Saltu al enhavo

Ŝablono-Diskuto:Romiaj imperiestroj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 9 monatoj by ThomasPusch

Estos bone zorge rekontroli ĉiujn grandparte ruĝajn ligilojn en tiu navigilo. Ekzemple la erara nomo "Teodosio la 3-a", kontraste al ĝusta nomo Teodozio la 2-a: Kvankam estus nature transferi la grekan nomon al Esperanto per nomo Teodosio kun konsonanto "s", tamen tradicie la persona nomo en Esperanto skribiĝas Teodozio kun "z" (ekzemple jen en PIV 2020, same en la unua presita eldono de 1970, p. 1100).

Leo la 1-a kaj Leo la 2-a, kiuj estas tute fantaziaj nomoj. En Esperanto la latina nomo Leo respektive greka Λέων estas nomo "Leono", ne "Leo", tial klaras ke la ligiloj Leo la 1-a kaj Leo la 2-a ne povas funkcii. Sed Leono la 1-a kaj Leono la 2-a priskribas papojn de la katolika ekzezio, do la ĝustaj ligiloj estas Leono la 1-a la Traco kaj Leono la 2-a (Bizancio), eventuale ankaŭ sencos alidirektilo de ligilo Leono la 2-a (imperiestro) tien, post kiam la teksto estos - en Esperanto evidente la unua teksto jam estas kaj la dua ne (d:Q191707). Mi nun ne havas la tempon vere kontroli ĉiun ajn el la multaj ligiloj en tiu navigilo, sed mi timas ke povus ankoraŭ esti pli da konfuziĝoj inter papoj kaj bizanciaj imperiestroj, aŭ simple malĝuste skribitaj ligiloj... ThomasPusch (diskuto) 13:38, 16 mar. 2025 (UTC)Reply