Ŝahmuka skribsistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝahmuĥi-ortografio (en ŝahmuĥia: شاہ مکھی) estas unu el la du ĉefaj ortografioj de panĝaba. Ĝi estas abĝado, kiu baziĝas sur arab-persa ortografio kaj oni ĝin uzas ĉefe en okcidenta Panĝabo. Ĝi tute malsamas al gurumuĥi-ortografio, kiun oni uzas en orienta Panĝabo. Malkiel Esperanto, oni skribas en ŝahmuĥi de dekstre al maldekstre kaj Nastaleeq estas populara tiparo.[1] Kvankam panĝaba estas tona lingvo, kiel ĉina, la ortografio ne havas apartajn signojn por montri tonon.

Aboco

Ŝahamuĥa ortografio estas abĝado. Tial vokaloj estas nur montrantaj en la infanaj libroj aŭ tekstoj celitaj al fremduloj lernantaj la lingvon. Ekzemple, oni skribas 'Zamenhof' kiel 'Zamnhŭf', 'Esperanto' kiel sprantŭ' kaj 'kvin' kiel 'kvn.'

La ortografio donas multe da vortdevena informo pro la uzado de literoj kies sonoj nur troviĝas perse kaj arabe, sed ne ekzistas panĝabe.

La ortografion oni kutime dividas inter du tipoj da literoj: (1) Bazaj literoj, kaj (2) Okulvitraj literoj.

Bazaj literoj

Nomo Elpa. Nomo Elpa. Nomo Elpa. Nomo Elpa. Nomo Elpa.
ا alif  – ب be ba پ pe pa ت te ta ٹ ṭe ʈa
ث se sa ج ĝim ga چ ĉe t͡ʃa ح he ha خ ĥe xa)
د dal da ڈ ḍal ɖa ذ zal za ر re ra ڑ ṛe ɽa
ز ze za ژ ĵe ʒa س sin sa ش ŝin ʃa ص sad sa
ض zad za ط ta ta ظ za za ع ain ' غ ghain ɣa
ف fe fa ک kaf ka ق qaf ka گ gaf ga ل lam la
م mim ma ن nun na و ŭaŭ ŭa, va, o, u: ہ eta he ha ء e
ی granda i i: ے eta i i)

Okulvitraj literoj

Okulvitraj literoj estas tiel nomataj pro la uzado de ھ (ha-okulvitra) kun bazaj literoj por ĝuste montri sonon de indiĝenaj vortoj kaj vortoj devenitaj el sanskrita, hinda/urdua kaj aliaj subkontinentaj lingvoj.

La uzando de 'ha-okulvitra' ankaŭ distingas ne-tonhavajn literojn al ton-havaj.

Nomo Elpa. Nomo Elpa. Nomo Elpa. Nomo Elpa. Nomo Elpa.
بھ bha پھ fa fa تھ tha tʰa ٹھ tha ʈʰa جھ jha ʈa
چھ chha t͡ʃʰa دھ dha ڈھ dha ʈà کھ kha kʰa گھ gha kà)

Ŝahamuĥa ortografio kaj Esperanto

Estas tute eble transskribi Esperanton pere de ŝahamuĥa. Sube estas ekzemplo:

این لا نورد اوریینا پارتو دے آفریکو تروویجاس ایگیپتو، لا پاترویو دے لا پلے آنتیکوا تْسیویلیزاتْسیو این لا موندو۔

En la nord-orienta parto de Afriko troviĝas Egipto, la patrujo de la plej antikva civilizacio en la mondo.

Ankaŭ Vidu

Inform-fontoj

  1. M. G. Abbas Malik Punjabi Machine Transliteration. Department of Linguistics Denis Diderot, University of Paris 7 Paris, France.

Eksteraj Ligiloj