Ŝablono (programado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono (angle template) estas unu el la manieroj, per kiuj estas realigata tiel nomata ĝenerala programado. La ŝablonoj haveblas en lingvoj C++, D (programlingvo), Java, C#, Eiffel, Haskell ktp.

Ŝablonoj ebligas i.a. kreadon de kodo sendependa de tipoj (do estas alternativo al la "macro"-funkcioj). Tio reduktas redundaĵojn de kodo.

Por uzi la ŝablonon necesas fari ĝian ekzemplon. Kreado de ekzemploj de ŝablonoj nomiĝas konkretigado.

La sintakso, kaj precipaj ecoj de ŝablonoj dependas de lingvo:

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

#include <iostream>

template<typename T>
T abs(T x)
{
    return x > 0 ? x : -x;
}

int main(void)
{
    std::cout << "Absoluta valoro de -5 : " << abs<int>(-5) << std::endl; // Entjera versio de la funkcio
    std::cout << "Absoluta valoro de 8.9f : " << abs<float>(8.9f) << std::endl; // Versio de la funkcio kun koma nombro
}

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]