Ŝangoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝangoo
Orisha • dio de tondro • homo
Informoj
Sekso vira
Patro Oranyan
vdr

ŜangooŜango(jorublingve: Ṣàngó), (aliaj skribmanieroj Xango, Xangó, Changó, Sango, Shango) estas en la religio de la Joruboj kaj en la afrikoamerikaj religioj baziĝantaj sur ili la ja plej populara dio (oriŝo). Li estas ĉiela patro, tondrodio kaj praulo de la Joruboj. En la kariba regiono Ŝangoo validas kiel religia ĉefa figuro, kiu reprezentas la Ojo-Jorubojn de Okcidenta Afriko. Li estis la unua reĝo de Ọ̀yọ́, antikva urbo joruba.

La historia Ŝangoo[redakti | redakti fonton]

Origino en antikva okcidenta Azio[redakti | redakti fonton]

Laŭ pli aktualaj esploroj elmigrantoj el la disfalanta asira imperio enkondukis la Ŝango-kulton en okcidentan Afrikon. La nomo šàngó fakte devenas de la pastroreĝa titolo šangû de la asiraj regantoj. Ĉar ĉi tiuj regantoj reprezentis la veterdion Baalo, la reĝotitolo transiris sur la dion, kaj en Afriko ekestis interplektaĵo inter la figuro de la reĝo kaj tiu de la dio.[1]

Atestaĵoj de la palaca tradicio de Ojo[redakti | redakti fonton]

Ŝangoo estis post Oranjano kaj Aĵako la tria reĝo (aláfin) de la reĝlando Ojo en Jorubujo kaj armeestro kaj ido de la legenda praulo Oduduvo. Li estis postmorte diigita, kaj lia posteulo fariĝis lia frato Aĵako, kiu estis ankaŭ lia antaŭulo.[2]

Ŝangoo en Jorubujo[redakti | redakti fonton]

Legendoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legeno li fontis (kune kun dek kvar aliaj dioj) el la korpo de la diino Jemajá, post kiam ŝia filo Orungan esti provinta perforti ŝin.[3] Ekzistas multaj rakontoj pri naskiĝo kaj deveno de Ŝangoo kaj aliaj pri lia vivo, kiuj ilustras lian karakteron kaj farton. Rakontaro prezentas Ŝangoon kiel filon de Aganju kaj Obatala. Laŭ tio reĝo Obatala entreprenis vojaĝon kaj devis transpasi riveron. Aganju, pramisto kaj dia de la fajro, rifuzis la pasaĵon. Obatala reiris kaj ŝanĝiĝis en belulinon. Reveninte al la rivero li ofertis sian korpon interŝanĝe por la pasaĵo. Shangoo estis la rezulto de ĉi tiu rilato. Ĉi tiu streĉo inter racio, reprezentata de Obatala, kaj fajro, reprezentata de Aganĵu, formas la bazon por la naturo kaj karaktero de Ŝangoo.

Ŝangoo post tio ekserĉas sian patron Aganĵu, kaj inter la du evoluas multkonflikta dramo, kiu supras en tio, ke Ŝangoo sin ĵetas en fajron, por elprovi sian devenon. Ĉiuj historioj pri Ŝangoo rakontas tiajn akrajn okazintaĵojn. Li havas tri edzinojn; la favorata estas (pro sia elstara kuirarto) riverdiino Oŝun. Ŝia boedzino estas Oba, ankaŭ riverdiino. Kiam ŝi ofertis al Ŝangoo sian orelon por manĝo, tiu ĉi forpelis ŝin, kaj ŝi fariĝis la rivero Oba, kiu kombine kun Oŝun formas danĝerajn rapidejojn. Ojá, tria edzino de Ŝangoo, ŝtelis la sekretojn de lia potenca magio.[4]

Oba estis unua kaj laŭleĝa edzino de Ŝangoo, Oja kaj Oŝun liaj kromvirinoj. Ili loĝis en loĝloko, en kiu Ŝangoo kaj ĉiu virino loĝis pokaze en sia propra domo. Li vizitis siajn edzinojn en iliaj domoj, por manĝi kaj kunliti kun ili. Oba rimarkis, ke Ŝangoo manĝis en la domo de Oŝun ĉiujn manĝaĵojn, kiujn ĉi tiu estis preparinta al li, sed je la vizito de ŝia domo nur kelkan selektis. Oba provis plibonigi la rilaton kun sia edzo kaj demandis Oŝunan, kiel ŝi tiom feliĉigas Ŝangoo. Tiu ĉi demando kolerigis Oŝunan, ĉar la gefiloj de Oba heredus kiel gefiloj de la unua edzino de Ŝangoo la imperion. Ŝiaj gefiloj tamen kiel kromedzinaj gefiloj eĉ ne proksimume atingus la saman staton. Ĵaluze ŝi decidis, malici kontraŭ Oba klarigante, ke ŝi antaŭ jaroj detranĉis peceton de ŝia orelo, sekigis ĝin kaj preparis de ĝi pulvoron, kiun ŝi aldonas al la manĝaĵo de Ŝangoo. Dum la manĝado la voluptemo de Ŝangoo je la manĝaĵo kaj je Oŝun kreskas. Ekscitite Oba kuris hejmen, por kuiri amala-n, la favoratan manĝaĵon de Ŝangoo. Se malgranda eco de la Oŝuna orelo tiom efikis – ŝi pensis –, sia tuta orelo kreskigus la voluptemon de Ŝangoo multe pli, kaj li forgesus Oŝunan por ĉiam. Ŝi detranĉis sian orelon kaj kirlis ĝin en la manĝajo de Ŝangoo. Kiam Ŝangoo alvenis por manĝo, li sidiĝis, komencis manĝi, sen rigardi sur la teleron. Finfine, kiam li supraĵe rigardis malsupren, li vidis orelon flosi en la supon. Ŝangoo suspektis, ke Oba li volas veneni, kaj pelis ŝin el la domo. Oba forkuris el la loĝloko plorante, falis surteren kaj ŝanĝiĝis en riveron, en kiu ŝi eĉ nun estas adorata. Por oriŝo-kredantoj ŝi estas la patronino Geedzeco; onidire ŝi detruas geedzecojn, en kiuj unu el la geedzintoj estas malfidela.

