Saltu al enhavo

Ŝablono-Diskuto:Tradukita

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 2 monatoj by Taylor 49 in topic Finaj kvantoj

Al tiu ŝablono mankas uzo de revizinumeroj (vidu en:Template:Translated page ) kiu ebligas ligi tradukitan version kaj sekvajn al la versio de la paĝo de kiu ĝi estis tradukita. Arno Lagrange @ 13:03, 26. Maj 2010 (UTC)

Same temis pri Ŝablono:Traduko, kiu estis jam longe proponita por kunigo kun tiu ĉi ŝablono, do mi ĵus tion faris. --KuboF (diskuto) 16:37, 23 Apr. 2014 (UTC)

Kategorioj

[redakti fonton]
  • Mi forigis aldonadon de artikoloj kiuj uzas tiun ĉi ŝablonon al kategorioj "Bezonataj tradukoj" kaj "Disvolviĝantaj artikoloj". Se oni aldonas tiun ĉi ŝablonon do ŝajne la artikolo jam estas tradukita aŭ eventuale estos kaj tiam klare ne bezonatos plia tradukado. Kaj en Vikipedio ĉiu artikolo estas disvolviĝata do ne necesas tion eĉ emfazi.--CubeF 14:40, 21 Jan. 2012 (UTC)
  • Ĉu iu povas redakti la ŝablonon tiel ke la erar-tekto montrata se oni ne indikas argumenton "revizio" ne estu tiom malplaĉa? Mi pensas ke plene sufiĉus ekz. (la numero de la revizio ne estis indikita). Kialo: Se oni korektas malnovan artikolon redaktitan de aliulo oni ne scias kiun revizion tiu ulo tradukis (okazas al mi nuntempe kiam kiel fonto estas "Hungara Vikipedio"). --CubeF 14:40, 21 Jan. 2012 (UTC)

Ĉu eksmoda?

[redakti fonton]

@Gamliel Fishkin kaj Tlustulimu: Kial vi konsideras tiun ĉi ŝablonon evitenda kaj preferas {{Tradukitaĵo}}? Mi fakte opinias tute male (kun ebla escepto por revizio de nove tradukita artikolo). --KuboF (diskuto) 21:54, 26 Sep. 2015 (UTC)

@KuboF: unue, ekzisto de du samtaskaj ŝablonoj malfaciligas aliĝon de novaj redaktantoj: ili bezonos ne nur lerni uzon de du ŝablonoj anstataŭ unu, sed ankaŭ kompreni, kiam elekti unu ŝablonon kaj kiam la alian — kaj elekto de ŝablono estas ne tiom facila kiel ĝia uzo. Due, tia ŝablono servas ne por pruvi aserton — Vikipedio ja ne estas informfonto — sed por plenumi postulon de la licenco CC-BY-SA indiki fontan verkon; tial tia ŝablono devas troviĝi ne en artikolo aŭ alia enhava paĝo mem, sed en ĝia diskutpaĝo, proksime al la supro, kaj ne esti arĥivita dum arĥivado de la diskutpaĝo — tial tia ŝablono devas aspekti ne kiel teksta linio sed kiel mesaĝokesto. Gamliel Fiŝkin 22:48, 26 Sep. 2015 (UTC)
@Gamliel Fishkin: Pri ĝeneralaj problemoj de neceso de elekto inter du ŝablonoj mi konscias (kaj foje mi kunigis kelkajn ŝablonojn). Sed tio ne estas kialo por iun ajn de la ŝablonoj sendiskute marki evitinda.
Tio, ke tiaspeca ŝablono devas esti en diskutpaĝo kaj aspekti kiel kesto estas eble via opinio, eble opinio de alia via Vikipedio, sed tute ne ĝenerale akceptata opinio. Ekz. en la slovaka kaj ĉeĥa Vikipedio estas tute male: estas postulo uzi tekst-aspektan ŝablonon ene de enhava paĝo. La klarigo estas, ke pro kopirajtaj kialoj ni devas mencii la fonton ankaŭ en formo rekonebla post eksporto de enhava paĝo (ekz. eksterreta Vikipedio sur DVD) kaj tute ne sufiĉas menciis fonton nur en redaktoresumo aŭ diskuto.
Rezulte, laŭ mi indas decidi, kiun el la ŝablonoj ni uzadu (kaj eventuale ĉu sensas konservi ambaŭ). Sed tion ni devas decidi diskutante. --KuboF (diskuto) 23:02, 26 Sep. 2015 (UTC)
@KuboF: vi absolute pravas pri neceso de diskuto. Kiam surbaze de iu verko estas kreita alia verko, kaj surbaze de tiu alia verko estas kreita tria verko, la licenco CC-BY-SA postulas indiki ĉe la tria verko nur tiun verkon kiu estas ĝia senpera fonto (do, la duan verkon); la licenco ne postulas (ne malpermesas, sed ankaŭ ne postulas) listigi ĉiujn fontoverkojn (kaj tia listo povas foje enhavi milojn da linioj). Tial, republikigante vikipedian paĝon, oni devas indiki licencon kaj unu fonton: tiun paĝon. Gamliel Fiŝkin 23:28, 26 Sep. 2015 (UTC)
@Gamliel Fishkin: Nu bone, sed tio diras tute nenion ĉu uzadi tiun ĉi ŝablonon aŭ {{Tradukitaĵo}}. Ambaŭ ni prezentis sian vidpunkton (almenaŭ ĉe mi influitan de mia "denaska" Vikipedio) do indus ankaŭ vidi opinion de aliulo. --KuboF (diskuto) 14:11, 27 Sep. 2015 (UTC)
@KuboF kaj Gamliel Fishkin: Kion vi pensas pri la samtempa uzado de ambaŭ ŝablonoj {{tradukita}} (je la fino de artikolo aŭ fino de ŝablona dokumentado) kaj {{tradukitaĵo}} (je la komenco de la koncerna diskutopaĝo). Tiam ni povos ŝpari al ni diskutojn kies prefero estas eventuale pli imitinda. --Tlustulimu (diskuto) 16:44, 27 Sep. 2015 (UTC)
@KuboF kaj Gamliel Fishkin: La germanlingva vikipedio konsilas meti tiun ŝablonon pri traduko el alilingva vikipedio NUR en la diskutpaĝo (NE fine de la artikolo mem) !?--Alifono (diskuto) 22:11, 10 mar. 2019 (UTC)Reply
Tio estus portempa "solvo", ĉar ĝi plutenas la problemon pri neceso de elekto inter la du ŝablonoj ĉe uzanto-novulo. Ĉiu el la ŝablonoj povas bone funkcii, sed nur se estas uzata unusola; samtempa uzado de ambaŭ ĥaosigas laboradon. --KuboF (diskuto) 08:58, 29 Sep. 2015 (UTC)
Mi konsentas, oni nepre elektu na unu inter la du ŝablonoj "tradukita" kaj "{{tradukitaĵo}}". Pluraj similaj ŝablonoj por sama tasko estas ĝeno, ne avantaĝo. Taylor 49 (diskuto) 09:40, 14 feb. 2023 (UTC)Reply
Ŝablono:Tradukita : ca 6'100 transkluzivigoj
Ŝablono:Tradukitaĵo : ca 840 transkluzivigoj
Taylor 49 (diskuto) 23:24, 13 apr. 2025 (UTC)Reply

Multaj novaj kripaj teknikaj kategorioj

[redakti fonton]

@Taylor 49: Ekde du tagoj en la vikipediaj paĝoj svarmas neekzistantaj ruĝaj ligiloj de ŝajne bezonataj kategorioj, kun iom kriptaj, do ne plene memklarigaj nomoj.

Eble mi maltrafis iujn novajn kategoriojn, sed tiuj estis la evidente troveblaj:

Tamen, 4000+4000+4000+2000 paĝoj estas signife granda nombro, kaj tre baldaŭ ĉiu ajn rimarkos tiujn ŝajne fuŝajn, ĉar ne ekzistantajn kaj teknikece mallongigitajn kategoriojn, kaj ĉiu kiu havas iom da cerbo miros, iritiĝos kaj eble eĉ nerviĝos pri ili. Mi neniel diras ke ili estas fuŝaj, nur ke ne klaras la sistemo kaj ideo malantaŭ tio. Do vere necesas en la dokumentado simple klarigi la sistemon kaj ideon malantaŭ la tutnova propono. Se oni eksperimentus en unu paĝo, tio ne tuj afliktus la tutan projekton - tiam oni ankaŭ povus eksperimenti kaj testi, sed 4000+4000+4000+2000 paĝoj estas tro por ne rimarki ilin...

