Ŝenjango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝenjango
subprovincnivela dividaĵo de Ĉinio • urbego • milionurbo • departemento-ranga urbo
Administrado
Poŝtkodo 110000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 070 093  (2020) [+]
Loĝdenso 705 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 48′ N, 123° 26′ O (mapo)41.8025123.42805555556Koordinatoj: 41° 48′ N, 123° 26′ O (mapo) [+]
Alto 55 m [+]
Areo 12859,89 km² (1 285 989 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Ŝenjango (Ĉinio)
Ŝenjango (Ĉinio)
DEC
Ŝenjango
Ŝenjango
Situo de Ŝenjango

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Shenyang [+]
vdr

Shenyang (ĉine 沈阳, pinjine: Shěnyáng, manĉure Mukden) estas la plej granda metropolo en la nordoriento de Ĉinio. Ĝi iam estis la sidejo de la Nordorienta Buroo kaj Granda Nordorienta Regiono en la fondiĝa komenco de Popolrespubliko Ĉinio, kaj estas ĉefurbo de Liaoning-provinco. Ĝi famas pri peza industrio.

Shenyang estas unu grava industria centro en Ĉinio, ankaŭ transporta kaj komerca centro en la nordoriento de Ĉinio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Xinle-Restaĵo

Shenyang havas longan historion. Xinle-restaĵo estas homara aga spuro de antaŭ 7200 jaroj tie ĉi.

En Tang-dinastio, Shenyang estis nomita Shenzhou. En la jaro 1296, la urbo estis refondita je Shenyang Lu en Yuan-dinastio, apartene al Liaoyang. En la jaro 1386, oni ŝanĝis la nomon Shenyang Lu al Shenyang Zhongwei en Ming-dinastio.

En la jaro 1621, Nurhaĉi konkeris Shenyang-on, kaj translokis sian ĉefurbon de Liaoyang al Shenyang en 1625. Li ekkonstruis palacon, kiu estas nuna Imperiestra Palaco de Shenyang, kiu estas unu el du grandaj konstruaĵaroj restigite en Ĉinio. Ĝi ankaŭ estas Monda heredaĵo de Unesko.

Imperiestra Palaco en Shenyang

En la jaro 1634, Huangtaiji ŝanĝis Shenyang-on je Shengjing, manĉurie: Mukden. En la jaro 1644, Qing-dinastio translokis la ĉefurbon al Pekino. Shenyang estis la provizora ĉefurbo.

En la jaro 1900, Rusio okupis Shenyang-n kaj retiriĝis pro malvenkiĝo en la Rusa-japana milito en 1905.

En la jaro 1911, Qing-dinastio pereis pro Revolucio de 1911. Shenyang fariĝis la rega centro de militaristo Zhang Zuolin en Arme-kliko Fengtian.

En la jaro 1923, Zhang Zuolin starigis Registaran Publikan Oficejon Fengtian kiel la fondiĝan komencon de Shenyang.

En la jaro 1928, Zhang Zuolin estis eksplodige mortigita en la Huanggutun-Evento, kiun Japana Armeo projektis. Je la 29-a de decembro samjare lia filo Zhang Xueliang proklamis en Shenyang Ĉinian Reunuiĝon, kaj ke Ĉinio akceptu la gvidon de Centra Registaro. Tio anoncis la Ĉinan unuiĝion nome.

En la jaro 1929, Fengtian ŝanĝis la nomon en Shenyang.

En la jaro 1931, Japanio okazigis Evento 9-18 okupante Shenyang-on laŭ preteksto de Liutiaohu-Incidento.

Je la 1-a de marto de jaro 1932 Manĉukuo fondiĝis, kaj denove en la urbnomo Fengtian.

En aŭgusto de 1945, Ruĝa Armeo de Sovetunio ekatakis Manĉurion. Post la finiĝo de Kontraŭjapana Milito, Shenyang renomiĝis.

Je la 12-a de marto 1946, Sovetunia armeo retiriĝis de Shenyang,samtempe elprenis grandsume da industraĵoj,grenaĵoj kaj materialaĵoj. Kuomintanga registaro nomumis Dong Wenqi kiel urbestro,kiu akceptis la rajton de la urbo kaj defend. Sekvtage,Zhao Gongwu armeoestro de Kuomintango gvidis sian armeon eniri la urbon. Tiam loĝantaro de Shenyang estis pliol du milionoj dudek mil.Ĝi estis la centro en la nordorienta Ĉinio pri politiko,kulturo,ekonomio kaj fervojo, kaj la unua granda industria metropolo tiam. En la 23-a de majo, prezidanto de Kuomintaga registaro Ĉiang Kai-ŝek kun sia edzino Soong May-ling aviadilis de Pekino al Shenyang.

En la jaro 1948, la armeo de la komunisma partio liberigis la urbon kaj ekstarigis la armean administran komitaton. Chen Yun rolis kiel estro. Zhu Qiwen estis urbestro.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Loko[redakti | redakti fonton]

Shenyang situas en la suda parto de la nordoriento de Ĉinio, en la centra Liao-Rivera Ebenejo de Liaoning-provinco, ĉefe ebenaĵo, monteto en la sudoriento. Liao-Rivero, Hun-Rivero kaj Xiushui-Rivero flue trapasas.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Klimato apartenas al mezvarma zono, precipitaĵa kondiĉo estas mezhumida kun klimato musono de mezvarma zono, 183 tagoj sen prujno tutjare; Temperaturo en somero: ĉ. +20 ℃ averaĝe, maksimume +36 ℃; vintre: ĉ. -8,3 ℃ averaĝe, minimume -30 ℃.

Administra distrikto[redakti | redakti fonton]

Shenyang administras 10 distriktojn, 1 guberni-klasan urbon kaj 3 guberniojn:

Administra Distrikto
Distriktoj de Shenyang
Distrikto Dadong - 大东区 urba distrikto
Distrikto Heping - 和平区 urba distrikto
Distrikto Huanggu - 皇姑区 urba distrikto
Distrikto Shenhe - 沈河区 urba distrikto
Distrikto Tiexi - 铁西区 urba distrikto
Nova Distrikto Hunnan - 浑南新区 sendependa ekspluata distrikto
antaŭurbo kaj gubernio (urbo) de Shenyang
Distrikto Yuhong - 于洪区 antaŭurba distrikto(parta urbo)
Distrikto Sujiatun - 苏家屯区 antaŭurba distrikto
Distrikto Dongling - 东陵区 antaŭurba distrikto
Nova Distrikto Shenbei - 沈北新区 antaŭurba distrikto
Xinmin-urbo - 新民市 guberni-klasa urbo
Gubernio Faku - 法库县 gubernio
Gubernio Kangping - 康平县 gubernio
Gubernio Liaozhong - 辽中县 gubernio

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Area kaj Loĝantara Statistikoj en ĉiu distrikto de Shenyang (laŭ la fino de 2007)
Distrikta Nomo Areo(km²) Loĝantare Registrite
Shenyang 12.880,88 7.620.000 7.097.715
Distrikto Heping 632.774
Distrikto Shenhe 611.059
Distrikto Dadong 653.209
Distrikto Huanggu 761.441
Distrikto Tiexi 822.624
Distrikto Sujiatun 425.785
Distrikto Dongling 453.744
Nova Distrikto Shenbei 293.856
Distrikto Yuhong 394.066
Gubernio Liaozhong 541.877
Gubernio Kangping 355.094
Gubernio Faku 449.350
Xinmin-Urbo 702.836

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Dum la administrado de Zhang Zuolin, li konstruis aŭ grandigis armilan produktejon, flugmaŝinan produktejon, aŭtomobilan produktejon kaj mon-produktejon ktp. Post Evento 9-18,Japanio igis Shenyang-on kun avantaĝa trafiko kiel grava industria bazo por milita uzado. Ĝi konstruis maŝin-produktejon, fervojan industrion, fandan kaj kemian industriojn ktp. Post la venkiĝo de Kontraŭjapana Milito, ĉiuj industriaĵoj estis dispartige elprenitaj de Sovetunio kaj transportitaj al tiu lando kiel predo. Shenyang preskaŭ perdis produktpovon.

