Saltu al enhavo

Ŝibata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝibata
urbo de Japanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 94 258  (2021) [+]
Loĝdenso 177 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 57′ N, 139° 20′ O (mapo)37.947916666667139.32727777778Koordinatoj: 37° 57′ N, 139° 20′ O (mapo) [+]
Areo 532,82 km² (53 282 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Ŝibata (Japanio)
Ŝibata (Japanio)
DEC
Situo de Ŝibata

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Shibata, Niigata [+]
vdr

Ŝibata (japane 新発田市) estas urbo en la Gubernio Nigato, en regiono Ĉubu en ĉefa insulo Honŝuo en Japanio.

Urbodomo

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 Ŝibata havis populacion de 96 236. Ĉirkaŭ la 1950-aj jaroj Ŝibata atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil), poste ĝi konstante kreskis, ĉirkaŭ 2000 la loĝantaro kulminis, poste malkreskis, eĉ ĝi perdis la urbegan kvalifikon en la 2010-aj jaroj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ŝibata situas situas plejparte sur ebenaĵo kun malgranda marbordo ĉe la Japana Maro. Gubernia ĉefurbo Nigata (urbo) kaj Ĝoecu troviĝas po 25, Nagaoka 69, Fukuŝima 103, ĉefurbo Tokio 254 kilometrojn aere laŭ [1].

Dum la Edo-periodo fortikaĵo defendis la komunumon. Ŝibata estis establita la 1-an de aprilo 1889 per kreado de la moderna municipa sistemo, poste estis levita al urbostatuso la 1-an de januaro 1947. En 2003 prosima urbo, post 2 jaroj alia urbo kun vilaĝo aliĝis al Ŝibata.

La ekonomion de Ŝibata dominas la agrikultura sektoro kun rizoj kiel la ĉefa kultivaĵo. Industrioj inkluzivas sakeobierfaradon kaj plastokomponentan produktadon.

Ŝibata havas 19 publikajn bazlernejojn kaj 10 publikajn mezlernejojn funkciigatajn de la urba registaro. La urbo havas sep publikajn mezlernejojn funkciigatajn de la prefektujo, kaj la prefektujo ankaŭ funkciigas unu specialinstruan lernejon por handikapuloj. Altlernejo Keiva ankaŭ situas en Ŝibata.

Urba panoramo

Ŝibata havas bonajn fervojajn kaj ĉefvojajn kontaktojn al la regiono. Ŝajnas, spite la marbordon haveno ne funkcias.

Ŝibata situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj, malsekaj someroj kaj malvarmaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 13 °C. La jarpluvo averaĝas 1920 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, dum vintre okazas grandaj neĝadoj.

Bildoj pri Ŝibata
Vojkruciĝo
Urba vojo
Fortikaĵo
Muzeo
Biblioteko
Vendejego
Kirko


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans