Ŝapuro la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Busto pri Ŝapuro la 2-a.

Ŝapuro la 2-aSaporo la 2-a (mezpersa lingvo Šābuhr ; nova persa lingvo: شاپور , Šāpur, 309 - 379), ankaŭ konata kiel Ŝapuro la Granda , estis la deka sasanida Reĝo de Reĝoj (ŝahanŝaho) de Irano. La plej longe reganta monarko en irana historio, li regis por sia tuta 70-jara vivo de 309 ĝis 379. Li estis la filo de Hormizdo la 2-a (ĉ. 302-309)[1][2].

Lia regado vidis la militan revigliĝon de la lando, kaj la vastiĝon de ĝia teritorio, kio markis la komencon de la unua Sasanida ora epoko. Li estas tiel kune kun Ŝapuro la 1-a, Kavado la 1-a kaj Ĥosrov la 1-a, rigardita kiel unu el la plej gloraj sasanidaj reĝoj. Liaj tri rektaj posteuloj, aliflanke, estis malpli sukcesaj[3].

Ŝapuro la 1-a traktis severan religian politikon. Sub lia regado, la kolekto de la Avesto, la sanktaj tekstoj de Zaratuŝtrismo, estis finita, herezo kaj rezignado estis punitaj, kaj kristanoj estis persekutitaj. Ĉi-lasta estis reago kontraŭ la kristanigo de la Romia Imperio fare de Konstanteno la Granda. Ŝapuro la 2-a, same kiel Ŝapuro la 1-a, amikis al judoj, kiuj vivis en relativa libereco kaj akiris multajn avantaĝojn en tiu periodo. Dum la morto de Ŝapuro, la Sasanida Imperio estis pli forta ol iam ajn, kun ĝiaj malamikoj en la oriento pacigitaj kaj Armenio sub sasanida regado[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Daryaee 2014, p. 16.
  2. Al-Tabari 1991, p. 50.
  3. Frye 1983, p. 136.
  4. Shahbazi 2004, pp. 461-462.