Saltu al enhavo

Ŝanvej

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝanvej
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 516600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 672 819  (2020) [+]
Loĝdenso 549 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 46′ N, 115° 20′ O (mapo)22.766389115.333056Koordinatoj: 22° 46′ N, 115° 20′ O (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Areo 4865,02 km² ( 486 502 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Ŝanvej (Ĉinio)
Ŝanvej (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Ŝanvej

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Shanwei [+]
vdr

Ŝanvej, per simpligita ĉina skribo 汕尾, per pinjino Shànwěi, laŭ poŝta servo Swabue, ankaŭ ofte konata kiel Hailufeng (ĉine :海陆丰, miksvorto de Haifeng kaj Lufeng) estas prefektujnivela milionurbo, ankaŭ marhavena urbo en provinco Gŭangdongo en Ĉina Popola Respubliko.

Registara domo

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 2 738 482 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Haveno

La marhavena milionurbo kuŝas laŭ la Sudĉina Maro sur areo 4862 km² 8 m averaĝe super la marnivelo kaj administras 4 dividojn. La areo inkluzivas neloĝatan insularon. Hujĝou troviĝas 103, Hejuan 125, Honkongo 134, Ŝantoŭo 154, Mejĝou 185, Makao 196, provinca sidejo Kantono (Ĉinio) 218, Ŝanhajo 1114, ĉefurbo Pekino 1901 km laŭ [1].

En tiu areo la distrikto Haifeng estis establita en 111 antaŭ Kristo, la hodiaŭa prefektujnivela urbo Ŝanvej en 1988. En la 6-a de decembro 2005 protesto eksplodis por tero konfiskita de la registaro, laŭ necertaj informoj kelkaj homoj mortis. En 2011 konflikto inter la loĝantoj en vilaĝo.

La prefektujnivela urbego la terkultivado estas tre grava danke al la varma klimato. Kelkaj kultivaĵoj estas rizoj, terpomoj, sezamoj, batatoj, maizoj, bananoj. Al tio aldoniĝas la ligno- kaj fiŝindustrio (fiŝoj, salikokoj, kraboj, konkoj kaj algoj). La fiŝkapta industrio tie prosperis dum jarcentoj, krome la marbordo estas grava produktanto de salo. Nuntempe menciindas la turismo. Ŝipkonstruado kaj manĝaĵaj prilaboradoj dominas la industrion. Energifontoj estas nuklea centralo kaj enmara ventocentralo.

En Ŝanvej la sola altnivela edukejo estas kampuso.

Stacidomo

La prefektujnivela milionurbo estas atingebla voje kaj trajne, krome ŝipkonektoj ekzistas al Honkongo, Ŝanhajo kaj Kantono. La haveno gravas por importado kaj eksportado. Ne estas flughaveno.

La klimato estas humida subtropika klimato kun musona influo laŭ klimata klasifiko de Köppen: Cwa kun kun mallongaj, mildaj ĝis varmaj vintroj, kaj longaj, varmaj, humidaj someroj. La jara averaĝa temperaturo estas 23 °C kaj varias inter 20-26 °C. Jare averaĝe pluvas 1923 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed la precipitaĵo koncentriĝas inter aprilo-septembro. La areo ricevas 1 925 horojn da sunbrilo ĉiujare. Tifonoj okazas somere kaj aŭtune.

Bildoj pri urbo Ŝanvej
Urba panoramo
Urba panoramo
Vojo
Hotelo
Templo
Statuoj
Ornama pordego


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • operejo
  • statuoj
  • WikiTrans