Ŝetlandaj Insuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La flago de Ŝetlandaj Insuloj

Ŝetlandaj insuloj (angle Shetland [ŝetland]) estas insularo norde de Skotlando. Ĝi apartenas al Skotlando kaj pli precize al la Nordaj Insuloj. La loĝantoj estas nordianidoj, sed hodiaŭ (dialekte) angloparolantaj. La flago kun Skandinavia kruco sed Skotaj koloroj simbolas tion.

Historio

La Ŝetlandaj insuloj, aŭ Ŝetlandoj, estis frue loĝataj de vikingoj, kaj dum 500 jaroj ili apartenis al Norvegio. En 1472, Skotlando ekkontrolis Ŝetlandon, tiam nomata Hjaltland. Iompostiome la skandinavan lingvon Norn anstataŭigis skota dialekto. Dum la Dua mondmilito norvegaj fuĝintoj alvenis tien, ĉar jenaj insuloj plej proksimas al Norvegio de ĉiuj ejoj de Britio. (Vidu ankaŭ je Nordio.) Ŝablono:Ĝermo-geografio