Ŝablono:Langi/dokumentado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi ŝablono membras en la sistemo de lingvaj ŝablonoj uzataj por aranĝo de alilingvaj fragmentoj ene de esperanta teksto de artikoloj (kaj inverse). Ĝi montras tekston kursive.

Por ĉiu lingvo ekzistas (aŭ almenaŭ devas ekzisti) ŝablono kies nomo konsistas el la prefikso lang- kaj la kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639-1. La sola parametro estas teksto en tiu lingvo.

Ĉe unua alilingva fragmento de artikolo aŭ sekcio oni uzu respektivan ŝablonon {{lang-nn}}, kie nn estas lingvokodo. Por postaj fragmentoj en la sama lingvo (se en la teksto ne estas fragmentoj en aliaj lingvoj) oni uzu ĉi ŝablonon.

Kiam oni ne uzu ĝin[redakti fonton]

  • Oni ne aranĝu per ĉi ŝablono esperantan tradukon el indikita lingvo;
  • en sekciaj titoloj (tio malhelpas ligi tiajn sekciojn);
  • en la ŝablonoj kiel {{citaĵo el la reto}}, en teksto uzata en ligo.

La celo de ĉi ŝablono[redakti fonton]

Teksto sen speciala lingvoindiko heredas la lingvon de la ĉirkaŭanta teksto (por la tuta artikolo ĝi estas Esperanto).

  • TTT-legiloj povas elekti tiparon plej konvenan por la indikita lingvo.
    • En la ĉina, japana, korea kaj vjetnama lingvoj ekzistas diversaspektaj signoj kun samaj unikodaj numeroj.
  • Voĉlegiloj povas prononci fragmenton en ties lingvo.
  • Por gramatikaj kaj ortografiaj testiloj.
  • Uzantoj povas apliki stilojn laŭ lingvo.
  • TTT-legilo povas elekti konvenajn citilojn, manieron de linirompo, aspekton de ligaturoj.
  • TTT-serĉiloj povas uzi lingvoindikojn por pli korekta indeksado.
  • Por statistiko pri uzo de lingvoj en Vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti fonton]