Saltu al enhavo

Ŝevĉenkivskij distrikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Distrikto Ŝevĉenkivskij (ukraine Шевченківський район) estas urba distrikto de la urbo Kijivo, la ĉefurbo de Ukrainio. Ĝi estis origine establita la 4-an de aprilo 1937, kvankam en 2001 ĝia areo estis pligrandigita post aneksado de la antaŭaj distriktoj Radianskij kaj Starokivskij.

La distrikto estas historie signifa, ĉar ĉi tie sur la monteto Malnova Kievo, la apostolo Sankta Andreo starigis la krucon; ankaŭ la fama Ora Pordego de Kievo, la ĉefa enirejo al la mezepoka urbo Kievo situas en la distrikto, same kiel la tri ĉefaj preĝejoj de la urbo: Sankta Sofia, Sankta Miĥaelo kaj Sankta Andreo. Krome, en ĉi tiu distrikto la unua parlamento de Ukrainio kunvenis ĉe la Ukraina Klubo kaj deklaris sendependecon en 1917.