Ŝerloko Holmso
Sherlock Holmes | |
---|---|
![]() Sherlock Holmes kun sia asistento Doktoro Watson | |
Kreita de | Arthur Conan Doyle |
Verko | La aventuroj de Ŝerloko Holmso, La Ĉashundo de la Baskerviloj, ... |
Interpretita de | Christopher Lee, Alan Wheatley, Basil Rathbone, Peter Cushing, William Gillette, Eille Norwood, Benedict Cumberbatch, Jonny Lee Miller, Vasily Livanov, Matt Frewer, Igor Petrenko, Ian McKellen, Robert Downey Jr., Jeremy Brett, John Barrymore, Arthur Wontner, Nikolay Volkov, Roger Moore, Algimantas Masiulis, Christopher Plummer, Douglas Wilmer, Michael Caine, Patrick Macnee, Richard Roxburgh, Rupert Everett, Viggo Larsen, Einar Zangenberg, Otto Lagoni, Henry Cavill |
Informoj | |
Sekso | vira |
Nacieco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Posedaĵo | Toby |
Ekipita per | ĉasa ĉapelo, pipo |
Sankondiĉo | kokain-dependeco, tabakfumado |
Povoj | logiko, ruza observado, solvi kriminalajn kazojn |
Naskiĝis | la 6-an de januaro 1854 |
Mortis | la 6-an de januaro 1957 |
Loĝloko | Baker Street, Londono |
Okupo | detektivo |
Gefratoj | Mycroft Holmes |
Amikoj | Doktoro Watson |
Malamiko | Prof. Moriarty |
Sherlock HOLMES [ŜERlak hoŭmz] (naskiĝis la 6-an de januaro 1854, mortis la 6-an de januaro 1957 laŭ William S. Baring-Gould[1]) estas fikciula detektivo el la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, kreita de la skota verkisto kaj kuracisto Sir Arthur Conan Doyle. Holmes estas fama pro sia lerteco pri uzado de logiko kaj ruza observado utiligataj por solvi kriminalajn kazojn. Li estas verŝajne la plej fama fikcia detektivo, kaj certe unu el la plej konataj kaj ĝenerale rekonataj fikciuloj. Lia fidela amiko kaj akompananto estas la kuracisto doktoro Watson [ŬOC.n].
Esperanto-tradukoj[redakti | redakti fonton]
En Esperanto aperis en La aventuroj de Ŝerloko Holmso[2] kaj La Ĉashundo de la Baskerviloj[3] kaj pluraj partaj tradukoj, vidu sub: Arthur Conan Doyle.
Ŝerloko Holmso en Esperanto[redakti | redakti fonton]
Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 46an ĉapitron "Faktoj iĝas fantazioj, fantazioj iĝas faktoj" al komentoj pri la fakto ke Arthur Conan Doyle metis verajn faktojn en la intrigo de la ŝerlokaj intrigoj, dum la sekvantoj de la detektivo metis en sia reala vivo la fantazion de la detektivaj rakontoj.[4]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Sherlockian.Net: William S. Baring-Gould (angle). Alirita 2013-05-07.
- ↑ La aventuroj de Ŝerloko Holmso - fine en Esperanto! (esperante). Alirita 2013-06-15.
- ↑ La triumfo de rezono (esperante). Alirita 2013-06-15.
- ↑ Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 361-365.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Recenzo pri La Ĉashundo de la Baskerviloj el Monato
- La aventuroj de Ŝerloko Holmso en la Retbutiko
- La Ĉashundo de la Baskerviloj en la Retbutiko
- La kompleta verkaro de Holmes angle
- Ĉio pri la mondo de Holmes angle
- La Muzeo de Sherlock Holmes angle
Bildoj[redakti | redakti fonton]
En la Sherlock-Holmes-Muzeo en Londono