Ŝahbaz Ŝarif
Mian Muhammad Ŝehbaz ŜARIF (panĝaba kaj urdua : میاں محمد شهباز شریف ; naskita la 23-an de septembro 1951) estas pakistana politikisto kaj komercisto, kiu funkciis kiel ĉefministro de Pakistano ekde 2024, antaŭe estante en la rolo inter 2022 kaj 2023. Li ankaŭ funkciis kiel prezidanto de la Pakistana Islama Ligo (N) kaj guberniestro de Panĝabo tri fojojn, dum pli ol 12 jaroj, igante lin la plej longe servanta persono en la rolo.
Li estas membro de la riĉa dinastio Ŝarif, kiu amasigis riĉon per ŝtalproduktado. Lia frato, Nawaz Ŝarif, funkciis kiel ĉefministro tri fojojn inter 1990 kaj 2017.
Ŝahbaz Ŝarif komence laboris en la familia industria entrepreno, kaj ekde 1988 li komencis okupiĝi pri politiko.
Li funkciis kiel ĉefministro de la provinco Panĝabo de 1997 ĝis 1999 kaj de 2008 ĝis 2018, kaj kiel ĉefministro de Pakistano de la 11-a de aprilo 2022 ĝis la 14-a de aŭgusto 2023. Li estis reelektita ĉefministro la 3-an de marto 2024.

