Ŝablono:Tradukitaĵo/dokumentado

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Uzo[redakti fonton]

Ĉi ŝablonon oni enmetu en diskutpaĝon de artikolo aŭ ajna paĝo kiu entenas tradukon el paĝo de alilingva Vikipedio, enmetante tian kodon:
{{tradukitaĵo|fontlingvokodo|fontpaĝtitolo|versio=123456789|enmetversio=987654321|sekcio=<sekcinomo>}}

Parametro Ĉu deviga? Uzo
1 (unua parametro) Jes La lingvokodo de la fontpaĝo, ekzemple de por la germana, fr por la franca, aŭ alia el vikipediolisto.
2 (dua parametro) Jes La ĝusta nomo de la fontpaĝo. (Ĝi fariĝos ligilo. Ne ŝanĝu skribsistemon de titolo!)
3 (tria parametro) Ne Aldona trafa informo, ĝuste vortigita. Ĝi aldoniĝos post la fino de la ordinara teksto. Noto. Se parametro versio ne estas indikita sed la valoro de la tria parametro konsistas nur el ciferoj, ĝi estos traktita kiel versinumero de la fontopaĝo. Tamen ne estas certeco pri senerara funkciado de tiu ebleco, kaj tial tia uzo estas malrekomendata.
versio Rekomendita La versia identigilo de la fontpaĝversio, de kiu la teksto estis tradukita. Por ĝin trovi serĉu en la paĝhistorio kaj alklaku la ĝustan daton. La rezultanta URL-o finiĝos per la versinumero.
enmetversio Rekomendita La versia identigilo de la celpaĝo, en kiun la traduko estis enmetita. Por trovi ĝin faru same kiel ĉe versio.
sekcio Opcia Se la enmetita traduko estas entenita en sekcio de iu paĝo, enmetu ties nomon ĉi tien. Rekta ligilo al ĉi tiu sekcio estos kreita.
kat Ne Donu valoron kat=ne nur kiam vi enmetas ĉi tiun ŝablonon kiel ekzemplon kaj ne volas, ke la paĝo estu ordigita en kategoriojn. (Vidu en:Wikipedia:Category suppression.)

En ĉi supra tabelo la unua kaj dua (nenomitaj) parametroj estas nepre bezonataj por plenumi la licencajn kondiĉojn de la projektoj de Vikimedio (ekzemple CC-BY-SA). La parametroj versio kaj enmetversio estas forte rekomendataj, ĉar ili ebligas por legantoj trovi precizan fontan kaj celan versiojn sen traserĉado de la redaktadaj historioj.

Ĉi ŝablono povas esti uzita kelkfoje, se kelkaj tradukoj estis enmetitaj (el kelkaj versioj de unu artikolo, kelkaj artikoloj kaj/aŭ kelkaj Vikipedioj). Grupu kelkajn ŝablonojn {{tradukitaĵo}} en ĥronologia ordo, kun la plej nova (ekzemple kun la plej granda enmetversio, kiam estas uzata) supre. Aranĝu la kestojn de la ŝablono {{tradukitaĵo}} kun aliaj malaltprioritataj aĵoj, senpere antaŭ la unua temo sur la diskutpaĝo. Eĉ se sekcio de la diskutpaĝo temas pri tradukado, nepre ne metu la ŝablonon {{tradukitaĵo}} tien, ĉar la ŝablono ne estu movita dum arĥivado de la sekcio.

Rimarku ke ĉi ŝablono estas memreferenca kaj tial devas situi en diskutpaĝoj kaj ne senpere en artikoloj.

Ekzemploj[redakti fonton]

(En la teksto, montrata de la ŝablono, aperas vorto «artikolo», «ŝablono» aŭ «paĝo» depende de tio, sur kiu paĝo la ŝablono troviĝas. Ĉi tie ĝi montras la vorton «ŝablono».)

La sekvaj kodoj

  • {{Tradukitaĵo|de|Thermohygrograph|versio=63562090|enmetversio=2505646}}
  • {{Tradukitaĵo|fr|Dassault Super-Étendard|versio=45069858|enmetversio=319465919|sekcio=Akcidentoj}}
  • {{Tradukitaĵo|de|ICE 1|versio=45565777|enmetversio=210289191}}

produktos jenajn informkestojn:

Ĉi tiu ŝablono estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Thermohygrograph » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 2505646 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)
La sekcio "Akcidentoj" de ĉi tiu ŝablono estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Dassault Super-Étendard » el la franclingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 319465919 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)
Ĉi tiu ŝablono estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « ICE 1 » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 210289191 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)

Vidu ankaŭ[redakti fonton]

Ŝablonoj rilataj al "Tradukitaĵo"[redakti fonton]