Ŝankro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duriĝinta ŝankro sur homa peniso

Ŝankro[1] estas ulcero sur haŭtomukozo kaŭzita de infekta malsano.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ŝankro estas ĝenerala termino por infektaj ulceroj, sed ofte signifas aŭ duriĝintan ŝankronmolan ŝankron.

La duriĝinta ŝankro (latine ulcus durum) estas sendolora ulcero asociita kun sifiliso, ofte ĉe peniso, vagino, anuso, kaj buŝo. Ĝi formiĝas post ĉ. 21 tagoj post elmeto al la sifilisa bakterio Treponema pallidum.

La mola ŝankro (latine ulcus molle) estas sinonimo de ŝankroido; ĝi estas dolora ulcero kaŭzita de la bakterio Haemophilus ducreyi.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La termino ŝankro devenas de la franca chancre, sametimologia (el la latina cancer “krabo”) al kancero.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV 2020: ŝankro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]