg (kolino), manganese_mg (mangano), ktp, kiu estas en la angla ŝablono, kaj indas esti enmetitaj. --Veganas (diskuto) 19:20, 11 Feb. 2013 (UTC)

Saluton! Restas fremda vorto Heimild - supozeble islanda, supozeble signifas "Fonto". - Sincere, Moldur (diskuto) 21:34, 15 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton, @Moldur: Mi ŝanĝis la strangan vorton al "Fonto". Sed nun la ligilo je la fino ankoraŭ kondukas al alia paĝaro ol ĉe la angla ŝablono. Ĉu mi eble eĉ tion ŝanĝu? --Tlustulimu (diskuto) 14:29, 16 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Saluton, @Tlustulimu: kaj dankon pro via elislandigo de Heimild! Mi rimarkis tiun kiam mi supraĵe rigardetis al la ŝablono. Pli profunde mi ne studis ĝin, do mi ne havas vere opinion pri via demando. Sed faru laŭ via bontrovo, mi certas ke vi faros bone. - Amike, Moldur (diskuto) 16:18, 16 jan. 2022 (UTC)[Respondi]