Ŝavarmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝavarmo
Kie estas manĝata Anatolio, Levantenio, Mezoriento
Ĉefaj ingrediencoj Viando: ŝafaĵo, kokaĵo, meleagraĵo, bovaĵo
Sandviĉo: Ŝavarma viando, pitapanovrapa pano, tranĉitaj aŭ pecetigitaj legumoj, peklita kukumo, kaj diversaspecaj spicaĵoj.
Origino Otomana Imperio
Similaj preparaĵoj Turnkebabo, pastraj takoj, giroso
vdr

Ŝavarmo (arabe شاورما; ŝaŬARma) estas manĝaĵo en Mezorienta kuirarto, farita el maldikaj tranĉaĵoj de rostita viando. La viando estas stakita en konuseca formo kaj rostata sur malrapide turnata vertikala stango. Origine el ŝafaĵo aŭ ŝafidaĵo, numtempe ŝavarmo povas esti ankaŭ el kokaĵo, meleagraĵo, bovaĵo, aŭ bovidaĵo.[1][2][3] Oni tranĉas maldikajn pecojn de la rostata surfaco, dum la viandokonuso daŭre turniĝas.[4][5] Ŝavarmo estas unu el la plej popularaj stratmanĝaĵoj en la mondo, ĉefe en Egiptio, en la landoj ĉe la orienta bordo de Mediteraneo kaj en la Araba Duoninsulo.[6]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Ŝavarmo estas esperantigaĵo de ŝaŭarma, kiu estas arabigaĵo de la turka çevirme (ĉevirME) 'turniĝado', kiu referencas al la turniĝanta stangorostilo.[7]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝavarmo en Libano, 1950

Kvamkam la rostado de viando en vertikalaj stangoj havas antikvan historion, la metodo de la kradrostado de vertikala stako el viandtranĉaĵoj kaj detranĉata dum ĝi estas kuirata unue aperis en la 19-a jarcento en la Otomana Imperio, en kio nun estas Turkio, en la formo de turnkebabo.[8][9][10] Ambaŭ la greka giroso kaj ŝavarmo devenas de ĉi tiu.[11][12] Ŝavarmo, dum la frua 20-a jarcento poste iĝis la numtempa meksika manĝaĵo pastraj takoj kiam ĝi estis alportita tien fare de libanaj enmigrintoj.[13]

Pretigado[redakti | redakti fonton]

Ŝavarmo en pitao.

Ŝavarmon oni faras el maldikaj tranĉaĵoj de spicita marinita ŝafaĵo, ŝafidaĵo, bovaĵo, bovidaĵo, kokaĵo, aŭ meleagraĵo. La tranĉaĵoj tiam estas stakataj sur rostostango ĉirkaŭ 60 centimetrojn alta. Ŝafa graso povas esti aldonita por provizi pli da graso por sukeco kaj gusto. Motora stangorostilo malrapide turnas la viandostakon antaŭ varmigilo, rostante la eksteran tavolon. Tranĉetojn oni tranĉas el la turniĝanta stako por servado, kutime per longa, akra tranĉilo.

Spicoj eble inkluzivas kuminon, kardamomon, cinamon, kurkumo kaj paprikon, kaj en kelkaj ejoj baharaton.[14][15] Ŝavarmon oni kutime servas kiel sandviĉon aŭ vrapo, en flanpano kiel pitapanotabunpano.[16][17] Ĝin oni ofte garnas per kubtranĉitaj tomatoj, kukumoj, kaj cepo, peklitaj legomoj, kaj sezama saŭco aŭ ambaa manga saŭco. Iuj restoracioj eble ofertas pliajn garnaĵojn kiel kradrostitajn kapsikojn, melongenojnterpomfingrojn.[18]

