Ŝibalba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustraĵo de ĉitieaj diaĵoj

Xibalbá aŭ Xib'alb'a esperantigita kiel Ŝibalba estas loko de la majaa mitologio, priskribita kiel subtera mondo regata de la spiritoj de la malsano kaj morto, kaj ne kiel la kristana infero kiel pensis la unuaj religiaj misiistoj. En la 17-a jarcento tradicie oni situigis ĝin en iu kaverno de Alta Verapaz, proksime de Cobán, Gvatemalo. En 2010 grupo de meksikaj arkeologoj trovis ĝin en Jukatano. En la enirejo de la groto estis majaaj skriboj kiuj indikis la eniron en la majaan transmondon.

Laŭ Popol Vuh, la junaj dioj ĝemeloj Hunahpu kaj Iŝbalanke eniris en Ŝibalban, tie ili travivis plurajn suferojn, estis mortigitaj ĉe ŝtiparo kaj en la kvina tago post la morto ili resurektis konvertitaj unue en fiŝoj, poste en malriĉuloj. Per ilia morto ili venkis la malbonon kaj supreniris la ĉielon.

Laŭ la menciita libro, Ŝibalba havas plurajn turmentlokojn konsistantaj el domoj: domo de la mallumo, de la tranĉiloj, de la jaguaroj, de la vespertoj, de la glacio kaj aliaj nur sciigitaj. Ĝi estas regata de du superaj juĝistoj Hun-Kame kaj Vukub-Kame kiuj trompis la patrojn de la ĝemeloj. Tial la ĝemeloj venĝis sin kaj mortigis la Sinjorojn de Ŝibalba.

Ero pri la vojaĝo de Hun-Hunahpu kaj Vukub-Hunahpu en Ŝibalban:

La punoj de Ŝibalba estis multnombraj; estis plurmanieraj punoj. La unua estis la Malluma Domo, Kekuma-ha, en kies interno nur estis mallumo.

La dua estis la Domo de la Glacio, Ŝuŝulim-ha, kies interno estis tre malvarma. Malvarma kaj neeltenebla vento blovis en ĝia interno. La tria estis la Domo de la Jaguaroj, Balami-ha, tiel nomita, ĉar en ĝia interno nur estis jaguaroj, ili konis sin, konfuzis sin, ili iris de unu loko al alia, ili mordiĝis enfermitaj en la domo.

Zotzi-ha, la Domo de la Vespertoj, estis nomita la kvara pundomo. Ene de tiu ĉi domo nur estis vespertoj kiuj kriis, kriegis, kaj ŝvebis en la domo. La vespertoj estis enfermitaj kaj ili ne povis eliri.

La kvina estis nomita Domo de la Tranĉiloj, Ĉajin-ha, ene de kiu nur estis akraj tranĉiloj, silentaj aŭ grincantaj unu la aliajn en la domo.

Multaj estis la turmentejoj de Ŝibalba, sed en ili ne eniris Hun-Hunahpu kaj Vukub-Hunahpu. Ni nur mencias la nomojn de ĉi tiuj pundomoj.

(Popol Vuh 2a parto - 2a ĉapitro)