Ŝablono-Diskuto:UEAMembraro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas nekompreneble : mi trovis la ŝablonon ne funkcianta post la lasta ŝanĝo de Ziko, baraktis por ripari ĝin; ne trovinte eraron, mi nur retajpis kion li estis tajpinta, konservis ĝin ĉar mi trovis ĝin nun bone funkcianta post mia "redakto". Tamen mia redakto ne aperas en la historio ! Jen sinsekvo da strangaĵoj ! Arno Lagrange @ 23:17, 6. Jul 2008 (UTC)

Strange. Sed nun mi vidas ĝin en la artikolo Membronombroj de UEA, do ĉu ĉio estas denove bona? Cetere, la membronombroj por Ĝeneva UEA estu prefere sube; ĉar mi ne havas ĉiujn kaj ĉar la afero estas komplika, eble pli bonas rezigni ĉi tie pri ili kaj indiki nur la nombrojn de IEL.--Ziko 15:02, 7. Jul 2008 (UTC)
Dum redaktado de tiu ĉi sablono, mi spertis diversajn malfacilaĵojn. Foje ĉe antaŭrigardo, mi ricevis klaran eraran mesaĝon (tamen en si mem ofte erariga, sed mia programista sperto ebligis ke mi tamen trovis la veran eraron : erara estas montrita senerara kodero kiu aperas tuj post la erara). Foje mi ricevis la grafikon taŭge konstruitan, kaj mi povis peni plibonigi ĝin. Foje mi ricevis tute nenion, nek grafikon, nek erarmesaĝon, post tute malgrandaj ŝajne seneraraj ŝanĝoj. Mi do devis esplori ĉu estas iuj nevideblaj signoj kiuj malebligas la grafikon funkcii (maltaŭge lokitaj spacoj, linisaltoj neeltenitaj, ĉu la punkto tajpita per la litera klavo estas malsama de tiu tajpita per la cifera ? Iom post iom mi finfine sukcesis krei taŭgan grafikon kaj eĉ sukcesis fari al ĝi ŝanĝojn laŭ planoj. Ŝajne tiu 'timeline' iom emas misfunkcii kaj estas plibonigenda. Cetere ĝi estis kreita por "tempolinioj" kaj kreado de alispecaj grafikoj estas flankuzo de ĝi.
Mi metis la datumojn pri UEA suben de tiuj de IEL. Ne gravas ke mankas informoj : se ni estonte havos iajn ni facile povos enmeti ilin en la grafikon. AL @ 19:16, 7. Jul 2008 (UTC)