Ŝahrnuŝ Parsipur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝahrnuŝ Parsipur
Persona informo
شهرنوش پارسی پور
Naskiĝo 17-an de februaro 1946 (1946-02-17) (78-jaraĝa)
en Teherano
Lingvoj francapersa vd
Ŝtataneco IranoUsono vd
Alma mater Universitato de ParizoTeherana universitato vd
Familio
Gefratoj Shahriar Parsipur vd
Edz(in)o Nasser Taghvai vd
Profesio
Okupo tradukisto • romanisto • verkistoscenaristo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Shahrnush Parsipur (perse شهرنوش پارسی پور ‎, n. la 17-an de februaro 1946 en Teherano, Irano) estas irana verkistino kaj tradukistino. La plej fama libro de Parsipur en Irano estas "Tuba kaj la signifo de la nokto" kaj ekster Irano "Women Without Men"(Virinoj sen viroj). Ŝi estis nomumita Virino de la Jaro fare de la 18-a Usona Virina Esplora Konferenco[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Shahrnosh Parsipur naskiĝis en Teherano de teherana patrino, dommastrino, kaj patro el Ŝirazo, kiu estis juĝisto. Ŝi diplomiĝis pri sociologio ĉe la Teherana Universitato en 1973 kaj poste (de 1976 ĝis 1980) studis ĉe la pariza universitato Sorbonne por daŭrigi ŝiajn studojn pri ĉina lingvo kaj kulturo.

Ŝi estas la filino de mandatulo en la irana justicministerio. En la malfruaj 1980-aj jaroj,

Parsipour ekverkis en la aĝo de 13 jaroj kaj ekde la aĝo de 16 jaroj ŝiaj rakontoj estis publikigitaj sub diversaj pseŭdonimoj en diversaj periodaĵoj. Ŝia unua romano estis La hundo kaj la longa vintro, kiun ŝi finis verki somere 1974.

Parsipur ricevis konsiderindan atenton en teheranaj literaturaj rondoj, kun la publikigo de pluraj el ŝiaj rakontoj kaj pluraj eseoj, sed ankaŭ interalie pere dedetalema intervjuo kun ŝi en la revuo Donya-ye Sokhan.

Ŝia dua romano estis Tuba va ma'na-ye Shab (Tuba kaj la signifo de la nokto), kiun Parsipur verkis post kiam ŝi pasigis kvar jarojn kaj sep monatojn en irana malliberejo. Post ŝia liberigo, ŝi devis vivtenis sin, sed eldonistoj ne volis publikigi verkon de verkistino kiu estis malliberigita. Tial ŝi turnis sin al la tradukado kaj samtempe starigis subteran librovendejon en la strato Sanai en Teherano.

Ŝi elmigris al Usono fine de la 1970-aj jaroj, baldaŭ post la eldono de la magie realisma romano "Women without men"(Virinoj Sen Viroj) kaj ĝia malpermeso en Irano. En intervjuo, kiu provokis multajn reagojn, Parsipur deklaris, ke ŝi konsentas pri kromvirino (mut'a) kaj ke se estas viroj, kiuj misuzas ĉi tiun leĝon, tio estas alia afero, kiun oni devas konsideri aparte[2]. Ŝiaj polemikaj intervjuoj pri sekso kaj portempa geedziĝo (mut'a) sendube estigis famo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Tupak-e qermez (Ruĝa Pilko), 1949, novelo

Sag va zemestan-e boland (Hundoj kaj longaj vintroj),1976, romano

Avizeh'ha-ye bolur (Kristalaj juveloj),1977, rakontokolekto

Avizeh'ha-ye Bolur (Simpla kaj eta rakonto pri la animo de la arbo), 1977, romano

Tuba va ma'na-ye Shab (Tubo kaj la signifo de nokto), 1989, romano ankaŭ tradukita al la angla, itala kaj germana.

Zanan Bedun-e Mardan (Virinoj sen viroj), 1990, romano tradukita al la angla ('Women without men'), franca ('Femmes sans hommes') surbaze de kiu estis realigita la filmo 'Women without men' [en.wikipedia] en kunlaboro kun la ekzilita irana filmreĝisorino Shirin Neshat. La filmo ricevis la Arĝentan Lionon dum la filmfestivalo en Venecio por la plej bona scenaro, kaj premion de UNICEF kaj la premion Mimmo Rotella[3].

Aql-e abi'rang (Blua Saĝo), 1992, romano

Shiva (Ŝivo), 1999, sciencfikcia romano

Sidante sur la vento, 2002, romano

Ritoj por teo en ĉeesto de lupoj

Memoroj de malliberejo

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Pārsīʹpūr, Shahrnūsh: Zanān bedūn-e mardān. Toronto : Afra Pub., 2000, ISBN 9781894256049 (persa eldono)

Parsipur, Shahrnush: Women without men : a novella. Syracuse : Syracuse University Press, 1998, ISBN 9780815605522 (anlga eldono)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Shirin Neshat

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fa) Elektitaj virinoj de la usona virina esploraj konferencoj Arkivigite je 2020-10-25 per la retarkivo Wayback Machine, la 11-an de marto 2019, The Iranian Women's study Foundation Arkivigite je 2020-10-25 per la retarkivo Wayback Machine.
  2. (fa) Mansoureh Shojaei (la 3-an de marto 2008). "Pri Shahrnosh Parsipour", retejo de la Biblioteko Sedigheh Dolatabadi. Arkivita de la originalo la 29-an de decembro 2008
  3. (de) Höchste Auszeichnungen für NRW-geförderte Produktionen beim Filmfestival Venedig, Filmstiftung.de, la 12-an de septembro 2009