En Israelo, ŝavarmo plej ofte estas el malhela meleagraĵo kaj kutime serviĝas kun sezama saŭco, ĉar la servado de jogurta saŭco kun viando estus kontraŭkoŝera pro la kuna manĝado de lakto kun viando.[19]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2011) ALBALA, Ken: Food Cultures of the World Encyclopedia (angle). ABC-CLIO, p. 197, 225, 250, 260–261, 269. ISBN 9780313376269.
  2. Davidson, Alan. (2014) JAINE, Tom: The Oxford Companion to Food (angle). Oxford: Oxford University Press, p. 259. ISBN 9780191040726. OCLC 1119636257.
  3. Marks, Gil. (2010) Encyclopedia of Jewish Food (angle). Hoboken, N.J.: Wiley. ISBN 9780544186316. OCLC 849738985.
  4. Mattar, Philip. (2004) Encyclopedia of the Modern Middle East & North Africa: D-K, ‑a eldono, Encyclopedia of the Modern Middle East & North Africa 2 (angle), Macmillan Library Reference, p. 840. ISBN 9780028657714. OCLC 469317304. “Ŝavarmo estas populara levantenaraba specialaĵo. (Citaĵo tradukita el la angla)”.
  5. La Boone, III, John A.. (2006) Around the World of Food: Adventures in Culinary History, ‑a eldono (angle), iUniverse, Inc, p. 115. ISBN 0595389686. OCLC 70144831. “Ŝavarmo — araba sandviĉo simila al la giroso. (Citaĵo tradukita el la angla)”.
  6. Kraig, Bruce; SEN, Colleen Taylor. (2013) Street Food Around the World: An Encyclopedia of Food and Culture (angle). Santa Barbara, California: ABC-CLIO, p. 18, 339. ISBN 1598849557. OCLC 864676073.
  7. Al Khan, Mohammed N.. Shawarma: the Arabic fast food (angle) (2009 Julio 31).
  8. {{{Titolo}}}.
  9. Eberhard Seidel-Pielen. Döner-Fieber sogar in Hoyerswerda (germane) (1996 Majo 10). “Nek en la skribaj receptoj de la mezepoka araba kuirarto nek en la turkaj kuirlibroj de la unua duono de la 19-a jarcento estas iaj indikoj. Laŭ esploroj faritaj de la turka ĉefkuiristo Renan Jaman, kiu loĝas en Berlino, la turnkebabo estas mirinde juna kreaĵo de otomana kuirarto. (Citaĵo tradukita el la angla el la germana)”.
  10. (2000) KIPLE, Kenneth F., ORNELAS, Kriemhild Coneè: The Cambridge World History of Food 2. Cambridge University Press, p. 1147. ISBN 9780521402156. “Bursa estas la urbeto, kiu naskis la mondfaman 'turnkebabon,' rostitan viandon sur vertikala turniĝanta stangorostilo. (Citaĵo tradukita el la angla)”.
  11. Prichep, Deena; ESTRIN, Daniel. Thank the Ottoman Empire for the taco al pastor (angle) (2015 Majo 7).
  12. Kremezi, Aglaia. (2010) “What's in the Name of a Dish?”, HOSKING, Richard: Food and Language: Proceedings of the Oxford Symposium on Food and Cooking 2009 28 (angle). Totnes: Prospect Books, p. 203–204. ISBN 9781903018798. OCLC 624419365.
  13. Guttman, Vered, "How to Make Shawarma Like an Israeli", 2017 Majo 1. (angle)
  14. [1]
  15. Salloum, Habeeb. (2010) Tuttle Pub: The Arabian Nights Cookbook: From Lamb Kebabs to Baba Ghanouj, Delicious Homestyle Arabian Cooking (angle), p. 66. ISBN 9781462905249. OCLC 782879761.
  16. [2]
  17. Al-Masri, Mohammad. Colloquial Arabic (Levantine): The Complete Course for Beginners (angle). Routledge.
  18. Laor, Eran, "Shawarma, the Iconic Israeli Street Food, Is Slowly Making a Comeback in Tel Aviv", 2019 Januaro 10. (angle)
  19. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.