Do necesas respondoj al la demando, kio estas diferencoj de la unuopaj ujoj, kiel malsamas "...tradukita-x2" de "...tradukita-x4" (kaj kial ne estas "...tradukita-x1" de "...tradukita-x3"). Kaj kion oni faru per la parte plenegaj kategorioj. mi komprenas ke la tuto estas tutnova ideo, kaj evidente ankoraŭ ne ĉio pretas. Se se estas tiomege multaj paĝoj afliktitaj, la respondoj al demandoj devas laŭeble rapide veni, ĉar alikaze la ruĝaj kaj nekompreneblaj kategorioj nur iritas. ThomasPusch (diskuto) 22:19, 16 apr. 2025 (UTC)Reply

Ili estas portempaj, kaj ilia utilo estas kolekti paĝojn kiuj uzas la ŝablonon je certa maniero. Per ili mi eltrovis interalie ke via observo malĝustas. Mi baldaŭ forprenos ilin. Taylor 49 (diskuto) 22:25, 16 apr. 2025 (UTC)Reply
Kategorio:Diag-tradukita-x7 (5 paĝoj en ĝi) nome Nabilla Benattia Nicolas Boileau Flohwalzer Historio de Pitkarna Insularo M&M's
Unu problemo kiu videblas estas ke kelkaj metas la alvokon al artikolo mem kaj aliaj al la diskpaĝo.
Taylor 49 (diskuto) 12:17, 17 apr. 2025 (UTC)Reply
@Taylor 49: Mi intertempe ankoraŭ trovis du ruĝajn aldonajn kategoriojn, kiujn mi ne tuj notis kaj jam reforgesis kie mi vidis ilin, kaj ĵus renkontis trian aldonan Kategorio:Diag-tradukita-NS0 (400 paĝoj en ĝi), kiun vi ankaŭ citis antaŭ du tagoj. Do mi vere ne havas superrigardon pri la kvanto de tiuj "dumtempaj teknikaj kategorioj", kaj ankaŭ plene nekomprenas kio estu la celo de la diversaj ujoj "-NS0, -NS1, x4, -x7" ktp ktp (mi komprenas la frazojn en la tekstoj Flohwalzer kaj M&M's, sed neniel kaptas kial tiu muzikaĵo kaj la dolĉaĵo estas "-x7", kaj aliaj miloj da kontrolataj paĝoj ne estas). Sed eble pli bonas rapide remalinventi la iritigajn kategoriojn ol verki ampleksan dokumentadon pri ili. Se por mia observo (la observo, kiam mi faris ĝin, estis tute ĝusta) eblas trovi bonan solvon, mi tute ĝojos. Mi ja nur raportis fuŝon, kiu antaŭe ne estis. ThomasPusch (diskuto) 11:47, 19 apr. 2025 (UTC)Reply
PS: Ĉu mi povas peti vin laŭeble ĉiam "atentigi" min per {{re}}? Tiam mi pli rapide ekvidas vian reagon, kiu la estis por tio ke mi vidu ĝin. Mi ne kritikas vin per tiu peto, sed simple sincere petas vin helpi al mi atenti pri ĉiuj atentigoj. ThomasPusch (diskuto) 11:51, 19 apr. 2025 (UTC)Reply
@User:ThomasPusch Bedaŭrinde la laboro pri ceteraj partoj de la "Lingv/xxx"-problemo estas multe pli temporaba ol atendite. Mi forŝaltos la supre listigitajn katojn morgaŭ (pleniĝo ankaoraŭ progresadas) nur POST surskribo de (espereble) finaj kvantoj kaj listigo de certaj paĝoj. Mi reaktivigos ilin kiam transŝalto al la nova modulo pretas. La katoj "-NS0, -NS1, x4, -x7" neniel rilatu al muzikaĵoj kaj la dolĉaĵoj ĉar ili estas pure teknikaj, ne enhavaj aŭ enciklopediaj. Taylor 49 (diskuto) 13:35, 19 apr. 2025 (UTC)Reply
@Taylor 49: Dankon pro la helika ŝablono. Plene klaras al mi, ke la kategorioj neniel rilatas al la enhavo de la tekstoj, ne rilatas al muziko aŭ sukero. Mi nur havas la problemon vivi kun mia malscio, ke mi tute ne havas ideon kio povus esti diferenco de x4 kaj x7, kaj kial ne ekzistas x5. Eĉ mi ne scias, nur svage konjektas, ke la tuto povus havi rilaton kun la prova foriĝo de {{lingv/r}}. Sed se vi memfidas ke kun aldona laborinvesto vi fine sukcesos ordigi ĉion, mi fidas vian fidon. Sed estas saĝe laŭeble limigitan tempon tiel videble testumi kun ~ pli ol 10 000 paĝoj (al mi kompreneble klaras, ke oni ne povas simple adicii la kategorioenhavojn, ĉar multaj paĝoj jes estas en pluraj diagnozaj ujoj). Tial bonvenas malvidigi la kategoriojn kiam ili ne bezonatas. ThomasPusch (diskuto) 14:01, 19 apr. 2025 (UTC)Reply

Finaj kvantoj

[redakti fonton]
Mi malaktivigis la katojn. Taylor 49 (diskuto) 12:49, 21 apr. 2025 (UTC)Reply