Ŝakuntalo (verko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ŝakuntalo haltiĝas por rigardi reen al Duŝjanta, Raja Ravi Varma (1848-1906).

Abhijnanashakuntalam (en nagario: अभिज्ञानशकुन्तलम्, IAST: Abhijñānaśākuntalam), konata ankaŭ kiel Ŝakuntalo, Shakuntala, La rekono de Ŝakuntalo, La signo de Ŝakuntalo, kaj multaj aliaj variaĵoj, estas teatraĵo en Sanskrito de la antikva hindia poeto Kalidaso, kiu dramigas la historion de Ŝakuntalo kiel rakontita en la eposo Mahabarato kaj konsiderata kiel la plej bonkvalita el la verkoj de Kalidaso.[1] Ties preciza dato estas necerta, sed Kalidaso estas ofte metita en la 4-a jarcento.[2]

Ŝakuntalo[redakti | redakti fonton]

Saĝulo Durvasa malbenas Ŝakuntala, pentraĵo de B.P. Banerjee.

Inter ĉiuj verkoj de Kalidaso "Ŝakuntalo" estas eble la plej konata kaj influa super la cetero de la hindia kulturo kaj eĉ super la universala kulturo. La protagonisto de la verko estas Ŝakuntala, filino de la saĝulo Viŝvamitra kaj de la "apsara" (spirito de nuboj kaj akvoj) nome Menaka. Abandonita post nasko fare de siaj patroj, Ŝakuntala estis zorgita en izola ermitejo de la saĝa Kanva, kaj kreskas kiel bela sed naiva junulino.

Kiam Kanva kaj la alian maljunuloj de la ermitejo estas for pro pilgrimado, Duŝjanta, reĝo de Hastinapuro, venas al ĉasado en la arbaro. Ĝuste kiam li estas ĉasonta cervon, saĝulo Vaikhānas malhelpas tion dirante, ke la cervo estas el la ermitejo kaj ne devas esti ĉasata. Li respektema petas al la reĝo ne sagopafi. La reĝo obeas tion kion la saĝulo diris. Tiu tiam informas, ke ili estas kolektontaj brullignon por la ceremonia ofera fajro kaj proponas al li aliĝi. Ili tiam vidas la ermitejon de la saĝulo Kanva kaj decidas vizit la ermitojn. Tamen la reĝo decidas iri al tiu penta arbareto maskita kiel normalulo. Li ankaŭ haltigas la ĉaron iom for por ne ĝeni la ermitojn. En la ĝusta momento en kiu li eniras en la ermitejon kaj vidas Ŝakuntala, li iĝis kaptivita je ŝi, alparolas ŝin per kortega reĝa stilo, kaj finfine li edzinigas ŝin. Tuj, li devas foriri por zorgi pri la aferoj en la ĉefurbo. Ŝi ricevas ringon el la reĝo, kion ŝi devos finfine prezenti al li kiam ŝi aperos en lia kortego por postuli sian lokon kiel reĝino.

Iam, la koler-preta saĝulo Durvasa alvenas kiam Ŝakuntala estas perdita en siaj pensoj, kaj ĉar ŝi tute ne atentas pri li, li malbenas ŝin per sorĉado al Duŝjanta kiu forgesos pri ŝia ekzistado. La nura oportno por Ŝakuntala estas montri al la reĝo la sigelringon kiun li estis doninta al ŝi.

Ploro de Ŝakuntala.

Ŝi poste veturas por renkontiĝi kun li, kaj devas trapasi riveron. La ringo perdiĝas kiam ĝi forfalas el ŝia mano kiam ŝi metas ĝin en la akvon ludeme. Je ŝia alveno, la reĝo estas nekapabla rekoni la personon al kiu li edziĝis kaj tial li malakceptas agnoski ŝin. Ŝakuntala estas abandonita de siaj kompanoj kiuj deklaras, ke ŝi devas resti kun sia edzo. Ili tiam revenas al la ermitejo.

Feliĉe, la ringo estas malkovrita fare de fiŝkaptisto en la ventro de fiŝo, kaj prezentas ĝin en la reĝa kortego. Duŝjanta komprenas sian eraron - tro malfrue. La ĵus konscia Duŝjanta estas postulita por lukti kontraŭ armeo de superpovulaj Asuroj, kaj estas premiita fare de Indro per veturado tra la ĉielo. Nur reveninta al la Tero kelkajn jarojn poste, Duŝjanta trovas Ŝakuntala kaj Ŝian filon hazarde, kaj rekonas ilin.

En tiu historio estas troveblaj kelkaj rakontaj elementoj, kiu pasos al aliaj tre diversaj historioj, kaj plej verŝajne tra la persa kaj araba kulturoj al la okcidenta literaturo, kaj skriba kaj parola, ĝis enkadriĝi tute kongrue kun la romantismo, ekzemple la perdita juvelo kiun fiŝkaptisto trovos en ventro de kaptita fiŝo, la junul(in)o kiu malrespektas maljunul(in)on kaj estas pro tio punita ktp., kiuj pasos al la popolrakontoj, kaj la amparo kiu separiĝas kaj reunuiĝos nur post kelkaj jaroj, kiu estas unu el la ĉefaj elementoj de la romantismaj literaturaj amhistorioj.

En aliaj versioj, speciale en tiu de 'Mahabharata', Ŝakuntala ne estas rekunigita ĝis la nasko de sia filo Bharata, kaj trovita de la reĝo kiam tiu ludetas kun lionidoj. Duŝjanta trafas la junan Bharata kaj demandas pri liaj gepatroj, kaj komprenas, ke Bharata estas fakte lia filo. Bharata estas praulo de la stirpoj de Kauravoj kaj Pandavoj, kiuj luktis la eposan militon de Mahabharata. Estas laŭ tiu Bharata el kio Barato ricevas sian nomon "Baratavarŝa", nome 'Lando de Bharat'.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Quinn, Edward (2014). Critical Companion to George Orwell. Infobase Publishing. p. 222. ISBN 978-1438108735.
  2. Sheldon Pollock (eld., 2003) Literary Cultures in History: Reconstructions from South Asia, p.79
  3. Apte, Vaman Shivaram. (1959) “भरतः”, Revised and enlarged edition of Prin. V. S. Apte's The practical Sanskrit-English dictionary. Poona: Prasad Prakashan.