Ŝereo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝereo-kelo

Ŝereo (hispane jerez, angle sherry, france xérès) estas tia hispana vino produktata en la regiono ĉirkaŭ Jerez (pr. ĥereθ', ĥeres' aŭ ĥere'), Andaluzio, Hispanio.

Ĝi estas ellaborata en la andaluzaj municipoj Jerez de la Frontera, El Puerto de Santa María kaj Sanlúcar de Barrameda.

Estas almenaŭ kvar tipoj da ŝereo:

  • Fino: nedolĉa helflava kun nukseca gusto.
  • Manzanilla: la plej klara kaj nedolĉa el la kvar, ofte kun iom pli amara gusto.
  • Amontillado: sukcenkolora kun milda aromo.
  • Oloroso: la plej dolĉa kun malhela koloro, ofte trinkata kiel desertvino.

Teritorio Marco de Jerez

Marco de Jerez.

En 1933 fondis la institucio Consejo Regulador de la Nomo de Origino Jerez-Xérès-Sherry, la unua hispana vina regulkunsido.[1]

La vino ŝereo estas ellaborata nur en la municipoj Jerez de la Frontera, El Puerto de Santa María kaj Sanlúcar de Barrameda. Tiuj tri municipoj en provinco Kadizo estas la vinproduktanta teritorio nomita Marco de Jerez.

Tiu teritorio de produktado (sed ne ellaborado) de la vino enestas ankaŭ aliaj municipoj ĉe la provincoj Kadizo (Chiclana de la Frontera, Chipiona, Puerto Real, Rota kaj Trebujena) kaj Sevilo (Lebrija).

Eksteraj ligiloj

Referencoj