Ŝer Ŝah Suri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
fantazia portreta bildigo de Ŝer Ŝah Suri el la unua duono de la 20-a jarcento

Ŝer Ŝah Suri (aŭ Ŝer Ĥan Suri, naskiĝis en 1486, mortis la 22-an de majo 1545) estis la fondinto de la suria imperio en Norda Hindio, kun ĉefurbo en Delhio. Etna paŝtuno el la tribo de surioj, Ŝer Ŝah prenis kontrolon de la mogola imperio en 1540. Post lia akcidenta morto en 1545, lia filo Islam Ŝah iĝis lia posteulo, kaj la suria imperio daŭris dum pliaj 12 jaroj ĝis 1556-1557. En 1537, Ŝer Ŝah invadis la historian regionon Bengalio kaj establis kernon de nova imperio, kiun li ĝis 1540 vastigis al preskaŭ la kompleta teritorio de la antaŭa mogola imperio. Brila stratego, Ŝer Ŝah montriĝis talenta administranto same kiel ĝenerala kapablulo. Lia reorganizo de la imperio metis la fundamentojn por la postaj mogolaj imperiestroj, precipe Akbar, filo de Humajun.

lia tombo en Sasaram

Dum sia kvinjara regado de 1540 ĝis 1545, li starigis novajn civilan kaj armean administradon, eldonis la unuajn monerojn de barata rupio kaj reorganizis la poŝtan sistemon de Hindio. Li plue evoluiigis la rezidejan urbon-fortikaĵon Dina-panah nomante ĝin Ŝergarh, kaj revivigis la historian urbon Pataliputra, kiu estis en malkresko ekde la 7-a jarcento de nia erao, kiel Patnao. Li etendigis la grandan vojon el Ĉitagongo en la limoj de la provinco Bengalio en Nordorienta Hindio ĝis la urbo Kabulo en Afganio en la malproksima nordokcidento de la lando.