Post la jaro 1953, Shenyang kiel grava urbo por la unua Kvin-jara Plano de Ĉinio, aĉetis kompleton da ekipaĵoj de Sovetunio utiliginte Sovetunian krediton, kaj fondis la plej gravan maŝin-ekipaĵan bazon de Ĉinio. La ekonomio de Shenyang grande ŝanĝiĝis.

Ekde 1949 ĝis la fino de 1980-aj jaroj, Liaoning-provinco estas la plej granda ekonomia provinco, la plej granda entreprena provinco kaj la plej granda industri-energia bazo. Dum la jaroj 1960–1970, la industria produkt-voloro de Liaoning-provinco estis ĉ. 1/4 ĝis 1/3 de tuta Ĉinio. Shenyang entenis grandan proporcion el ĝi.

Ekde la jaroj 1950 ĝis la fino de 1980, la malnova industria bazo de Shenyang reformiĝis malrapide, postrestis kompare kun aliaj metropoloj. Sinteza povo de Shenyang iam falis ĝis la 23-a loko en Ĉinio. Ekde 1996, la malneta enlanda produkto(MEP-GDP)de Shenyang estiĝis la dua en la nordoriento de Ĉinio superite de Dalian .

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ŝoseo[redakti | redakti fonton]

Shenyang estas la trafika centro de la nordoriento de Ĉinio, havas evoluintan ekspresvojan reton ligantan kelkajn gravajn urbojn ĉirkaŭ Shenyang. Tiu estas la unua ekspresvojo de Ĉinio ---- la startpunkto de la Ekspresvojo Shenyang-Dalian.

Fervojo[redakti | redakti fonton]

Shenyang estas la fervoja centro en la nordoriento de Ĉinio, sidejo de Shenyang-a Fervoja Buroo. Interkuniĝas ĉi tie la ĉefaj trajnaj linioj al Pekino, Dalian, Dandong. Jilin-urbo,Changchun, Harbin kaj Chengde, ankaŭ la fina stacio por la nova altrapida trajno de Shenyang ĝis Pekino. Stacidomoj estas Shenyang Nordstacio, Shenyang-a Stacio, Shenyang-a Sudstacio, Shenyang-a Okcidentstacio, Shenyang-a Orientstacio kaj Huanggutun-a Stacio ktp.

Aviado[redakti | redakti fonton]

Internacia Flughaveno Xiantao estas ĉefa flughaveno de Shenyang, kiu estas la unu de ok plejgrandaj aviadaj centroj de Ĉinio. Ĝi havas 35 internaciajn liniojn al landoj kaj regionoj Rusio, Japanio,Suda Koreio kaj Tajpeo, kaj pli ol 70 enlandajn liniojn.

Aŭtobuso[redakti | redakti fonton]

Shenyang havas pli ol 250 aŭtobusajn liniojn urbe (2009). Veturiloj ĉiuj estas sen-konduktoraj, ordinaraj busoj por 1 doloro, klimatizilaj busoj por 2 doloroj, biletoj al maljunulo kaj lernanto estas rabataj duone. IC-karto estas uzebla en la urbaj busoj kaj parte antaŭurbaj busoj.

Budua Pagodo de Shenyang

Metroo[redakti | redakti fonton]

Funkcias metroo ekde la 27-a de septembro 2010.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

En Shenyang troviĝas multaj antikvaj restaĵoj, famaj kiel Imperiestra Palaco en Shenyang, Fu-Maŭzoleo, Zhao-Maŭzoleo kaj Xinle-Restaĵo.

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Eksterlandaj[redakti | redakti fonton]

Enlandaj[redakti | redakti fonton]

Konsulejoj[redakti | redakti fonton]

Nun estas 6 konsulejoj en Shenyang。

Konsulejo
Usono
Rusio
Suda Koreio
Norda Koreio
Japanio
Francio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]