Ŝanĝoj inter la malnovnordlanda kaj islanda lingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Laŭ libro Unua Gramatika Tezo la plej frua malnovnordlanda lingvo en Islando, aŭ praislanda, posedis la jenajn vokalojn:

Antaŭaj.......................Postaj
..............rond..................rond
Altaj.....i...y.......................u
Mezaj...e...ø......................o
Malaltaj.æ.............a..........ǫ

Ĉiu vokalo povis esti mallonga, longa, aŭ longa kaj naza. Longecon oni markis skribe per ´. La mallongaj æ kaj e tre frue kunfandiĝis al e, verŝajne jam dum la 10-a jarcento, dum longaj á kaj ǫ´, longaj nazaj ó, kaj ó , kunfandiĝis al á kaj ó, respektive, dum jarcentoj 11-a kaj 12-a. Dum tiu lasta jarcento ankaŭ malaperas la distingo inter nazaj kaj buŝaj longaj vokaloj, la longaj nazaj vokaloj perdas sian nazecon kaj unuiĝas kun siaj buŝaj kuzoj. Ĉi-antaŭaj ŝanĝoj verŝajne ankaŭ okazadis en la Norvega Norena, kaj do povas esti nomitaj "komun-norenaj" sonŝanĝoj. Tiuj ŝanĝoj influis la tiaman ortografion kaj la modernan Norenan normaligitan ortografion uzatan de sciencistoj: la signoj æ´ kaj ǫ´ eluziĝis, ĉar longa ó, ĝenerale samis kun á kaj do skribatis tiele, dum æ post la e-iĝo de sia mallonga vario nur povis longi, kaj do ne plu bezonis sian diakriton. La iama nazeco neniam estas montrata en normaligita ortografio, nek prononcata dum moderna laŭtlego de Norenaj tekstoj.

Tio lasas nin kun la vokaloj de la Klasika Norena: a, á, e, é, i, í, o, ó, u, ú, y, ý, æ, ø, Œ/ø´, o, plus la neŝanĝiĝintaj diftongoj au, ei, ey.

Poste, sole en Islando, la vokala sistemo pluŝanĝiĝis:

  • Ĉ. 1200: Kunfandiĝo de mallongaj ø kaj ǫ, al ø-eca sono. Modernislande ambaŭ skribatas ö.
  • Ĉ. 1250: Kunfandiĝo de longaj ø kaj æ al æ-eca sono. Modernislande ambaŭ skribatas æ.
  • 1450-1550: Y kaj ý malrondiĝas, samiĝante kun i kaj í. Tamen la ortografio ne ŝanĝiĝas.
  • 16-a jarcento: Malaperas la diferenco inter longaj kaj mallongaj vokaloj.

Tiu lasta punkto tamen ne signifas ke malpliiĝis la nombro da fonemoj, ĉar okazis aro da sonŝanĝoj, kiuj plej markas la Islandan kiel alian lingvon ol la Norena:

  • Mallongaj u kaj i iĝis pli malstreĉitaj, kiel [Y] kaj [I] de IFA. Ú kaj í konservis siajn sonojn [u] kaj [i], sed sen distingo de longo.
  • La ceteraj origine longaj vokaloj diftongiĝis jene: á > [aŭ], é > [ej] > [je], ó > [oŭ], æ > [aj].
Tio kaŭzus kolizion de á kun au, sed tiu lasta diftongo ŝanĝiĝis al [lip-rondigita ej], kaj eĉ tiu distingo mantenatis.

Krom la menciitaj malaperoj de ǫ, ø kaj Œ kaj la enkonduko de ö, tiujn ŝanĝojn tute ne respegulis la ortografio, kial modernaj islandanoj povas sufiĉe senprobleme legi la antikvajn sagaojn. (Fakte oni longe skribis "je" por "é", sed é reenkondukiĝis per ortografia reformo en 1929. Per alia reformo en 1974 oni anstataŭigis la antikvan z (c/ts, ds, ðs) per laŭmodernprononcan s.)

  • Diversaj aliaj ŝanĝetoj okazis, ekzemple la diftongigo de vokaloj antaŭ [ng], sed tiaj ŝanĝoj ankoraŭ ne finiĝis en ĉiuj partoj de la lando.
  • Fine menciindas la svarabaktia u inter konsonanto kaj vortfina -r. Kie la vikingoj diris dagr "tago" kaj hestr "ĉevalo", la modernaj islandanoj diras dagur kaj hestur.

Do la vokalaro de la Moderna Islanda jenas: a, e, i, í, o, (y, ý,) ö, plus diftongoj á, æ, au, é, ei (ey), ó

En la konsonantaro okazis nur etaj ŝanĝoj, interalie:

  • La fonemo ŭ iĝis v, skribita v- silabkomence kaj -f silabfine.
  • fl kaj fn farigixis [bl] kaj [bn], sed la ortografio restis: efla [ebla], efna [ebna]
  • ll, rl kaj postlongvokala nn kaj rn fariĝis r(d)l kaj [(r)dn] en plejmultaj dialektoj.
  • ek "mi" kaj ok "kaj" fariĝis ég [je(g)] kaj og.
  • at "ke" kaj participa -it (= Esperanta -"ita") fariĝis kaj -ið

En la fleksia sistemo ĉiuj kategorioj konserviĝis ĝis hodiaŭ, krom dualo ĉe la personaj pronomoj (1-a kaj 2-a personoj), kiu fariĝis ordinaraj pluraloj, dum la iamaj pluraloj postvivas kiel tre solenaj varioj. Ĉe la substantivoj kaj verboj certaj vortoj iris de unu kategorio al alia, kaj certaj kategorioj malaperis aŭ plisimpliĝis. Ekzemple la iama singulara fleksio de vera "esti" estis em, es, est ("mi, vi, ĝi estas"), sed ĝi nun estas er, ert, er. La mezpasivaj verb-finaĵoj -s(k) kaj -m(k) anstataŭiĝis per -st dum Mezepoko. Dum la frua Mezepoko la artikoloj hinn, hin, hit > hið sufiksiĝis al vortoj kaj fariĝis difinaj artikoloj. Malsame ol ĉe la Skandinavaj lingvoj la Islanda neniam evoluis nedifinan artikolon.

Resume, la plej grandaj ŝanĝoj inter la Norena kaj la Moderna Islanda okazis en la sonsistemo. Nur etaĵoj ŝanĝiĝis en la fleksia sistemo, kaj supozeble modernaj Islandanoj komprenus vikingon post iom da peno kaj orel-alkutimiĝo. Certe la antikvuloj uzis tute alian vortumadon, kaj la moderna vivo multe ŝanĝis la hodiaŭan vortaron. Ekzemple sími origine signifis "fadenon", dum ĝi hodiaŭ portas la signifon "telefono". Malgraŭ la teoria iompostioma interkomprenebleco, ĉiuj krom sufiĉe multaj naciamaj Islandanoj konsideras la Islandan kaj la Norenan du malsamaj lingvoj.