Ŝiĉahai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ŜiĉahaiShichahai (en simpligita ĉina: 什刹海; en tradicia ĉina: 什剎海; en pinjino: Shíchàhǎi) estas historia pejzaĝa areo konsistanta el tri lagoj en la nordo de centra Pekino. Ili estas nordokcidente de la Malpermesita Urbo kaj norde de la lago Bejhaj. Ŝiĉahai konsistas el la jenaj tri lagoj: Qianhai (前海), Xihai (西海) kaj Houhai (后海). En imperia epoko ĝi estis nomita la Riverbordo (河沿; héyán).

Ŝiĉahai konsistas el 147 hektaroj kaj datas el la Dinastio Jin. El la epoko de la Dinastio Yuan ĝi estis la plej norda parto de la Granda Kanalo de Ĉinio kiu ligis Hangĝoŭo en la sudo al Pekino en la nordo de Ĉinio. Pro tio, la areo de Ŝiĉahai estis uzata kiel la plej grava komerca distrikto kie ĉiaj aktivecoj funkciis. Tial ĝi estas hejmo de kelkaj temploj de Taoismo kaj Budhismo kaj domegoj kiel tiuj de la princo Gong kaj de la princo Ĉun. Somere turistoj luas boatojn por remi en la lagoj. Vintre multaj lokanoj venas por glitkurado.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 39° 56′ 17″ Nordo 116° 23′ 13″ Oriento / 39.93802 °N, 116.38706 °O / 39.93802; 116.38706 (mapo)