Kulta adoro[redakti | redakti fonton]

Plastike Ŝangoo estas bildigata kun duklinga hakilo sur siaj tri kapoj. Li staras en ligo kun la sankta besto, la virŝafo kaj la sanktaj koloroj ruĝo kaj blanko.

Ŝangoo en Ameriko[redakti | redakti fonton]

Transigo de la Ŝangoo-Kulto al Ameriko[redakti | redakti fonton]

La reĝlando Ojo organizis sisteman sklavokomercon, dum kies paso la sklavigitoj transprenis gravajn elementojn de la religio de la Ojo-Jorubj. Ĉiuj gravaj inicaj ritoj festataj dum la jarcentoj en Kubo, Porto-RikoVenezuelo baziĝas sur la tradicia Ŝangoa ceremonio de malnovaj Ojoj. Tiu ci tradicio transvivis la transatlantikan transporton kaj validas kiel kompletaforme transigita ĉe la amerika marbordo. Tiu ĉi maniero de la joruba inico fariĝis la bazo por ĉiuj inicoj en la oriŝa kredo okcidente de la Atlantiko.

Kontraŭstaro kontraŭ la sklavotenanta socio[redakti | redakti fonton]

La potenco deira de la tondrodio validas ankaŭ kiel ĉefa simbolo de la afrika kontraŭstaro kontraŭ la eŭropa sklavotenanta socio. Li regas la bataan tamburaron (tri duoblefelaj tamburoj), la muzikon en ĝenerale same kiel dancadon kaj distradon.

Adorado en diversaj kultoj[redakti | redakti fonton]

Atribuaĵoj de Ŝangoo
Koloroj Ruĝo kaj blanko
Nombroj 6, 12

Ŝangoo estas adorata en la haitia voduo kiel tondra kaj vetera dio; en la brazila kandombleo ketuo (sub la nomo Xangô); en umbando kiel la potenca spirito Nago Shango; en Trinidado kiel tondrodio Shango kun tamburo kaj danco; samkiel en Kubo, Porto-Riko kaj Venezuelo kiel la santeria egalvalorulo de Sankta Barbara.[5] Kiel tradicia figuro de la koloniisma epoko por la dia estaĵo ŝi estas konata kiel Changó. Changó ankaŭ estas la ĉefa figuro de la profetaj traktaĵoj de la lukumia religio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lange, Kingdoms. pj. 323–336; id.: Origin of the Yoruba, p. 585.
  2. Johnson: Historio, pj. 149–152.
  3. Ellis: Yoruba, pj. 44–45.
  4. Shango at Pantheon.org. Arkivita el la originalo je 2006-07-15. Alirita 2015-03-19.
  5. Shango syncretism – religion-cults.com

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • A. B. Ellis: The Yoruba-Speaking Peoples of the Slave Coast of West Africa. Londono 1894.
  • Samuel Johnson: History of the Yorubas. Londono 1921, pj. 149–152.
  • Dierk Lange: Der Ursprung des westafrikanischen Wettergottes Schango. En: Saeculum, 45, 1994, pj. 213–238.
  • Dierk Lange: Ancient Kingdoms of Africa, Dettelbach 2004, pj. 323–336.
  • Dierk Lange: The Origin of the Yoruba and the “Lost Tribes of Israel”. Anthropos, 106 (2011), pj. 879–595.
  • Reginaldo Prandi: Mitologia dos Orixás. San-Paŭlo 2001, pj. 242–291.
  • Inga Scharf da Silva: Umbanda. Eine Religion zwischen Candomblé und Kardezismus. Über Synkretismus im städtischen Alltag Brasiliens, Lit-Verlag, Spektrum 83, Monastero 2004 (Shango p. 39 sj.) ISBN 3-8258-6270-4.
  • Joel E. Tishken, Tóyìn Fálọlá kaj Akíntúndéí Akínyẹmí (eldonintoj): Sàngó in Africa and the African Diaspora, Bloomington, Indiana University Press, 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]