Ŝablono:Komuniko100mil/dokumentado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi ŝablono provizas ligilojn al diversaj lingvaj versioj de gazetara komuniko okaze de 100'000a artikiolo en Esperanto-vikipedio.

Ĝi aspektas jene :

Gazetara komuniko

Festa emblemo de Esperanto-vikipedio okaze de jubilea 100'000a artikolo
Festa emblemo de Esperanto-vikipedio okaze de jubilea 100'000a artikolo

Hodiaŭ, la 15-an de junio 2008, ĉirkaŭ la 9-a horo laŭ Grenviĉa Meza Tempo Esperanto-Vikipedio atingis la nombron de 100.000 artikoloj. Tiel ĝi aliĝis al la listo el 20 vikipedioj, kies artikolokvanto superas la nombron 100.000. Jubilea fariĝis la artikolo pri monfalsado, kiu estis aldonita de la uzanto Alaŭdo. Tio estas sendube tre grava sojlo en evoluo de ĉiu vikipedio, kiun atingis nur 7,5% de ĉiuj lingvoversioj de la Vikipedio. Se oni konsideras ilian kresko-rapidecon, multaj el ili ne atingos ĉi tiun sojlon dum la sekvaj 10 jaroj. Se la kresko de la Esperanto-Vikipedio daŭre restos la sama, oni povas anticipi la duobliĝon de la artikolokvanto post 5 jaroj.

Estis bezonataj preskaŭ 7 jaroj, ekde novembro 2001 ĝis junio 2008, por atingi tian artikolokvanton. Dum tiu tempo la kresko de la Vikipedio okazis ne ĉiam egalrapide: dank' al aŭtomata alŝuto de artikoloĝermoj pri urboj de Germanio, komunumoj de Italio, urboj de Brazilo kaj astroj, la kvanto de artikoloj en la Esperanto-Vikipedio dufoje rapide kreskis. Tamen kiam la artikolokvanto atingis la nivelon de 80 mil artikoloj, la komunumo decidis, ke aŭtomata alŝuto de ĝermoj kompromitas la kvaliton de enciklopedio kaj ke oni ne plu uzu ĝin. Pro tio ekde la nivelo de 80.000 artikoloj pasis pli ol unu jaro antaŭ ol la magia nombro de 100.000 artikoloj estis atingita.

Nuntempe en la Esperanto-Vikipedio troveblas iom pli ol 100.000 artikoloj, el kiuj 165 havas la statuson de elstaraj kaj 126 de legindaj artikoloj. Kvankam en la Esperanto-Vikipedio estis registritaj ĉirkaŭ 5.000 uzantoj, el ili nur iom pli ol 800 faris almenaŭ unu kontribuon. La kvanto de aktivaj vikipediistoj, kiuj aldonas monate pli ol 5 artikolojn aŭ faras pli ol 50 kontribuojn, estas nur ĉirkaŭ 130 homoj, sen kalkuli aktivajn robotojn. Sed pluraj homoj kontribuas al la Vikipedio sen registriĝo, kiu plu ne estas deviga.

Pritemaj ligiloj:

Vidu ankaŭ[redakti fonton]