Ŝablono:Ne Q/dokumentado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Uzo de Vikidatumoj en Vikipedio en Esperanto progresas, kaj jam en multaj artikoloj aperas informoj el Vikidatumoj. Sed ankoraŭ ne ĉiuj Vikidatumaj eroj havas esperantlingvajn titolojn (tiel nomatajn etikedojn, angle label).

Al iu povas ŝajni, ke foresto de esperantlingva titolo ĉe ero, ne enhavanta ligilon al artikolo de Vikipedio en Esperanto, ne povas damaĝi artikolojn jam ekzistantajn. Tamen ne estas tiel; ekzemple, ofte okazas, ke en Vikipedio en Esperanto jam ekzistas artikolo pri iu persono, sed ankoraŭ forestas artikolo pri la urbo kie tiu persono naskiĝis, kaj Vikidatuma ero pri tiu urbo ankoraŭ ne havas esperantlingvan titolon — en tia okazo en la artikolo pri tiu persono aperus tekstero simila al naskiĝis en Q123456, kio konfuzus legantojn. Sed ĉi tiu ŝablono kapablas evitigi aperon de tiaj numeroj en artikoloj.

Uzo[redakti fonton]

Ĉie, kie vi uzas titolon de iu Vikidatuma ero, ĉirkaŭu ĝian vokon per ĉi tiu ŝablono. Ekzemple (vidu pli inĝeniajn ekzemplojn sube), skribu ne simple {{#property:P19}} sed {{ne Q|{{#property:P19}}}}, kaj ne {{#invoke:Wikidata|claim|P19}} sed {{ne Q|{{#invoke:Wikidata|claim|P19}}}}.

Se koncerna Vikidatuma ero havas esperantlingvan titolon, la ŝablono redonos tiun titolon; do, okazos same, kiel sen uzo de ĉi tiu ŝablono. Sed kaze de foresto de esperantlingva titolo la ŝablono redonos malplenon kaj metos koncernan paĝon al serva kategorio. Por artikoloj kaj ceteraj paĝoj en la ĉefa nomspaco tiu serva kategorio estas Artikoloj kun ligiloj al sentitolaj Vikidatumaj eroj, kaj por paĝoj ekster la ĉefa nomspaco tiu estas Paĝoj kun ligiloj al sentitolaj Vikidatumaj eroj; oni povas malŝalti aldonon de paĝo al serva kategorio (|kat=ne).

Parametroj[redakti fonton]

La ŝablono akceptas du sennomajn kaj kvar nomitajn nedevigajn parametrojn.

1
Titolo de koncerna Vikidatuma ero, kaze de foresto de titolo tie estas numero. Nepre sen ligilo; ekzemple, {{#property:P19}}{{#invoke:Wikidata|claim|P19}}, sed ne {{#invoke:Wikidata|claim|P19|parameter=link}}.
2
Ankaŭ ĉi tie estas titolo, ricevata el Vikidatumoj. Povas laŭbezone esti kun ligilo; ekzemple, {{#invoke:Wikidata|claim|P19|parameter=link}}. Se vi ne bezonas por ĉi tiu parametro signifon diferencan de la signifo de la unua parametro, entute ne donu al ĉi tiu parametro signifon, sed neniam donu al ĝi malplenan signifon.
komenco
fino
Teksteroj, kiujn vi deziras montri respektive antaŭ kaj post la titolo. Ambaŭ estas nedevigaj. Se iu el tiuj teksteroj devas komenciĝi aŭ finiĝi per spaceto, kodu tiun spaceton kiel   (aŭ, se vi bezonas nerompeblan spaceton,  ).
kat=ne
La ŝablono ne aldonas paĝon al serva kategorio. Povas esti bezonata en ekzemploj kaj kaze de uzo de la ŝablono kiel kondiĉo en kontroloj.
montri=ne
La ŝablono tiakaze ĉiam redonas malplenon. De la signifo de la unua parametro dependas nur aldono aŭ nealdono al serva kategorio.

Funkciado[redakti fonton]

Se la unua parametro havas nenian aŭ malplenan signifon, la ŝablono redonos malplenon. Se la signifo de la unua parametro komenciĝas per la litero Q, post kiu estas nur ciferoj (ekzemple, Q123456), la ŝablono montros malplenon kaj aldonos paĝon al serva kategorio.

Se la unua parametro havas ne malplenan signifon, ne similan al Q123456, la ŝablono montros:

  • signifon de la parametro komenco, se ĝi estas;
  • signifon de la dua parametro, se ĝi estas, aŭ (se ne estas la dua) de la unua parametro;
  • signifon de la parametro fino, se ĝi estas.

Ĉio tio estas normala konduto de la ŝablono. La parametroj kat=ne kaj montri=ne ŝanĝas konduton de la ŝablono.

Atentigoj[redakti fonton]

  • Signifo de la unua parametro devas esti sen ligilo.
  • Ne donu al la dua parametro malplenan signifon.
  • Se vi bezonas spaceton ĉe komenco aŭ fino de iu signifo, kodu tiun spaceton.
  • Se vi bezonas uzi ĉi tiun ŝablonon kiel kondiĉon en kontrolo #if, #ifeq#switch, nepre aldonu parametron kat=ne, ĉar, kiam ŝablono montras malplenon kaj samtempe aldonas paĝon al kategorio(j), tiuj kontroloj konsideras tian signifon kiel ne malplenan. Se vi bezonas ankaŭ aldoni paĝon al serva kategorio, uzu la ŝablonon ankoraŭfoje kun la sama signifo de la unua parametro, sed kun montri=ne.

Ekzemplo[redakti fonton]

Jen: {{ne Q|{{#invoke:Wikidata|claim|P19|qualifier=P131}}|{{#invoke:Wikidata|claim|P19|qualifier=P131|parameter=link}}|kat=ne}}{{ne Q|{{#invoke:Wikidata|claim|P19|qualifier=P131}}|montri=ne}} (el {{dato kaj loko}}, mallongigita).

Vidu ankaŭ[redakti fonton]