Ŝarpea makronikso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ŝarpea makronikso
Ŝarpea makronikso
Ŝarpea makronikso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Macronyx
Specio: 'M. sharpei'
Macronyx sharpei
(Jackson, 1904)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ŝarpea makronikso, Macronyx sharpei, estas specio de birdo de la familio de Motaciledoj, kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj la pipiojn, kaj en ties genro de MakroniksojLongunguloj, kiuj estas afrikaj birdoj de brunecaj supraj partoj kaj tre brilkoloraj gorĝoj (el flava tra oranĝa al rozkolora). Ĝi estas endemia de malgrandaj montarherbejaj areoj de sudokcidenta Kenjo, nome en Ebenaĵo Kinangop, Mau Narok kaj Uasin Giŝu. Ankaŭ en aliaj montoj, kiaj Monto Kenjo sed ne vidata ĵuse.

Ŝarpea makronikso

Tiu afrotropisa specio estas 16-17 cm longa, surgrundema birdo, kun supraj partoj tre markataj de sablokoloro kaj nigrecaj plumoj kun helruĝecaj bordoj. La subaj partoj estas flavaj, sed malkiel la aliaj samgenranoj, kiu havas nigran strion ĉirkaŭ la kolora gorĝareo, tiu specio anstataŭe havas bruston tre markata je nigreca strieco, dum gorĝo kaj ventro estas tute pure flavaj. La vosto montras blankajn eksterajn vostoplumojn dumgfluge.

Similaj specioj kun kiuj tiu povus esti konfuzata estas aliaj longunguloj de la genro Macronyx, sed tiuj havas pli elstarajn blankajn angulojn en vosto. La Flavgorĝa makronikso, M. croceus, ĝenerale estas pli malaltaj altitudoj, estas pli granda, pli fortika, kun solida nigra brustozono.

Ili manĝas ĉefe skarabojn kaj arakidojn. Ties biotopo povus sekiĝi komplete for de la reprodukta sezono, kaj tiam la birdo faras mallongajn movojn for de tiuj areoj. La ĝenerala teritorio estas ĉirkaŭkalkulta je 2,500 km². Tiu birdo estas endanĝerita, kun ĉirkaŭkalkulata populacio de malpli da 20,000 individuoj, kiu malpliiĝas. Ties herbeja habitato estas anstataŭata de kultivejoj kaj woodlots, kie tiu specio forestas, kvankam ili povus toleri gregaron; tiele konverto de paŝtejoj en terkultivejoj endanĝerigas la specion. Ili bezonas malaltan herbejon kun herbotufoj por nestumado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]