Ŝerif Ismail

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝerif Ismail
Ĉefministro de Egiptio
Sherif Ismail (cropped).jpg
Persona informo
شريف إسماعيل
Naskiĝo 6-an de julio 1955 (1955-07-06)
en Kairo
Morto 4-an de februaro 2023 (2023-02-04) (67-jara)
Mortis pro malsano de gastrointesta sistemo [#]
Religio islamo [#]
Lingvoj araba [#]
Ŝtataneco Respubliko Egiptio (1953–1958) • Unuiĝinta Araba RespublikoEgiptio [#]
Alma mater Ain Shams University [#]
Partio senpartia [#]
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikisto • maŝinkonstrua inĝeniero • partoprenanto de internacia forumo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Coat of arms of Egypt (Official).svg

Ŝerif Ismail Mohamed (arabe شريف إسماعيل, prononcata [ʃɪˈɾiːf esmæˈʕiːl], 6-an de julio 1955 — 4-a de februaro 2023) estis egipta inĝeniero kiu estis ĉefministro de Egiptio de septembro 2015 ĝis junio 2018. Antaŭ tio li funkciis kiel la ministro de petrolo kaj mineralresursoj inter la 16-a de julio 2013 kaj la 12-a de septembro 2015.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝerif Ismail studis mekanikan inĝenieradon ĉe la Universitato Ain Ŝams de Kairo kaj diplomiĝis en 1978. Li tenis manaĝerajn oficojn ĉe ŝtataj petrolkemiaj kaj tergasaj firmaoj. Li funkciis kiel administra vicprezidanto kaj poste prezidanto de la egipta holdingo por petrolkemiaĵoj (ECHEM), kiu estis establita en 2002. Poste li estis nomita prezidanto de la egipta tergasa holdingo (Egas).

Sekve li laboris kiel la administra direktoro de la ŝtata petrola holdingo Ganoub El Wadi (GANOPE), kaj iĝis prezidanto de la firmao. Li estis nomumita ministro de petrolo kaj mineralresursoj la 16-an de julio 2013 al la provizora registaro gvidita fare de Hazem Al Beblawi, anstataŭante Ŝerif Hassan Haddara en la ofico.